Alla on Turun Esperanto-yhdistyksen tapahtumakalenteri, jota voit lukea joko täällä tai tilaamalla sen suoraan kalenterisovellukseesi (ics-kalenteritiedosto) kalenterin alapuolella olevasta painikkeesta. Täällä kalenteria voi selata kolme kuukautta taaksepäin, omassa sovelluksessasi ei tätä rajoitusta ole.
Sube estas la eventokalendaro de Esperanto-Societo en Turku (EST), kiun kalendaron vi povas legi aŭ ĉi tie aŭ per aboni ĝin en vian kalendaroaplikaĵon (ics-kalendarodosiero) per la butono sub de la kalendaro. Ĉi tie vi povas foliumi la kalendaron pasinten tri monatoj, via aplikaĵo ne havas tiun limigon.
Saluton! La evento Mezepoka foiro okazos en nia urbo 26.-30.6.2024. Lige al tio estos en ĵaŭdo, 26.6. je 17-18, okazos prelegeto sur la korto de la ĉefbiblioteko kun temo: Vojaĝo al la mezepoka tempo. Temas pri tio, kion eventualaj turistoj povos travivi, kiam ili vojaĝas en mezepoka urbo kiel Turku. Prelegas du verkistoj kiuj ambaŭ skribis pri la temo. Mi intencas iri tien kaj bonvenigas ankaŭ vin aliajn. Antaŭ la prelegeto ni povus vidi en la kafejo Sirius de la ĉefbiblioteko ekde 16.00 kaj poste ni povus iri rigardi la mezepokan eventon sur malnova urboplaco. Pli prezice informoj en finnlingva teksto.
Turussa siirrytään tällä viikolla keskiaikaan: päätapahtuma on Keskiajan Turku Vanhalla Suurtorilla 26.-30.6. to-pe klo 12-20 ja la-su klo 12-18. Siihen liittyen on pääkirjaston pihalla torstaina 27.6. klo 17-18 tapahtuma nimeltä Aikamatkalla keskiaikaan. Kaksi keskiaikaan perehtynyttä kirjailijaa kertoo mitä matkailijan tulee ottaa huomioon matkalla keskiajan Suomessa. Menen itse kuuntelemaan tätä ja kutsun teidät muutkin mukaan. Pääkirjaston kahvila Sirius on auki klo 9-20, joten jos tapahtuma ei ole kiinnostava, voi siirtyä takaisin kahvilan puolelle. Tavataan kuitenkin nyt torstaina klo 16.00 alkaen kahvila Siriuksessa, ilma todennäköisesti sallii pihalla istumisen. Luento-tapahtuman jälkeen voimme mennä yhdessä Vanhalle Suurtorille.
Ĝis la! Amike Tiina
perjantai28.6.28
lauantai29.6.29
sunnuntai30.6.30
Heinäkuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
27
maanantai1.7.1
tiistai2.7.2
keskiviikko3.7.3
torstai4.7.4
16:00 – 17:30Kafeja renkonto de EST
16:00 – 17:30
Kafeja renkonto de EST
Toistuu viikoittain
Membroj de Esperanto-Societo en Turku (EST) renkontiĝos ĉi-foje en la kafejo Café Eino.
Por aliĝi al nia WhatsApp-grupo legu la skribaĵon en Finna babilejo.
Alla on Espanjan valtion tiedeneuvosto Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC) julkaisema tiedekalenteri, jota voit lukea joko täällä tai tilaamalla sen suoraan kalenterisovellukseesi (ics-kalenteritiedosto) kalenterin alapuolella olevasta painikkeesta. Täällä kalenteria voi selata noin vuoden taaksepäin, omassa sovelluksessasi ei tätä rajoitusta ole.
Sube estas la scienca lerneja kalendaro de la hispana scienca instituto Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC), kiun kalendaron vi povas legi aŭ ĉi tie aŭ per aboni ĝin en vian kalendaroaplikaĵon (ics-kalendarodosiero) per la butono sub de la kalendaro. Ĉi tie vi povas foliumi la kalendaron pasinten ĉirkaŭ jaro, via aplikaĵo ne havas tiun limigon.
