› Keskustelut › Artikkelikeskustelut › Rapida peklaĵo el brasiko › Vastaus aiheeseen: Rapida peklaĵo el brasiko
-
Ŝajnas, ke mi fuŝis la nomon de herbo, kiu finne nomiĝas kirveli, latine Anthriscus cerefolium. Mi uzis la vortaron de Lernu, kiu donis al mi la nomon antrisko, sed montriĝis, ke tiu nomo ne estas ĝusta por tiu kuirarta herbo. La nomo antrisko kovras la tutan genron, ekzemple Anthriscus sylvestris estas arbara antrisko, finne koiranputki, kiu estas tute alia planto ol la manĝebla herbo. Tiu manĝebla herbo nomiĝas cerefolio, kiel unu el la partoprenantoj de la loka kurso, Merja U., rimarkigis al mi. Dankon.
00