Iel proksimume tiom

tria interpreto de "po" kaj kelkaj aliaj vortetoj



La origino de ĉi tiu artikolo estas la reagoj, kiujn mi ricevis pro mia artikolo Po kiel polonio? En la komenco de tiu artikolo mi ja cerbumas, ĉu la vorteto ”po” estas rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto. Al tio kelkaj reagis. La kialo por mia cerbumado estas la frazo de Zamenhof (mia emfazo):

  • El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi.1

Se vi limiĝas je la skribita kaj tiuj du alternativoj (rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto), vi devas konkludi, ke ĉi tie ”po” ne povas esti rolvorteto, ĉar esprimo kun rolvorteto ne povas roli kiel subjekto en Esperanto. Ŝajnas, ke vi ne bezonas limiĝi tiel, ĉar estas tria interpreto.

Rolvortetoj kiel nuanciloj

Estas kelkaj rolvortetoj, kiuj povas roli ankaŭ kiel nuanciloj al nombraj aŭ kvantaj vortoj. Tiuj estas ”ĉirkaŭ”, ”de”, ”ĝis”, ”inter”, ”sub”, ”super” kaj nia speciala amiko ”po”.

PMEG havas la sekvajn ekzemplojn kaj klarigojn:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj. = Restas proksimume dek personoj.
  • Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri.
  • Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eŭrojn.
  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.
  • Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. = Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ambaŭ vicoj.
  • La temperaturo estis sub nul. = La temperaturo estis malpli alta ol nul gradoj.
  • Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Tiuj nuanciloj ĉiam staras antaŭ nombro, kiun ili modifas aŭ nuancas. Plie ilia ĉefvorto estas nur tiu nombro, do la sekva vorto havas tiun rolon, kiun ĝi logike havas tute aparte de la nuancilo. Klartekste tio signifas, ke tiu sekva vorto povas roli aŭ kiel subjekto aŭ kiel objekto.

Ni jam havis ambaŭ okazojn inter la ekzemploj supre.

kiel subjekto

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj.

kiel objekto

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.

Kelkfoje la nombro estas subkomprenata kiel en la Biblia citaĵo supre:

  • El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi.

kie oni devas kompreni la esprimon ”po paro el ĉiuj” kiel ”po unu paro el ĉiuj”, t.e. ”po” modifas nur la subkomprenatan nombron ”unu” kaj ”paro” rolas kiel subjekto en la dua frazo.

La hezito

Se vi opinias, ke tiuj vortoj ĉiam estas veraj rolmontriloj, ne uzu la rolfinaĵon -n post tiuj vortoj, sed tiam vi devas rigardi la Zamenhofan citaĵon kiel eraran. Se vi tamen opinias, ke tiuj vortoj estas rolmontriloj, kiuj povas roli ankaŭ kiel nuanciloj, uzu la rolfinaĵon -n laŭ bezono. Ĉu oni rigardas tian nuancilon kiel e-vortecan vorteton aŭ ne, estas plejparte sendiference, ĉar tio solvas la problemon.

Kiel mi jam en la antaŭa artikolo konstatis, eĉ Zamenhof mem hezitis pri la afero kaj uzis la vortetojn dumaniere. Li agnoskas ĉi tiun hezitadon en Lingva respondo n-ro 79, en kiu li konstatas, ke ambaŭ manieroj estas uzeblaj kaj bonaj, kaj finas sian respondon per ”ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”. Eble tiu lasta komento kaŭzis, ke multaj fruaj Esperantistoj elektis la ”sekuran” alternativon, sen -n, sen pensi, kiujn problemojn tio kaŭzos.

Sed Esperanto evoluis kaj establiĝis, kaj miaopinie tiu klarigo de PMEG kun la koncepto pri ”nuancilo”, bone solvas la problemon.


Rimarko al la finnaparolantoj

Kiam oni komparas al la finna, notu, ke el la nuanciloj nur ”sub” kaj ”super” tradukiĝas al postpozicioj en la finna – la aliajn oni esprimas per kazoj aŭ per adverbaj nuanciloj. Plie notu, ke la nombroj (kune kun substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj) apartenas al la nominoj, kio havas la konsekvencon, ke ili povas senprobleme roli kiel subjektoj kaj kiel objektoj.

Alie estas kun la vorto ”po”. Depende de la kunteksto oni povas traduki ĝin ekzemple per adverba kazo: ”po paro el ĉiuj”, (kaikkia) pareittain. Esprimoj kun adverbaj kazoj ne povas roli kiel subjekto en la finna. Oni devas esprimi la aferon alimaniere, ekzemple tiel kiel oni faras en la oficiala traduko de Biblio de la jaro 1992 (mia emfazo):

Ja kaikkia elollisia sinun tulee ottaa mukaasi arkkiin kaksi, uros ja naaras, että ne säilyisivät hengissä sinun kanssasi. – 1. Mooseksen kirja 6:19 (KR92)

Tio laŭtas: ”El ĉiuj vivantaj… prenu kun vi du, vira kaj ina, por ke…”

  1. Genezo 6 laŭ la traduko de L. Zamenhof
0
0