Ĉu nur ”bonvolu”?



Sur alia forumo iu demandis, ĉu oni rajtas uzi nur la u-modon de la verbo ”bonvoli”. Pravas, ke oni ofte vidas nur tiun formon kaj ĉi tial la demando estas bona. PIV difinas la verbon kiel

Esti tiel bona, ke oni afable konsentas

kaj donas ekzemplojn (ambaŭ Zamenhofaj)

  • eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran komitaton
  • princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi?

Kiel vi povas vidi, la stilo estas formala kaj malmoderna. Mi fakte dubas, ke aliaj formoj ol ”bonvolu” aŭ ”bonvole” ne estas nuntempe uzataj. PMEG povoscias rakonti, ke tradicie oni formas ĝentilan peton nur per

  • Bonvolu porti maskon!

sed nuntempi oni ankaŭ uzas

  • Bonvole portu maskon!

kiu estas egale logika kaj ĉi tial akceptebla. Notu, ke Zamenhof mem uzis nek ”bonvolu” nek ”bonvole”, sed esprimojn laŭ la stilo

  • Volu porti maskon!

sed tian praan stilon oni ne plu uzas.

0
0