Duolingo

parto 2

Mankoj kaj problemoj

La malklareco de la kurzo inter ”ingoto” kaj ”gemo” estas nula komparita kun aliaj mankoj kaj problemoj en Duolingo. Klara manko estas, ke oni povas nur aŭskulti Esperanton. Alidire Duolingo ja havas demandoj, en kiuj oni aŭskultas kaj skribas tion, kion oni aŭdis, sed mankas malmaniere, ke oni prononcus kaj Duolingo kontrolus, ĉu oni prononcis korekte. Eble tiaj demandoj mankas, ĉar Guglo ne havas Esperanton en sia parol­­­rekona servo. Aŭ Duolingo uzas iun alian servon, kiu ankaŭ ne havas Esperanton. Notu, ke ekzistas parol­­generiloj, kiuj posedas Esperanton, sed mi ne povis gugli servon kun parol­­rekono de Esperanto.

 

Sonoj cetere kaŭzas problemojn en Duolingo. Ial oni ofte ne povas aŭdi la demandojn. Aŭ ĉi tiu estis la situacio antaŭ la ĝisdatigo en la komenco de novembro. Oni esperu, ke la sonaj problemoj nun estas forpasitaj. Ĉi tiu problemo koncernis kaj demandojn, en kiuj la sono nur kompletas  – oni legas la tradukontan tekston laŭte – kaj demandojn, en kiuj oni devus skribi tion, kion oni aŭdis. Kompreneble en la lasta kazo la demando estis defia, speciale se la vortoj ne estis donitaj kiel kestetoj. Notu, ke miasperte aliaj lingvoj en Duolingo ne suferas de ĉi tiu ne-aŭdebleco.

 

Manko de sono estas nur teknikaĵo, kaj la plej grandaj problemoj laŭ mi estas en la enhavo. La evoluiga teamo de Duolingo ŝajnas esti usona baze sur la angla kaj la temoj de la demandoj. Oni devas memori, ke homoj enigas la tradukontajn frazojn kaj la akceptatajn tradukojn. Ili facile kunportas sian denaskan lingvon kaj kutimojn de sia ĉirkaŭo en la kurson. Alivorte ili havas multe da respondeco. Kiel oni do ekvidas tian usonecon?
per la ortografio
travelled (brita angla, en-UK) aŭ traveled (usona angla, en-US)
colour (en-UK) aŭ color (en-US)
per have-demandoj
Have you a backpack? Have you got a backpack? (en-UK)
Do you have a backpack? (en-US)
per temoj
ĉekoj
sanoasekuro
k.t.p.
per finodemando
You are going out/to the party/…, right?
Al mi oni instruis en la baza lernejo la britan anglan, kiun oni malgraŭ ĉia usona populara kulturo rigardas kiel normo en multaj partoj en la mondo. En aliaj angla­lingvaj landoj, ekz. en Aŭstralio, Barato, Kanado kaj Sud-Afriko, bazo estas la brita-angla ortografio. La sama koncernas have-demandojn. Ŝajnas, ke ”do have” -formo estas domina en Usono, sed ”have” kaj ”have… got” estas la normo alie. Ne ĉiuj demandoj suferas de ĉi tia usoneco sed multaj.

 

Kelkaj temoj nur estas strangaj ĉi tie en Nordio . Ĉekoj restis ien la 1980-jarojn kaj nuntempe la homoj ne eĉ scias, kio ili estas. (Parentese la usonaj ĉekoj ne eĉ taŭgas en EU sekve de la leĝoj kontraŭ la monlavado.) Sanoasekuro? Aĉ… ni pagas impostojn kaj ĉi tial povas viziti praktike senpagajn sanitarajn servojn (almenaŭ prokraste antaŭ la planita riformo de la sanitaraj kaj socialaj servoj ankaŭ konata kiel Sipilä/Orpo-care ĉi tie en Finnlando).

 

La finodemandoj kompreneble ne limiĝas je la usona angla, sed estas ĝenerala fenomeno de la angla. Ĉu Esperanto devas imiti la anglan per ili? Por finna­­parolanto ili estas strangaj: ĉu temas pri veraj demandoj aŭ ne? Se jes la traduko de ”You are going out, right?” en formon ”Ĉu vi (vere) iras eksteren?” povus taŭgi. Ĉu ne la ideo estas traduki ideojn, ne unuopajn vortojn aŭ esprimojn laŭlitere?

 

Krome tiaj fino­demandoj havas, lasu ni diri, filosofian dimension. Unue ili limigas eblajn respondojn al du (”yes” aŭ ”no”) kaj due ili ofte senkonscie metas la ”jesan” alternativon kiel supozo. Ĉi tial la fino­demando povas en kelkaj kazoj esti sentata trudema, eĉ ofenda. Plie mi uzis citilojn ĉirkaŭ la jesa, ĉar en kazo de la nea demando ”You aren’t going to the party, right?” estas malklara, kio signifas la nura ”yes” aŭ ”no”. Sed ĉi tio koncernas ankaŭ Esperanton: kion signifas ”jes” kiel respondo al la demando ”Ĉu vi ne iras?”.

 

Oni ne povas eviti impreson, ke la evoluiga teamo de Esperanto en Duolingo ne tute kaptis la fakton, ke multaj homoj lernas Esperanton per la angla sen loĝi en Usono aŭ sen esti angla­­lingvanoj. Eble ĉi tiuj homoj ne estas lernantaj la anglan sed Esperanton, kaj ĉi tial Duolingo devus permesi multajn ortografiajn skribojn ,eĉ mikse, kaj pripensi, pri kiuj temoj kaj kiel oni konstruas siajn demandojn.

 

Ia kulmino de la enhavaj problemoj estas uzo de verbaj formoj ”devintus” kaj ”povintus”. Unue kiel la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko PMEG klarigas, la us-formo ne montras tempon, sed oni devas subkompreni, ĉu temas pri pasinteco aŭ venonteco, aŭ oni uzas aliajn vortojn por montri tempon (lastsemajne, morgaŭ ktp.). Due la us-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj, sed multfoje angla­lingvaj parolantoj tradukas la anglajn verbajn konstruaĵojn ”should have done” kaj ”could have done” al ”devintus” resp. ”povintus” ankaŭ en kazoj, en kiuj ne temas pri nerealaj kaj imagaj agoj.
  • I shoud have arrived earlier : ne *Mi devintus alveni frue*, sed ”Domaĝe ke mi ne alvenis frue”
  • We could have gone shopping, but were too tired : ne *Ni povintus butikumi, sed estis tro lacaj*, sed ”Ni povis butikumi, sed estis tro lacaj” aŭ ”Eblis al ni butikumi, sed…
Kelkfoje Esperanto aperiĝas en Duolingo kiel simpligita angla: ”Esperanto – la angla sen larmoj”. Bonŝance tiuj okazoj estas en malplimulto, ĉar Duolingo havas potencon iĝi unu de la plej gravaj instruaj platformoj de Esperanto, speciale se oni almetas plurajn instruajn lingovjn.
0
0