Vastaus aiheeseen: Kiel mi esperantiĝis

Keskustelut Artikkelikeskustelut Kiel mi esperantiĝis Vastaus aiheeseen: Kiel mi esperantiĝis

    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    …och samma på esperanto:

    Ĉiu esperantisto devas ekspliki. Aliaj esperantistoj volas ekscii ”kiel vi esperantiĝis”, kiel vi lernis E-on. Aliaj homoj miras, kial vi eĉ komencis, ĉar oni ja ne bezonas E-on, oni povas uzi ĝin nenie ktp. La demando vere laŭtas “kial, kiam kaj kiel vi esperantiĝis”.

    Mi ne precize memoras, kiam mia unua kontakto aŭ tuŝo kun E-o okazis, sed mi estis en alta klaso en bazlernejo aŭ en mezlernejo, kiam mi hazarde trovis libron kun bruna kovrilo Paŝoj al Plena Posedo. Mi havis forton legi ĉirkaŭ dek unuajn paĝojn. Mi ne interrompis legadon pro eventuala nekompreno, sed mi trovis la libron senverva.

    La Paŝoj-libron mi eble ricevis, sed la sekvan mi aĉetis mem. Ĝi estis la finna-esperanta dudirekta vortaro kun blanka-verda kovrilo de la finna eldonejo WSOY. Rapide mi tralernis pre- kaj postfiksojn, la gramatikajn regulojn kaj legis rakonton pri Helena kaj Jan. Poste mi forveturis por studi en universitato kaj mi forlasis E-on.

    Antaŭ kelkaj jaroj mi decidis komenci ian gimnastikon. En broŝuro de loka civitana instituto oni reklamis “ĉinan sanogimnastiko – ĉigongon” kaj precipe nian familia konatulo gvidis ĝin. Mi decidis provi kaj kontinuis foliumi la broŝuron kaj post kelkaj paĝoj mi rimarkis reklamon pri elementa kurso de E-o. Do mi aliĝis al ambaŭ kursoj kaj sur ĉi tiu vojo mi kontinuas.

    0
    0