› Keskustelut › Edistyneille › Ĉu artefarita intelekto estas inteligenta? › Vastaus aiheeseen: Ĉu artefarita intelekto estas inteligenta?
-
En reklamado oni kutime uzas superlativojn aŭ aliajn superajn esprimojn. Ĉi tial en la komenco oni parolis pri saĝtelefonoj por diferencigi ilin de antaŭaj poŝtelefonoj, kvankam la ”saĝeco” nur signifis aliron al la interreto. Ĉar nuntempe praktike ĉiuj telefonoj havas retkonekton, sufiĉas paroli pri poŝtelefonoj aŭ telefonoj. Oni ne plu bezonas difencigi.
La revo pri ia artefarita intelekto havas aĝon de miloj da jaroj, sed unuajn verajn paŝojn oni faris dum la dua mondmilito. En scienca fako la termino artefarita intelekto havis striktan sencon. Post multaj provoj kaj eraroj oni eltrovis ĉe la ŝanĝo de la jarmilo metodojn kiel profundan lernadon (syväoppiminen) kaj maŝinan lernadon (koneoppiminen), kiuj ebligis tiun generan artefaritan intelekton (kelkfoje mallongigita al genAI), pri kiu oni nun bruas.
Ne miskomprenu min, mi ne kontraŭstaras la genAI-on, se oni utilas ĝin respondece. Tamen bedaŭrinde ofte oni uzas ĝin por krei pli da katvideaĵoj aŭ uzas la terminon AI por reklami ion ajn.
00