1-a de Aŭgusto 1945. Forpasas Blas Cabrera, konsiderata unu el la patroj de la hispana fiziko kaj referenco en la kampo de magnetismo.
keskiviikko2.8.2
Koko päivän2-a de Aŭgusto 1893
2-a de Aŭgusto 1893
2-a de Aŭgusto 1893. Naskiĝas kristalografo Isabel Ellie Knaggs. Ŝi establis ke karbonatomoj alprenas geometrion en kvaredra formo kiam ili formas komponaĵojn kun aliaj atomoj.
torstai3.8.3
Koko päivän3-a de Aŭgusto 1890
3-a de Aŭgusto 1890
3-a de Aŭgusto 1890. Naskiĝas astronomo Martha Betz Shapley. Ŝi estas konata pro sia esplorado pri eklipsantaj binaraj steloj.
perjantai4.8.4
Koko päivän4-a de Aŭgusto 1917
4-a de Aŭgusto 1917
4-a de Aŭgusto 1917. Inventisto Lucien Lévy prezentas patento-peton por la superheterodina principo. Ĝi estos tiel grava, ke preskaŭ ĉiuj AM-radioriceviloj uzos la heterodinan sistemon.
lauantai5.8.5
Koko päivän5-a de Aŭgusto 1952
5-a de Aŭgusto 1952
5-a de Aŭgusto 1952. Forpasas Sameera Moussa, la unua atomfizikisto de Egiptujo. Ŝi laboris por igi la medicinan uzon de nuklea teknologio alirebla por ĉiuj kaj por la paca uzo de atomenergio.
sunnuntai6.8.6
Koko päivän6-a de Aŭgusto 1773
6-a de Aŭgusto 1773
6-a de Aŭgusto 1773. Naskiĝas matematikisto Louis Benjamin Francoeur. Lia kurso pri algebro en la Pariza fakultato de sciencoj inkludis lecionojn pri geodezio kaj probablo-kalkulo.
32
maanantai7.8.7
Koko päivän7-a de Aŭgusto 1933
7-a de Aŭgusto 1933
7-a de Aŭgusto 1933. Naskiĝas politikologo Elinor Ostrom. Kune kun Oliver Williamson, al ŝi estis aljuĝita la Nobel-honora premio pro iliaj teorioj pri la rolo de entreprenoj en konfliktsolvado kaj kiel regstrukturoj.
tiistai8.8.8
Koko päivän8-a de Aŭgusto 2013
8-a de Aŭgusto 2013
8-a de Aŭgusto 2013. Forpasas arabisto kaj hispanisto Mahmud Ali Makki. Li kreis la Sekcion de Hispana Lingvo kaj Literaturo en la universitato de Kairo. Inter aliaj premioj, li ricevis la Ordenon de Alfonso X la Saĝulo.
keskiviikko9.8.9
Koko päivän9-a de Aŭgusto 1937
9-a de Aŭgusto 1937
9-a de Aŭgusto 1937. Naskiĝas kemiisto Edda Adler. Ŝi studis la faktorojn kaj mekanismojn regantajn la liberigon de neŭrotransmisiloj, kaj la rolon de la endokanabinoida sistemo en korvaskula fiziopatologio.
torstai10.8.10
Koko päivän10-a de Aŭgusto 1883
10-a de Aŭgusto 1883
10-a de Aŭgusto 1883. Naskiĝas agronomo kaj plantfiziologo Winifred Elsie Brenchle. Ŝi plibonigis la teknikon de hidroponia kultivado kaj alproksimiĝis al malkovro de la rolo de kupro kaj zinko en plantnutrado.
