Kiel montri la frazrolojn de vortoj?



Ĉi tiu artikolo bazas sur mia antaŭa artikolo, kiun mi skribis finne. Ĉi tiun version mi adaptis al ali­lingvaj esperantistoj.

En la forumoj de kaj Duolingo kaj Lernu mi multfoje demandis min, kiel multaj parolantoj de la hindoeŭropaj lingvoj, speciale de la angla, ne ŝajnas kompreni, ke ekzistas diversaj manieroj montri rolojn de vortoj en frazoj. Per rolo mi celas tion, kion oni montras per rolmontrilo. Laŭ PMEG de Bertil Wennergren rolmontrilo estas

Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en
la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas
rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.

En Jutubo estas kanalo kun nomo Langfocus, en kiu kanada poli­glotisto Paul rakontas pri lingvoj. En unu filmeto ri klarigas (en la angla), kion signifas gramatika kazo.

Paul havas en sia ekzemplo tri vortojn:

  • leono1
  • dukolora mielvorulo2
  • manĝis

Se la mesaĝo estus klara – kiu besto manĝis la alian – oni iel devas montri subjekton (la beston kiu manĝas) kaj objekton (la beston, kiun la alia manĝas). Miascie estas tri manieroj por montri ĉi tiujn frazrolojn:

  1. gramatikaj kazoj
  2. pre- kaj postpozicioj
  3. vortordo

Gramatikaj kazoj

La finno-ugraj lingvoj certe kondukas la konkuron, kiam oni kalkulas, kiom da gramatikaj kazoj lingvoj havas. Kutime oni diras, ke la finna havas 15 kazojn kaj ke la hungara havas pli, preskaŭ 30. La kialo por tiu diferenco estas, ke oni kutime inkluzivas en la nombron t.n. adverbajn kazojn (ekz. (fi) kaksi → kaksittain : du → duoble, kesä → kesäisin : somero → (ĉiu)somere) en la hungara, kion oni ne faras en la finna3, kvankam ambaŭ havas preskaŭ similajn adverbajn kazojn.

Uzante la tri vortojn de la ekzemplo de Paul oni povas konstrui du frazojn en Esperanto kaj en la finna:

  • Leono manĝis dukoloran mielvorulon /
    Leijona söi mesimäyrän.
  • Dukolora mielvorulo manĝis leonon /
    Mesimäyrä söi leijonan.

en kiuj oni montras la subjekton per la gramatika kazo nominativo (leono/​leijona resp. dukolora mielvorulo/​mesimäyrä) kaj la objekton per la gramatika kazo akuzativo (dukoloran mielvorulon/​mesimäyrän resp. leijonan/​leijonan)4.

Ofte oni rigardas nominativon kiel baza formo de substantivoj kaj ĉi tial ne aparte montras ĝin. En t.n. ergativaj lingvoj, ekz. multaj indiĝenaj lingvoj en Sud-Ameriko, oni montras alimaniere. Simpligite la baza formo estas objekto kaj oni aparte montras la subjekton, sed la fundamenta ideo estas la sama: gramatika kazo montras la frazrolon.

Pre- kaj postpozicioj

Pre- kaj postpozicioj estas vortetoj, kiuj situas antaŭ resp. malantaŭ la ĉefvorto. Ili montras la frazrolon de la ĉefvorto. Esperanto ja havas du kazojn, sed alie oni uzas prepoziciojn. Se oni uzas la neologisman prepozicion na por montri akuzativon5, oni povas konstrui la sekvajn frazojn el la ekzemplaj vortoj:

  • Leono manĝis na dukolora mielvorulo.
  • Dukolora mielvorulo manĝis na leono.

En kelkaj lingvoj, ekz. en la japana, oni uzas postpoziciojn por ĉi tiu celo (mi esperas, ke mia japana ne estas en rusto):

  • 獅子 ラーテル 食べた (raion wa raateru o tabeta)
  • ラーテル 獅子 食べた (raateru wa raion o tabeta)

La postpozicio wa montras la subjekton kaj o la objekton6. Denove la fundamenta ideo estas la sama: antaŭa aŭ malantaŭa vorteto montras la frazrolon de la ĉefvorto.

Vortordo

La angla estas modela ekzemplo pri lingvo, en kiu oni uzas rolmontrilojn ekstreme malabunde. Vortoj preskaŭ neniam fleksas kaj multajn aferojn oni esprimas nur per vortordo.

  • Lion ate honey badger.
  • Honey badger ate lion.

Notu, ke en Esperanto kaj en la angla oni eble devus uzi artikolojn, sed mi forlasis ilin pro demonstraj kialoj.
 
Apogiĝi sur vortordo estas kiel malfermi la skatolon de Pandora. Multaj malagrablaj aferoj sekvas, el kiuj eble la plej evidenta estas manko de fleksa vortordo7. Ĉi tio siavice kreas bezonon por formala subjekto:

  • It rains : Pluvas (kiu fek it?)

Alia konsekvenco estas, ke oni insistas nomi evidentan objekton subjekto de pasivo, por ke neniu povus aserti, ke vortordo estus alia ol la SVO-o:

  • The house is painted : La domon oni farbas.

Kiu memoras de siaj lecionoj de la angla, kiu estas la diferenco inter la sekvaj frazoj?

  • I have washed my laundry.
  • I have my laundry washed.

Jes, oni fuŝis multe, kiam oni devas apogiĝi sur la vortordo por distingi:

  • Mi lavis miajn lavotaĵojn.
  • Mi lavigis miajn lavotaĵojn.
  1. Ĉi tia besto
  2. Ĉi tia besto
  3. La kialo por tio en la finna simple estas, ke oni ne povas formi tiajn formojn el ĉiuj substantivoj.
  4. Unu el la bonegaj trajtoj de la finna estas du eblaj kazoj por la objekto: akuzativo kaj partitivo, per kiuj oni povas montri, ĉu temas pri la tuta resp. parta objekto. La tuta objekto signifas ĉi-okaze, ke oni manĝis la tutan alian beston, kaj la parta ke nur parton.
  5. Ne, mi ne rekomendas ĝin minimume en ĉi tia okazo.
  6. Notu, ke la vortordo en la japana kutime estas tiu: subjekto-objekto-verbo (SOV).
  7. En propozicio la vortordo en la angla devas preskaŭ ĉiam esti subjekto-verbo-objekto (SVO).
This page as PDF
0
0