Kiel aliĝi al UEA

in paradisum deducant te cōdex



Kiam mi komencis ĉi tiun esperanto­hobion, mi aliĝis nur al la loka societo kaj tiel al Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) – aŭ mi supozas ĉi tiel. Almenaŭ mi ne aliĝis al Universala Esperanto Asocio (UEA). Mi rigardis neniun bezonon.

 

Kiam mi aŭdis, ke UEA aranĝas sian centkvaran universalan kongreson en Lahtio en 2019, mi tuj anoncis min kiel volontulo por organizaĵoj. Ĉi tio signifas, ke mi pasigos ĉirkaŭ du semajnojn venont­somere en Lahtio, plejparte en la kongresejo mem. Nu, por eniri en la kongresejon mi devas aliĝi al la kongreso kaj pagi la kongres­­kotizon – kvankam mi intencas labori kiel volontulo. Tio eble sonas iomete stranga, sed se vi pensas pri ĉi tio, kaj kiel ankaŭ KKS klare eksplikis, kiam ri vizitis Lahtion frue ĉi-aŭtune, la kialo estas simpla. Per ĉi tia proceduro oni certigas, ke volontuloj vere laboras volonte kaj ne en nomo de volonteco saviĝas el pagado. Al tiaj volontuloj, kiuj vere helpas, oni repagas parton de la kongres­kotizo.

 

Do mi direktiĝas al la retejo de UEA por aliĝi. Aĥ, estas pluraj kategorioj de kongres­kotizoj.
Mi estas aliĝonta antaŭ la jarfino, pro kio la verda kolumno taŭgas, kaj Finnlando apartenas al la A-landoj. Hm, se mi ne estas membro de UEA, la kotizo estas 240 eŭroj, sed por membroj nur 190. Mi rezonas, ke aliĝi al UEA mone valoras nur, se la membro­kotizo estas malpli ol 50 eŭroj. Ete obskuraj estas tiuj diversaj membro­kategorioj DM, DMJ, MB, MB-T, MJ, MJ-T kaj MG, el kiuj laŭ la tabelo la laste menciita ne rajtigas, ke oni pagu pli malaltan kongres­kotizon. MG ŝajnas esti ia garantia membro sen rajtoj de la ordinara membro.

 

Mi decidas aliĝi. Mi trovas paĝon kun alternativoj por membro­kotizo por la jaro 2019 (kaj antaŭen) kaj por la jaro 2018. Mi rezonas denove, ke mi devas elekti ĉi tiun 2018, ĉar mi estas pagonta la kotizon eĉ ĉi-jare por ricevi la rabaton de antaŭ­aliĝon. Mi supozas, ke por ricevi la rabaton oni devas esti membro precize en la momento de pagado – alie estus stulta.
Malfermiĝas la aliĝilo por 2018 kun surprizo. Per klaki la jaron oni povas aliĝi por la jaro 2017!
La grava demando laŭtiĝas: kio estas tiujn superbajn avantaĝojn mi ricevas, se mi aliĝas en la jaro 2018 por la jaro 2017?

 

Bone, mi aliĝu por la jaro 2018. Mi vadas tra ĉi tiuj membrokategorioj MG, MJ, MA, DMJ kaj DM. Iomete mi miras, kial la tabelo havas alterna­tivon ”neniu”. Ĉu oni ne celas aliĝi? He, oni ne vere uzas la saman formularon por malaliĝi? La kategorio MJ ŝajnas esti taŭga por mi, kaj mi plenigas la formularon kaj elektas pagi per Paypal kaj… Ĉu? Ne aperas la konata Paypal-formularo sed anonco, ke la Centra Oficejo de UEA devas aprobi mian membrecon. Vere, ĉu ekzistas iu politburoo, kiu konstatas, ĉu mi taŭgas aliĝi?

 

Mi ricevas retmesaĝon, en kiu oni instigas min uzi la retpoŝadreson ”financoj@​co.uea.org”, kiam mi pagas per Paypal. Krome oni rimarkigas, ke oni ŝarĝas aldonkoston de 5% en rilato de Paypal-pagadoj, sed oni ne ŝarĝas ĉi tiun aldon­koston, kiam temas pri membro­kotizoj kaj almenaŭ ciŭj aliaj pagoj al UEA. Kia stulteco! Ne funkcias Paypal ĉi tiel, aŭ klare oni povas uzi ĝin tiel, sed ŝajnas amatora, sterketa (fi. kökkö). Kutime oni metas flavan Donate-butonon, kiu kondukas rekte al Paypal kaj transigas necesajn informojn. Ĉi tiel funkcias ekzemple la donaco­butono ĉi tie en la Finna babilejo. Krei la butonon estas infane facila. Kaj la aldon­kosto, kiun oni grace ne bezonas pagi? Memorigas pri bazar­komercisto en turisma altirejo: ”Special price only for you”.

 

Mi restas atendi aproban anoncon de tiu mistika membrokomitato. Sed mi tediĝas atendi jam nur du, tri tagojn kaj malgraŭ ĉio pagas per Paypal al tiu retpoŝadreso. Nature mi ne tuj ricevas aŭtomatan konfirmon – sed mi ne plu eĉ atendas ĝin. Post kelkaj tagoj mi ricevas retmesaĝon, laŭ kiu mia membreco estas registrita kaj oni donas al mi UEA-kodon(*), kiu verŝajne malfermas la pordojn al Esperantuja paradiso: In paradisum deducant te cōdex. Malgraŭ la sistemo de aliĝo mi ŝajnas esti membro de UEA 🙂

 

Sekva fazo estas aliĝi al la kongreso…

 

*: Iomete amuza estas, ke mia kodo enhavas ne-esperantan literon ”q”.
0
0