La du ”ĉi” vortoj



Minimume al mi sed verŝajne ankaŭ al pluraj aliaj la du ”ĉi” vortoj kun tute apartaj signifoj kaŭzas konfuzon.

la tabelvorta ”ĉi-” ĝeneraligas

La tabelvortoj, kiuj komenciĝas per ”ĉi-”, ĝeneraligas:

  • ĉiu
  • ĉio
  • ĉia

Oni ne rajtas mallongigi la tabelvortojn – ili estas neniaj kombinaĵoj de iu radiko kaj sufikso, sed memstaraj vortoj. Kutime oni skribas ilin sen dividstreko en kunmetitaj vortoj.

  • Ĉiumatene (← ĉiu matene) kiam mi ellitiĝas…
  • La interreto estas plena de ĉiaspecaj troloj.

la primitiva adverbo ”ĉi” precizigas

La primitiva adverbo ”ĉi” estas aparta vorteto, kiun oni uzas kune kun la tabelvortoj, kiuj komenciĝas per ”ti-”.

  • ĉi tiu
  • ĉi tio
  • ĉi tia

Notu, ke tiajn esprimojn oni ofte mallongigas, precipe en adverbaj esprimoj, kun dividstreko.

  • ĉi-jara ← ĉi tiu jara
  • ĉi-kune ← ĉi tio kune

Tamen kelkaj forlasas la dividstrekon.

  • Ĉimatene (← ĉi-matene ← ĉi tiu matene) kiam mi ellitiĝis…

Rimarku, ke nur unu litero apartigas la vortojn unu de la alia: ĉiumatene kontaŭ ĉimatene. En parolado vi ofte povas aŭdi la malsamecon, sed en teksto estas pli bone uzi la dividstrekon por klari montri la malsamecon.

2
0