Du pasivoj



Oni povas kompreni la pasivon (minimume) sub du manieroj.

La pasivo, kiu senpersonigas la agon

La baza ideo estas ĉi tio

Se la aktivo priskribas, kion iu aganto faras al iu objekto, la pasivo emfazas la agon.

Ekzemple

Ri donis al mi ringon → Oni donis ringon al mi.

Oni ne plu scias, kiu donis la ringon. En Esperanto oni nomas la pronomon ”oni” kiel la nedifinitan pronomon kaj oni uzas la aktivan verboformon kun ĝi (”oni donis”).

La pasivo, kiu priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto

La baza ideo estas ĉi tio

Se la aktivo priskribas, kio okazas al iu objekto, la pasivo priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto.

Ekzemple

Ri donis al mi ringon → Ringo estas donita de ri al mi.

Oni plue scias, kiu donis la ringon, sed oni emfazas la ŝanĝon de la stato de la ringo. Antaŭe ri havis la ringon, sed post la ago (”donado”) mi havas ĝin. Por plie emfazi la ŝanĝon de la stato oni nomas la objekton de la responda aktiva frazo kiel la subjekton de la pasiva frazo. Oni konstruas ĉi tiun verbo­formon per esti + pasiva adjektiva participa formo de la ĉefverbo (”estas donita”).

Ne aliaj pasivoj en Esperanto

La angla havas pasivan verbo­formon, kiun oni nomas prepozicia pasivo, en kiu la objekto de la responda aktiva frazo estas montrata per prepozicio. En la pasiva frazo oni metas la prepozicion en la finon de la frazo. La prepozicio ”orfiĝas”. Ĉi tion oni ne permesas en Esperanto, sed oni povas kelkfoje kunmeti la prepozicion kun la verbo.

They talked about the problem → The problem was talked about.
Oni parolis pri la problemo → La problemo estis priparolata.

Notu, ke ĉi tia kunmetita verbo ĝenerale havas alian sencon ol tion, kion la baza verbo havas. Tro multa uzo kondukas al la pri-ismo

Esperanto ja havas ambaŭ pasivoj, la senpersonigan kaj la priskriban. Sed ne ekzistas en Esperanto verboformo aŭ ‑konstruaĵo, kiu iel pasive priskribus ŝanĝon de la dativo aŭ la posedanto.

Sume

Rimarku, ke oni povas argumenti, ke ”oni” ne estas vera pasivo, ĉar la ĉefverbo estas en la aktiva formo. Aliflanke oni povas argumenti, ke ”esti + participo” ne estas vera pasivo, ĉar oni povas montri la aganton per de-esprimo kaj ĉi tiel personigi la agon. Praktike ĉi tia argumentado estas senutila.

Fine oni preferu oni-formon, ĉar ĝi estas pli simpla kaj per uzi ĝin oni evitas problemojn, kiujn plursignifo de ”de” kaŭzas.

0
0