Kiel skribi daton kaj tempon?



Redaktita 2021-05-29 baze de reagoj

 

Konsiderante ke Esperanto celas esti internacia lingvo, multaj Esperantistoj ne ŝajnas koni la internacian normon kiel skribi datojn kaj tempojn por multnacia publiko.

dato

En la tempo de Zamenhof oni skribi daton tre longe:

  • Hodiaŭ estas la dudek sesa tago de julio en la jaro mil okcent okdek sep.

En praktiko oni forlasas la vortojn ”tago” kaj ”jaro” kaj skribas la jaron per nombroj.

  • Hodiaŭ estas la dudek sesa de julio 1887.

Ofte oni skribas ankaŭ la tagon per nombro.

  • Hodiaŭ estas la 26-a de julio 1887.

En kelkaj landoj oni esprimas ankaŭ la monaton per nombra vorto.

  • Hodiaŭ estas la 26-a de la sepa monato 1887.

Kompreneble oni povas forlasi el tio la vorton ”monato” same kiel la vortojn ”tago” kaj ”jaro”.

  • Hodiaŭ estas la 26-a de la sepa 1887.

De tio ne estas longa paŝo skribi la tutan daton nur per nombroj, kion oni fakte faras en pluraj landoj. Kvankam en la plejparto oni skribas la tagon, monaton kaj jaron en tiu ordo, estas kelkaj landoj, kiuj insistas ludi sole kaj uzas aliajn ordojn. Plue pri la disigilo estas malpli da interkonsento. Do la sola eblo por internacia lingvo estas skribi la daton laŭ la internacia normo ISO-8601.

  • Hodiaŭ estas 1887-07-26.

tempo

Mi ne konas kulturojn, en kiuj oni skribus tempon laŭ alia ordo ol horo, minuto kaj sekundo, sed kompreneble tiaj povas ekzisti. Sed manko de interkonsento temas antaŭ ĉio kiujn disigilojn uzi. Denove la sola eblo por internacia lingvo estas skribi la daton laŭ la internacia normo ISO-8601.

  • La leciono komenciĝos je 10:15.

Jen kelkaj observoj:

  • Uzu la 24-horan reprezentaĵon! Ne estu iu antikvulo de la 1800-jarcento kun antaŭ- kaj posttagmezoj.
  • inter horo kaj minuto nur dupunkto, neniu alia disigilo
  • inter minuto kaj sekundo nur dupunkto, neniu alia disigilo
  • inter sekundo kaj milisekundoj nur punkto, neniu alia disigilo (ekz. 16:26:08.010)
  • horoj, minutoj kaj sekundoj ĉiam kun du ciferoj, t.e. kun antaŭnuloj laŭ bezono
  • se vi havas partojn da sekundoj, esprimu tiujn ĉiam kun tri ciferoj, t.e. kun antaŭnuloj laŭ bezono

horzonoj

Teorie se oni indikas neniun alian, oni supozu, ke temas pri UTC-tempo. Notu, ke oni ĉiam uzu la oficialan mallongigon UTC kaj neniun alian. Do sen kunteksto

  • La leciono komenciĝas je 10:15.

indikas UTC-tempon. Praktike oni povas uzi kaj eĉ supozi, ke temas pri loka tempo, se la kunteksto klare indikas, ke la publiko estas nur loka. Se inter la publiko estas homoj el aliaj horzonoj, oni devas indiki la horzonon.

W3 estas internacia konsorcio por difini normojn por la interreto. W3 difinis normon kiel kompakte prezenti tempon kun horzono. Laŭ tiu normo oni havas du alternativojn:

per supozi la UTC-tempon:

    • La leciono komenciĝas je 10:15.

per montri la diferencon al la UTC-tempo:

    • La leciono komenciĝas je 13:15+03.

La lastan oni legu tiel, ke la loka tempo estas 13:15 kaj la loka tempo estas tri horoj pli (”+”) ol la UTC-tempo. Do UTC-tempe tio estas la sama 10:15.

Se necesas indiki la horzonon, tiun oni povas skribi post la esprimo uzante la oficialan mallongigon de la zono.

  • La leciono komenciĝas je 13:15+03 EEST.
  • La leciono komenciĝas je 13:15+03 (EEST).

Bedaŭrinde ŝajnas, ke multaj homoj ne scias pri la internaciaj normoj, kaj ĉi tial oni devas anstataŭ tiun kompaktan esprimon skribi pli longe.

  • La leciono komenciĝas je 13:15 EEST aŭ 10:15 UTC.

Notu, ke aliaj formoj ekz. 10:15 (UTC+3) povas esti konfuzaj kaj ĉi tial evitendaj.

kiel konverti al alia horzono?

Tio estas ege simpla, se oni uzas la laŭnorman formon

  • La leciono komenciĝas je 13:15+03 EEST.

ĉar ĝi jam montras la diferencon al UTC.

13:15+03 = 10:15 = 7:15-03 BRT

Se oni uzas iun alian formon, oni unue konvertu al la laŭnorma.

0
0