Sakari Kauppinen

kirjoitettuja vastauksia

Esillä 12 vastausta, 1 - 12 (kaikkiaan 12)
  • vastauksia
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Kundividi estas kurioza esprimo. Ju pli mi trovas ekzemplojn kiel ĝi estas uzata, des pli mi konvinkiĝas, ke tia vorto estas bezonata en Esperanto.

    Ĝi ne aperas en vortaroj, almenaŭ ne en tiuj vortaroj, kiujn mi povas facile konsulti ekz. PIV, Revo, Suomi-Esperanto-Suomi aŭ Ordbok Svenska-Esperanto.

    En Tekstaro (https://www.tekstaro.com/) tamen ĝi aperas centojn da fojoj, plej ofte en Le Monde Diplomatique, dekojn da fojoj ankaŭ en aliaj prestiĝaj eldonaĵoj kiel Revuo Esperanto, Kontakto, Monato.

    Laŭ Tekstaro ĝi aperis unuafoje en 1984 en verko Ombro sur interna pejzaĝo, de Spomenka Štimec. Alia aŭtoro, kiu uzis ĝin, estas Anna Löwenstein en La memoraĵoj de Julia Agripina.

    Ekzemploj el Revuo Esperanto:
    partnero de la Universitato, la financan ŝarĝon kundividas Esperanto Nederland, kiu ĝis nun
    klarigitaj en la japana, ekz. car-sharing = kundivido de aŭto, komuna aŭtoluado.
    Kun Zilah, pli ol kun aliaj aŭtoroj, li aparte kundividas la altiriĝon al orient-aziaj filozofioj
    respekton, kunlaboron en deĵorteamo kaj justan kundividon de la rimedoj (akvo, nutraĵoj, energifon

    Ĝi estas ofte uzata ankaŭ en figura senco kundividi pensojn, opiniojn, sentojn ktp.
    Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie.
    Ili estas forumo, kie amerikanoj povas kundividi spertojn, pritaksi sian agadon kaj
    Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

    Oni povas facile trovi ekzemplojn ankaŭ en interreto:

    La komerca modelo de Uber baziĝas sur la principoj de kundivida ekonomio. La kompanio distribuas poŝtelefonan aplikaĵon, kiu ebligas kontakton inter ŝoforoj kaj eblaj pasaĝeroj. (el https://eo.wikipedia.org/wiki/Uber)

    Povos esti necese, ke ni kundividos viajn personajn informojn kun la jenaj triaj partioj (el retejo de KAEST Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko https://kaest.ikso.net/2024/privateco/)

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Hei,

    Pola Retradio ei ole Puolan yleisradio, vaan itsenäinen podcast. Puolan yleisradiolla oli esperantonkielisiä lähetyksiä vuodesta 1959. Lähetykset loppuivat yhtäkkiä vuonna 2011. Syynä oli ilmeisesti valtaan noussut Laki- ja oikeuspuolue. Radio sai aika paljon kuuntelijapalautetta, sillä esperantonkieliset lähetykset olivat sen ulkomaalähetyksistä kuunnelluimmat. Kuultuaan tästä silloinen johtaja ilmoitti, että lähetyksiä ei lopetettu, vaan ne korvattiin hepreankielisillä lähetyksillä.

    Radiosta irtisanotut toimittajat jatkoivat lähetyksiä itsenäisesti perustamansa Pola Retradion nimellä. Lähetysten vanhanaikaisuus johtunee siitä, että toimittajat alkavat olla jo aika ikäikkäitä.

    Mutta kun mainitaan Pola Retradio, kannattaisi mainita myös Varsovia Vento -niminen podcast. Sekin on yksi vanhimpia esperantokielisiä podcasteja. Ensimmäinen lähetys julkaistiin vuonna 2006. Lähetyksiä 1-2 kuukaudessa ja ne ovat aika paljon esperantokulttuuriin keskittyviä, erityisesti musiikkiin.

     

     

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Ekzistas alia termino por tiu fenomeno pli ĝenerale, finne jakamistalous, svede delningsekonomi, angle sharing economy. Ankaŭ por ĝi – laŭ mi scio – mankas trafa esprimo en Esperanto. Artikolo pri tio en Vikipedio havas ankaŭ esperantan paĝon, kiu uzas la esprimon ”kunlaboreca ekonomio”.

    Ŝajnas al mi, ke tiuj esprimoj tamen ne estas plene samsignifaj. En la finna (kaj kelkaj aliaj lingvoj) oni parolas pri maniero komunuzi, ekz. prunti aĵojn, dividi ilian uzadon sen posedi ilin. Estas novtipa ekonomio, sed klare funkcianta ene de merkatekonomia sistemo. La esperanta paĝo pli akcentas la ideon de alternativa ekonomio. Tie tamen troviĝas interesa esprimo kundividi, kundivida ekonomio.

