› Keskustelut › Artikkelikeskustelut › Riita Cory Doctorowin kirjan käännöksestä › Vastaus aiheeseen: Riita Cory Doctorowin kirjan käännöksestä
-
La gazeto Helsingin Sanomat publikigis 31.10.2025 artikolon [fi] (postulas abonon de la gazeto) pri la kanada verkisto kaj influanto Cory Doctorow. En la artikolo oni parolas pri la fenomeno, por kiu Doctorow kreis la terminon enshittification. La vorto priskribas, kio okazas al retaj servoj, kiel ili koncentriĝas en kolekto de profito kaj la servo malboniĝas (jen la Vikipedia artikolo [fi]). Kompreneble ni povas paroli pri ”malboniĝo (de servo)”, sed ĉu vi iam vidis terminon ”(en)fekiĝo” aŭ similan?
00