› Keskustelut › Artikkelikeskustelut › Kiel diri ”omistaa” en Esperanto? › Vastaus aiheeseen: Kiel diri ”omistaa” en Esperanto?
-
Mi trovis tre trafan ekzemplon pri uzo de la vorto posedi. Tiu ĉi teksto, aperinta en Libro por BET-ano, eldonita okaze de la 59-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, estus nekomprenebla, se oni kredus, ke posedi signifas ”omistaa”.
La libro rakontas:
”En la jaro 1992, laŭ la dekreto de tiama litova premiero G. Vagnorius, la domo en la strato L. Zamenhofo 5, kiel senpere ligita kun tutmonda kaj litova Esperanto-historio, estis transdonita por limigita posedo al Litova Esperantista Asocio (LEA).”
”Ve, en la jaro 2016 la Litova Posedaĵa Fonduso, la historian konstruaĵon transprenis el la flegado de Kaŭna municipo kaj perjuĝe elloĝigis la Asocion. Septembre 2022 ĝi vendis la domon aŭkcione … al iu neafiŝita privatulo”.
Temas pri domo ĉe adreso Zamenhofa strato 5, en Kaŭnas, hejmdomo de pionira mecenato Zilbernik. Do, Litova Esperantista Asocio posedis la domon (dum kelkaj jaroj), sed ne estis ĝia proprietulo. Vi povas trovi foton pri tiu domo en la retejo de EKH. La domo estas en kaduka stato, sed almenaŭ ĝis nun la proprietulo ne komencis iujn riparlaborojn.
00