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Mi trovis alian interesan videon pri artefarita intelekto.

    https://www.youtube.com/watch?v=FyAKudZ0GMQ

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Parolante pri karno kaj viando leviĝis la demando, kiel traduki chili con carne. La nomo de tiu manĝaĵo estas hispanlingva. La hispana ne distingas inter karno kaj viando. Vi povas uzi la originan nomon, sed se vi volas traduki ĝin aŭ klarigi kio ĝi estas, la traduko estas viandaĵo kun kapsiketoj.

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Kapsiketa_vianda%C4%B5o

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Pasintjare dum BET en Tartuo István Ertl parolis pri sia laboro. Li ja laboras kiel tradukisto/interpretisto por Eŭropa Unio en Luksemburgio. Li rakontis, ke lia laboro komplete ŝanĝiĝis. Draste malpliiĝis la nombro de tradukistoj, ĉar ili ne plu estas bezonataj. (Vi certe memoras, ke la ”armeoj da tradukistoj” bezonataj ĉe Eŭropa Unio estas unu el la argumentoj por enkonduki Esperanton tie). La eŭropuniaj vortoj kaj esprimoj estas unuecigitaj kaj komputiligitaj, la unua versio de la tradukaĵoj estas farata per aŭtomata tradukado. La tasko de la tradukistoj estas nur kontroli kaj korekti la produktitajn tekstojn.

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Leviĝas la demando, kio estos la rolo de Esperanto kaj lingvolernado entute en la mondo, kiam aŭtomata tradukado fariĝos banalaĵo. Jam nun komputilaj tradukiloj estas alireblaj al ni ĉiuj. La tradukoj ankoraŭ ne estas perfektaj, sed klare pli bonaj ol tekstoj kiujn verkis homo lerninta la cellingvon plurajn jarojn. Tio validas eĉ por Esperanto. Sen paroli pri tio, ke la sistemoj regas dekojn da lingvoj kaj perfektiĝas rapide. Mi iam levis tiun demandon en Itala Kongreso de Esperanto kaj lernis, ke tion oni ne faru. La reago estis frostiga.

    Jen ekzemplo el artikolo ”Trump donis novajn argumentojn por Esperanto

”. Vi povas trovi ĝin en la unua paĝo de Libera Folio. La nura malĝuste tradukita frazo estas la titolo, kiun Google-tradukilo redonis ”Trump esitti uusia argumentteja esperanton puolesta”:

    ”Kaikkialla maailmassa olemme riippuvaisia ​​Yhdysvalloista monissa kansainvälisissä asioissa, ja tämä tulee erityisen selväksi hetkinä, jolloin Yhdysvallat ei enää halua toimia poliisin roolissa, vaan maailman mafiapomon roolissa. Tämä koskee myös englannin kieltä. Ehkä näinä epävarmoina aikoina ajatus kielestä, joka voisi yhdistää ihmiskunnan jakamisen sijaan, ei ole enää niin absurdi, kirjoittaa Marc van Oostendorp.

    Yhdysvaltain presidentti Donald Trump ja varapresidentti JD Vance käyttivät taitavasti ”kieleksi” kutsuttua vallan työkalua tapaaessaan Ukrainan presidentin Volodymyr Zelenskin viime perjantaina. Heidän tavoitteenaan oli pelotella ja huijata keskustelukumppaniaan, ja se, että keskustelu käytiin englanniksi, antoi heille selkeän edun.”

    Jen inverse traduko el Iltalehti de la artikolo ”Olkiluoto 3:ssa radioaktiivinen vuoto perjantaina”. Notu kiel la tradukilo redonis malfacilajn esprimojn kiel primäärijäähdyte, suojarakennus aŭ lattiaviemärijärjestelmä.

    Radioaktiva liko en Olkiluoto 3 vendrede

    Nuklea energio | Fridigaĵo likis en la ejon de la retenkonstruaĵo, fermita de la medio.

    Lige kun la jara bontenado de Olkiluoto 3, liko de radioaktiva fridigaĵo okazis, informas Teollisuuden voima (TVO). La liko okazis vendrede, la 7-an de marto.

    Likita primara fridigaĵo estas preskaŭ akvo, en kiu aliaj substancoj ankaŭ povas esti solvita. Proksimume cent kubaj metroj da ĝi likis el la pordo de la reakcisterno.

    Fridigilo likis en la regionon de la retenkonstruaĵo, kiuj estis fermitaj de la medio, kaj en ĝian plankan drenadsistemon. La okazaĵo ne prezentis danĝeron al dungitaro, la medio aŭ nuklea sekureco.

    La liko estis kaŭzita de homa eraro, diras la komunika administranto de TVO Johanna Aho.

