Vastaus aiheeseen: Kion artefarita intelekto kapablas?

Keskustelut Sekalaista Kion artefarita intelekto kapablas? Vastaus aiheeseen: Kion artefarita intelekto kapablas?

    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Pasintjare dum BET en Tartuo István Ertl parolis pri sia laboro. Li ja laboras kiel tradukisto/interpretisto por Eŭropa Unio en Luksemburgio. Li rakontis, ke lia laboro komplete ŝanĝiĝis. Draste malpliiĝis la nombro de tradukistoj, ĉar ili ne plu estas bezonataj. (Vi certe memoras, ke la ”armeoj da tradukistoj” bezonataj ĉe Eŭropa Unio estas unu el la argumentoj por enkonduki Esperanton tie). La eŭropuniaj vortoj kaj esprimoj estas unuecigitaj kaj komputiligitaj, la unua versio de la tradukaĵoj estas farata per aŭtomata tradukado. La tasko de la tradukistoj estas nur kontroli kaj korekti la produktitajn tekstojn.

    0
    0