perjantai11.8.11
Koko päivän11-a de Aŭgusto 1942
11-a de Aŭgusto 1942
11-a de Aŭgusto 1942. Inĝeniero kaj aktorino Hedy Lamarr kaj pianisto George Antheil patentas sian ĉifritan komunikadsistemon. Ĝi konsistigas unu el la bazoj por la disvolviĝo de vifio.
lauantai12.8.12
Koko päivän12-a de Aŭgusto 1865
12-a de Aŭgusto 1865
12-a de Aŭgusto 1865. Joseph Lister iĝas la unua kirurgo kiu uzis desinfektaĵon dum operacio.
sunnuntai13.8.13
Koko päivän13-a de Aŭgusto 1642
13-a de Aŭgusto 1642
13-a de Aŭgusto 1642. Christiaan Huygens malkovras la sudpolusan glacitavolon de Marso.
33
maanantai14.8.14
Koko päivän14-a de Aŭgusto 1888
14-a de Aŭgusto 1888
14-a de Aŭgusto 1888. Naskiĝas matematikisto Julio Rey Pastor. Li estas konsiderata unu el la grandaj novigantoj de matematiko en la hispanlingva mondo.
tiistai15.8.15
Koko päivän15-a de Aŭgusto 1863
15-a de Aŭgusto 1863
15-a de Aŭgusto 1863. Naskiĝas ŝipinĝeniero kaj matematikisto Aleksej Krilov. Li publikigis proksimume 300 verkojn pri ŝipkonstruado, magnetismo, artilerio, matematiko, astronomio kaj geodezio.
keskiviikko16.8.16
Koko päivän16-a de Aŭgusto 1871
16-a de Aŭgusto 1871
16-a de Aŭgusto 1871. Naskiĝas biologo kaj limnologo Rina Monti. Fakulo pri histologio kaj kompara anatomio, ŝi evoluigis la italan skolon de limnologio (akvejoscienco). Ŝi estis la unua katedra profesorino en la Reĝlando de Italio.
torstai17.8.17
Koko päivän17-a de Aŭgusto 2018
17-a de Aŭgusto 2018
17-a de Aŭgusto 2018. Estas publikigata la genaro de ordinara tritiko. Ĝia granda komplekseco necesigis la kunlaboron de 73 esplorinstitutoj el 20 landoj, inkluzive de INRA kaj CNRS (Francio) kaj CSIC (Hispanio).
perjantai18.8.18
Koko päivän18-a de Aŭgusto 1911
18-a de Aŭgusto 1911
18-a de Aŭgusto 1911. Naskiĝas pioniro pri programado Klára Dán Von Neumann. Ŝi skribis la kodon uzitan en la maŝino MANIAC I, evoluigita de matematikisto John von Neumann kaj inĝeniero Julian Bigelow.
lauantai19.8.19
Koko päivän19-a de Aŭgusto 1874
19-a de Aŭgusto 1874
19-a de Aŭgusto 1874. Naskiĝas fungologo kaj botanikisto Arthur Henry Reginald Buller. Li estis konata esploristo de la regno Fungi kaj de la tritika rusto.
sunnuntai20.8.20
Koko päivän20-a de Aŭgusto 1942
20-a de Aŭgusto 1942
20-a de Aŭgusto 1942. Atomkemiistoj Burris Cunningham kaj Louis Werner izolas unu mikrogramon da plutonio. Ĝi estis la unua kvanto videbla por la homa okulo, kio ebligis studi kelkajn el ĝiaj ecoj.
34
maanantai21.8.21
Koko päivän21-a de Aŭgusto 1789
21-a de Aŭgusto 1789
21-a de Aŭgusto 1789. Naskiĝas Augustin Louis Cauchy, unu el la pioniroj de matematika analizo.
tiistai22.8.22
Koko päivän22-a de Aŭgusto 1860
22-a de Aŭgusto 1860
22-a de Aŭgusto 1860. Naskiĝas Blanca Catalán de Ocón y Gayolá. Ŝi estas konsiderata la unua hispana botanikistino. Ŝiaj herbarioj, el kiuj du estas daŭre konservataj, inkludis speciojn tiutempe nekonatajn.