    Unu interesaĵon mi trovis. Reaktioallas estas tradukita reakcisterno, laŭ mia kompreno en ĝi mankas unu silabo, devus esti reakcicisterno!

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Viro-Suomi sanakirjasta löytyy tällainen selitys sanalle tohuvabohu

    (tohutu segadus, suur korralagedus, möll)
    seka|sorto, seka|melska, mylläkkä, kaaos, hurlumhei ark.

    ▪ mul on peas kogu aeg üks tohuvabohu minulla on päässäni koko ajan täysi kaaos

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    En interreto troveblas ankaŭ ’servstacio’:

    ”Vi povas ŝpari vin mem iomete mono evitante la servstacion se vi scias kiel kaj kiam aldoni kvaronon de motoroleo.”

    ”Kaj se ĉi tio ne eblas, trenu la veturilon al la plej proksima servstacio.”

    Al mi ŝajnas, ke tiuj ĉi tekstoj ne estas originalaj sed komputile tradukitaj. Tamen de ie ankaŭ la tradukprogramo prenis tiun vorton.

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Fakte mi forgesis la alian signifon de kamerao. Mi parolas pri tiuj milionoj da ”elektraj okuloj” kiuj ĉiumomente kaj ĉie en publikaj lokoj – kaj ankaŭ ne tiom publikaj lokoj – rigardas kaj registras ĉion.

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Kiinassa näyttäisi olevan käytössä latauspisteille sana ŝargejo, siis lataamo.

    Ŝargi (PIV): ”Enkonduki ian kvanton da elektro en korpon, aparaton ks: ⁓i akumulatoron ”

    Hakusanalla ”ŝargejo” Google tuo esimerkiksi tällaisen artikkelin
    http://esperanto.china.org.cn/2015-01/14/content_34556091.htm

    Strataj lampoj fariĝis ŝargejoj de aŭtoj
    Respondeculo el la Pekina Komisiono de Scienco kaj Tekniko konigis, ke Pekino jam komencis transformi stratajn lampojn tiel, ke ili estos pli energi-ŝparaj kaj povos servi kiel ŝargejoj al elektraj aŭtoj. La modelo ”strata lampo kaj ŝargejo” povas solvi la problemon de ne popularigo de elektraj aŭtoj.

    Myös tällainen teksti löytyi Tekstarosta (julkaistu Kontaktossa viime vuosikymmenellä)
    Ni prenu kiel ekzemplon elektran aŭton. La plej bonaj modeloj kapablas veturi 200 km ĝis la sekva ŝargo. Ĉu multe? Maj amikoj-komercistoj ofte veturas po 300-400 km-jn tage, do ili devos ŝargi siajn aŭtojn dufoje ĉiutage. Tio signifas ke ili devos lasi sian aŭton en ŝargejo por ne 5 minutoj kiel en benzinstacio, sed almenaŭ por unu horo.

    Monatossa on ilmestynyt artikkeli ”Publika ŝargejo por elektra aŭto en la sesa distrikto de Vieno”, sekin ilmeisesti jo vuosia sitten.

    Vortfarado en Esperanto estas tikla afero. Kelkfoje la kreitaj vortoj estas tro vastaj, alifoje tro limigaj. Bona ekzemplo de tio estas fotilo. Bona vorto, sed kiel nomi modernajn fotilojn per kiuj oni povas filmi? En la antaŭaj jardekoj estis apartaj apararoj por tio kaj oni enkondukis kameraon, laŭ PIV ”Fotoaparato, kapabla sendi k/aŭ registri sinsekvajn bildojn”. Eĉ tiuj jam fariĝis eksmodaj, nuntempe ĉiuj fotas per poŝtelefono sendepende ĉu temas pri unuopaj aŭ sinsekvaj bildoj. Same benzinstacioj verŝajne fariĝos eksmodaj, sed se temas pri loko, kie oni povas halti kaj ĝui almenaŭ iun servon, kial ne aŭtoservejo.

    0
    0
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Kelkaj notoj pri nombroj

    Nia plej kutima nombrosistemo estas dekuma. Ekzistas ciferoj de 1 ĝis 9. Krome ekzistas deka cifero 0. Ĉiujn aliajn nombrojn oni povas esprimi per tiuj ciferoj. Kiel ni ĉiuj scias, oni faras tion per la pozicio de la ciferoj. Tia sistemo estis inventita en antikva Hindio.

    Kvankam skribante kaj kalkulante ĉiuj eŭropaj popoloj nuntempe uzas la samajn ciferojn, tamen en parolo restis signoj de alia, malpli nova sistemo. Iuj asertas, ke niaj prauloj komencis kalkuli per fingroj kaj kiam finiĝis la fingroj, ili daŭrigis per piedfingroj. Tiel ili atingis la nombron dudek.

