La prepozicio ”da” kun specifa speco



Se via denaska lingvo havas koncepton pri la partitivo – aŭ kiel apartan gramatikan kazon aŭ esprimitan per aparta prepozicio – la Esperanta prepozicio ”da” estas faĉile komprenebla, ĉar la prepozicio ofte estas tradukebla ĝuste per la partitivo. Se via denaska lingo malhavas… ja, vi verŝajne devas klopodi por kompreni la prepozicion.

La bazaj reguloj

kvanto kaj substanco

La prepozicio aŭ rolvorteto ”da” ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al substanco. Ekzemple

  • unu kilogramo da pano
  • litro da lakto
  • iom da eŭroj
  • multe da problemoj

Notu, ke temas nek nur pri nenombreblaj substantivoj nek nur pri precizaj kvantoj, sed pri io nelimigita aŭ nedifina  ĉefvorto, kiun oni iel faras kvanta. De tio sekvas, ke oni ĉiam devas havi ian kvantan esprimon:

  • *Sur la tablo troviĝas da butero* estas erara frazo, ĉar mankas kvanta esprimo, do oni diru kun kvanta esprimo ”Sur la tablo troviĝas iom da butero”1 aŭ simple ”Sur la tablo troviĝas butero”.

nombrovorta kvanto

Se oni havas nombran vorteton, oni ne uzu ”da”.

  • Mi havas dek _ pomojn.

Se oni havas nombrovorton kun o-finaĵo, oni devas uzi ”da”.

  • Mi havas dekon da pomoj.
  • Ĉi tiu urbo havas milionon da loĝantoj

Miaopinie unu el la fuŝaĵoj de Esperanto estas tio, ke oni havas nombrajn vortetojn (nul, unu… mil) kaj nombrovortojn (nulo, deko… miliono, miliardo) anstataŭ unuecan sistemon.

Notu, ke en esprimo:

  • La kompanio gajnis 70 % da profito.

oni devas uzi ”da”, ĉar estas mezurunuo inter la nombro kaj la ĉefvorto.

neniu n-finaĵo post ”da”

La parto post ”da” ne povas esti objekto, do oni ne uzu n-finaĵon en tiu parto. Kompense la kvanta substantivo antaŭ ”da” ofte rolas kiel objekto.

  • Ri portas multon da valizoj.

Sed oni povas ankaŭ uzi kvantajn e-vortojn aŭ kvantajn vortetojn, kaj ili kompreneble ne ricevas n-finaĵon.

  • La riĉulo havas multe da mono.
  • Kiom da pano vi volas?2

Kvanto de specifa kvalito?

Memoru, ke la esprimo

  • Mi volas glason da vino.

montras kvanton: ke oni volas vinon laŭmezure kiel unu glaso. Vi verŝajne demandas vin, kiel vi diras, se vi volas tiom multe, sed la vino devas esti de specifa speco. Baze de tiu ”de specifa speco” vi eble imagas, ke vi povas esprimi tion per

  • Mi volas glason de tiu vino.

sed tiu signifas la saman kiel

  • Mi volas glason por tiu vino.

aŭ ”mi volas glason, kiun oni kutime uzas por trinki tiun vinon”, sed mi fakte diras nenion pri la trinkaĵo, kiun mi volas havi en la glaso. La kialo estas la rolvorteto ”de”, kiu havas el ĉiuj rolvortetoj pleje signifojn – oni ja povas diri, ke tro multajn. En tiaj esprimoj ĝi ĉiam signifas apartecon, ke la glaso ”apartenas” al tiu vino.

La solvo estas

  • Mi volas glason da tiu vino.

Bedaŭrinde ekzistas lernolibroj, en kiuj oni erare malpermesas uzon de la rolvorteto ”da” kun ”la”, ”(ĉi) tiu(j)” aŭ pronomoj. Povas esti, ke la aŭtoroj de tiuj libroj ne tute komprenis la partitivon, ĉar jam Ekzercado de Fundamento enhavas ekzercon 14:

  • Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.

Por plia informo rigardu la ĉapitron en PMEG pri tia uzo de ”da”.

  1. En ĉi tiu aspekto la prepozicio ”da” estas pli limigita ol la kazo partitivo en la finna, en kiu t.n. ekzistaj frazoj povas havi nekvantigitan partitivan ĉefvorton kiel subjekto. En Esperanto oni bezonas ekz. vorton ”iom” kiel antaŭe.
  2. Tio estas klara ŝanĝo, ĉar en la komenco oni uzis esprimon ”kiom panon”, kiam temis pri objekto.
0
0