keskiviikko23.8.23
Koko päivän23-a de Aŭgusto 1917
23-a de Aŭgusto 1917
23-a de Aŭgusto 1917. Naskiĝas endokrinologo Estelle Rosemary Ramey. Ŝi refutis kirurgon Edgar Berman, kiu asertis ke virinoj ne povis plenumi altan publikan oficon pro siaj malagrablaj hormonaj malekvilibroj.
torstai24.8.24
Koko päivän24-a de Aŭgusto 2021
24-a de Aŭgusto 2021
24-a de Aŭgusto 2021. Parto de la Robotika Teamo de Afganaj Knabinoj alvenas en Meksikon fuĝante de la talibanoj. Ili estas konataj pro evoluigado de malmultekosta ventolila prototipo dum la pandemio de COVID-19.
perjantai25.8.25
Koko päivän25-a de Aŭgusto 1609
25-a de Aŭgusto 1609
25-a de Aŭgusto 1609. Galileo Galilei prezentas la unuan astronomian teleskopon registritan antaŭ la Senato de Venecio.
lauantai26.8.26
Koko päivän26-a de Aŭgusto 1892
26-a de Aŭgusto 1892
26-a de Aŭgusto 1892. Naskiĝas kriptoanalizisto Elizebeth Smith Friedman. Ŝi laboris kontraŭ kontrabando kaj drogŝakrado kaj malĉifris mesaĝojn de naziaj spionoj stimulantaj faŝismajn ribelojn en Sudameriko.
sunnuntai27.8.27
Koko päivän27-a de Aŭgusto 1923
27-a de Aŭgusto 1923
27-a de Aŭgusto 1923. Naskiĝas genetikisto Liane Russell. Ŝi studis la genetikon de mamuloj por kompreni la determinon de sekso kaj la efikojn de radiado, medikamentoj kaj fueloj.
35
maanantai28.8.28
Koko päivän28-a de Aŭgusto 1789
28-a de Aŭgusto 1789
28-a de Aŭgusto 1789. William Herschel malkovras Enceladon, sateliton de Saturno. Krom astronomo, Herschel estis muzikisto kaj komponis verkojn por klavaro, violono, hobojo kaj orkestro.
tiistai29.8.29
Koko päivän29-a de Aŭgusto 1982
29-a de Aŭgusto 1982
29-a de Aŭgusto 1982. La kemia elemento mejtnerio estas sintezita por la unua fojo fare de esplorteamo gvidata de Peter Armbruster kaj Gottfried Münzenberg. Ĝi ricevas sian nomon omaĝe al Lise Meitner.
keskiviikko30.8.30
Koko päivän30-a de Aŭgusto 1884
30-a de Aŭgusto 1884
30-a de Aŭgusto 1884. Naskiĝas fizikisto kaj kemiisto Theodor Svedberg. Li evoluigis la teknikon de analiza ultracentrifugado kaj montris ĝian utilecon en distingado de puraj proteinoj.
torstai31.8.31
Koko päivän31-a de Aŭgusto 1842
31-a de Aŭgusto 1842
31-a de Aŭgusto 1842. Naskiĝas kuracisto kaj verkisto Mary Corinna Putnam. Ŝi pledis por la vastigo de edukaj ŝancoj por virinoj, kiuj devus ricevi la saman trejnadon kaj klinikan praktikon kiel viroj.
Syyskuu 2023
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
35
perjantai1.9.1
Koko päivän1-a de Septembro 1145
1-a de Septembro 1145
1-a de Septembro 1145. Naskiĝas geografo kaj verkisto Ibn Jubair. La libro rakontanta lian pilgrimadon el la Iberia duoninsulo ĝis Mekko estas valora fonto de scio pri lia tempo.
lauantai2.9.2
Koko päivän2-a de Septembro 1877
2-a de Septembro 1877
2-a de Septembro 1877. Naskiĝas kemiisto Frederick Soddy. Li ricevis la Nobelpremion pri Kemio pro siaj studoj pri radioaktivaj substancoj kaj liaj esploroj pri la origino kaj naturo de izotopoj.
sunnuntai3.9.3
Koko päivän3-a de Septembro 1897
3-a de Septembro 1897
3-a de Septembro 1897. Naskiĝas fizikisto Elisabeta Karamiĥajlova, unu el la pioniraj virinoj en nuklea fiziko komence de la 20-a jarcento; ŝi kunlaboris kun Marietta Blau en la studado de polonio.