    En pluraj lingvoj konserviĝis vortoj, kiuj atestas pri la uzado de dudekuma kalkulado. Tiel ekz. en la dana lingvo 50 estas ’halvtreds’, origine halvtredsindstyve, laŭvorte du-kaj-duonoble-dukdek. Simile 70 estas ’halvfjerds kaj 90 ’halvfems’. Kurioze, ĉu ne, ke 100 ne estas fems, sed same kiel en aliaj ĝermanaj lingvoj ’hundrede’.

    Simila sistemo ekzistas ankaŭ ĉe franclingvanoj en Francio (sed ne en Belgio aŭ Svislando). Ĝis 69 ili kalkulas same kiel ni. 60 estas ’soixante’, 69 estas ’soixante-neuf’. Poste venas kuriozaĵoj: 70 estas ’soixante-dix’, laŭvorte seksdek-dek. 75 estas ’soixante-quinze’, kiu signifas sesdek-dekkvin kaj 80 estas ’quatre-vingts’, kvar-dudek. La lasta en tiu serio estas 99 ’quatre-vingt-dix-neuf’, laŭvorte  kvar-dudek-dek-naŭ.

    Ekzistas tiaj spuroj ankaŭ en aliaj lingvoj, en ĉiuj kontinentoj. En finn-ugraj lingvoj tiaj spuroj tamen ne estis trovitaj. Eĉ en la angla lingvo ekzistas vorto ’score’, kies originala signifo estis dudek. Nuntempe oni tamen ofte uzas ĝin kun la signifo ’nombro da poentoj’. Notu ankaŭ, ke en la malnova brita monsistemo unu sterlinga pundo estis dividita je dudek ŝilingoj.

    Ni havas 10 ciferojn, sed oni povas kalkuli ankaŭ per malpli granda nombro da ciferoj (ciferaj signoj). Unu el la plej interesaj sistemoj estis ĉe majaoj en Meza Ameriko. Ekzistis nur tri signoj: . (punkto) signifis ’unu’, — (streketo) signifis ’kvin’ kaj konketo signifis ’nulo’. Ĉiujn nombrojn oni povis esprimi per tiuj tri signoj. Ekz. tri estis skribita per tri punktoj. Nombron ok oni skribis per streketo kaj tri punktoj super ĝi, nian dek oni skribis per du supermetitaj streketoj kaj 19 estis tri streketoj kun kvar supermetitaj punktoj. La sistemo estis dudekuma, tio signifas, ke ekzistis ankaŭ 20 vortoj, apartaj por ĉiuj nombroj inter 1-19 kaj 0.

    Kiuj nombroj havas propran vorton? En Esperanto (same kiel en eŭropaj lingvoj ĝenerale) estas apartaj vortoj por nombroj de unu ĝis dek. Kelkaj eŭropaj lingvoj tamen havas apartajn vortojn ankaŭ por nombroj inter 11-15 aŭ por parto de ili. Aparta kazo estas dekduo. Ĝi estas oportuna pro tio, ke ĝi estas dividebla per 2, 3, 4 kaj 6. Dekduuma sistemo estis uzita en antikva Mesopotamio. De tie konserviĝis ĝis nia tempo la kutimo dividi la tagon kaj nokton al 12 horoj.

    Kelkaj, sed ne ĉiuj, dekobloj havas apartajn vortojn, ekz. dekoble-dek (10’2)* estas ’cent’, dek centoj (10’3) estas ’mil’ kaj mil miloj (10’6) estas ’miliono’. Sekvaj en la listo estas miliardo (10’9) kaj biliardo (10’12), kiuj tamen ne estas tute internaciaj. En Esperanto miliardo (same kiel en la finna) signifas miloble-miliono kaj biliardo milionoble-miliono. Tamen en la angla (ĉefe usona kaj brita) ’billion’ signifas miloble-miliono, do 10’9. Ankaŭ en la hispana oni apenaŭ uzas la vorton miliardo, eble ĝuste pro tio. Kutime oni diras ’mil millones’, do miloble-miliono. Tiu vorto estis multe uzata, kiam hispanoj uzis la malnovan monunuon peseto.

    Vi rimarkas, ke mankas aparta nomo al kelkaj nombroj, ekz. 10’5. Ĝi tamen estas uzata en Azio, precipe en Barato (Hinda Unio) kaj najbaraj landoj sub la nomo ’lakh’. Tie ekzistas ankaŭ ’kroro’, kiu estas dek milionoj (10’7). Interese, ŝajne nenie estas uzata aparta vorto por dekmil (10’4).

    *Noto: mi ne sukcesis tajpi la potencon ĝuste. Mi anstataŭigis ĝin per ’. Tiel tekston 10’2 legu: 10 al la dua potenco.

    0
    0
Esillä 12 vastausta, 1 - 12 (kaikkiaan 12)