36
maanantai4.9.4
Koko päivän4-a de Septembro 973
4-a de Septembro 973
4-a de Septembro 973. Naskiĝas matematikisto kaj astronomo Al-Biruni. Li kalkulis la radiuson de la tera sfero kun ekarto de nur 17 km, nivelo de alproksimiĝo kiu ne ripetiĝus ĝis la 16-a jarcento.
tiistai5.9.5
Koko päivän5-a de Septembro 1897
5-a de Septembro 1897
5-a de Septembro 1897. Naskiĝas botanikisto Katherine Warington. Ŝi estis la unua homo, kiu pruvis ke boro, en formo de borata acido, estas esenca por la kreskado de plantoj.
keskiviikko6.9.6
Koko päivän6-a de Septembro 1829
6-a de Septembro 1829
6-a de Septembro 1829. Naskiĝas pionira kuracisto Marie Zakrzewska. Kune kun Elizabeth kaj Emily Blackwell, ŝi fondis flegist-lernejon por virinoj, de kiu ŝi estis intendanto.
torstai7.9.7
Koko päivän7-a de Septembro 1829
7-a de Septembro 1829
7-a de Septembro 1829. Naskiĝas August Kekulé. Li estis unu el la fondintoj de la struktura teorio de kemio, bazita sur la tetravalenco de la karbonatomo kaj sur la koncepto de kemia ligo.
perjantai8.9.8
Koko päivän8-a de Septembro 1987
8-a de Septembro 1987
8-a de Septembro 1987. Forpasas la iĥtiologo Margaret M. Smith. Kune kun sia edzo, ŝi malkovris 370 speciojn de fiŝoj. Krome, ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj ilustristoj pri naturo en la mondo.
lauantai9.9.9
Koko päivän9-a de Septembro 1916
9-a de Septembro 1916
9-a de Septembro 1916. Naskiĝas geologo Dorothy Jung Echols. Ŝi laboris en la naftoindustrio pri la Projekto de Borado de Profunda Maro. Ŝi specialiĝis pri mikrofosilioj (mikropaleontologio).
sunnuntai10.9.10
Koko päivän10-a de Septembro 1907
10-a de Septembro 1907
10-a de Septembro 1907. Naskiĝas geologo kaj koralspecialisto Dorothy Hill. Ŝi estis la unua profesorino en aŭstralia universitato, kaj ankaŭ la unua prezidantino de la Aŭstralia Akademio de Scienco.
37
maanantai11.9.11
Koko päivän11-a de Septembro 1847
11-a de Septembro 1847
11-a de Septembro 1847. Naskiĝas astronomo Mary Watson Whitney. Ŝi lernis de Maria Mitchell kaj, dum 22 jaroj, estis direktoro de la Observatorio Vassar. Sub ŝia direktado estis publikigitaj 102 sciencaj artikoloj.
tiistai12.9.12
Koko päivän12-a de Septembro 1921
12-a de Septembro 1921
12-a de Septembro 1921. Naskiĝas la verkisto de scienc-fikcio Stanisław Lem. Liaj libroj esploras la rolon de la homaro en la universo kaj ĝiajn limojn, inkluzive de komunikadproblemoj kun aliaj estaĵoj.
keskiviikko13.9.13
Koko päivän13-a de Septembro 1913
13-a de Septembro 1913
13-a de Septembro 1913. Naskiĝas kemiisto Carmen Herrero Ayllón. Krom esploristo kaj profesoro pri kemio, ŝi partoprenis en projekto de pedagogia laboratorio por instruista trejnado en ĉiuj kampoj.
torstai14.9.14
Koko päivän14-a de Septembro 2016
14-a de Septembro 2016
14-a de Septembro 2016. La astrofizikisto Begoña Vila Costas estas agnoskita per la medalo je Escepta Publika Atingo de NASA pro elstara atingo en la evoluigo de la kosmoteleskopo James Webb.
perjantai15.9.15
Koko päivän15-a de Septembro 2019
15-a de Septembro 2019
15-a de Septembro 2019. Forpasas Montserrat Soliva Torrentó. Ŝi estis specialisto pri kompoŝtado kaj pri la uzo de organikaj reziduoj por konservi la medion, protekti la grundon kaj pliigi agrikulturan produktivecon.
lauantai16.9.16
Koko päivän16-a de Septembro 1934
16-a de Septembro 1934
16-a de Septembro 1934. Juan de la Cierva faras la unuan flugon per aŭtogiro super la urbo Madrido.
sunnuntai17.9.17
Koko päivän17-a de Septembro 1888
17-a de Septembro 1888
17-a de Septembro 1888. Naskiĝas agronomisto kaj biokemiisto Michiyo Tsujimura. En 1929 ŝi izolis kateĥinon (tipo de flavonoido) kaj en 1930 ŝi ekstraktis taninon en kristala formo el verda teo.
38
maanantai18.9.18
Koko päivän18-a de Septembro 1977
18-a de Septembro 1977
18-a de Septembro 1977. La kosmosondilo Voyager 1 faris la unuan foton de la Luno kaj la Tero kune en la spaco.
tiistai19.9.19
Koko päivän19-a de Septembro 2021
19-a de Septembro 2021
19-a de Septembro 2021. Je la horo 15:03 ek-erupcias la vulkano Tajogaite (en la kanaria insulo La Palma). La teamo de drone-pilotoj de la IGME (Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio) faris pioniran laboron en la mastrumado de la vulkana krizo kaj la monitorado de la erupcio.
keskiviikko20.9.20
Koko päivän20-a de Septembro 1959
20-a de Septembro 1959
20-a de Septembro 1959. Naskiĝas biokemiisto Elisa Izaurralde. Ŝi studis la proteinojn kiuj eksportas mesaĝan RNA ekster la ĉelan kernon, la mekanismojn de mova reteno, kaj la kadukiĝon de mesaĝa RNA.
torstai21.9.21
Koko päivän21-a de Septembro 1923
21-a de Septembro 1923
21-a de Septembro 1923. Forpasas la kuracisto Fidel Pagés, pioniro de epidurala anestezo. Pro lia frua morto kaj la fakto ke lia laboro ne estis tradukita, liaj eltrovaĵoj restis nekonataj dum jaroj.
perjantai22.9.22
Koko päivän22-a de Septembro 1908
22-a de Septembro 1908
22-a de Septembro 1908. Naskiĝas astronomo Odette Bancilhon. Ekde la fruaj 1930-aj jaroj ŝi disvolvis sian karieron ĉe la Observatorio de Alĝero, kie ŝi malkovris la asteroidon Cevenola (1333) en 1934 .
lauantai23.9.23
Koko päivän23-a de Septembro 2013
23-a de Septembro 2013
23-a de Septembro 2013. Forpasas botanikisto kaj limnologo Ruth M. Patrick. Specialisto pri diatomeoj, ŝi estis pioniro en uzado de tiuj organismoj por diagnozi la sanstaton de dolĉakvaj ekosistemoj.
sunnuntai24.9.24
Koko päivän24-a de Septembro 2013
24-a de Septembro 2013
24-a de Septembro 2013. Por la unua fojo oni aŭdas nehomajn primatojn flustri. Ili estis titioj kiuj, kiam sentante sin minacataj, flustris por eviti esti aŭdataj de aliaj.
39
maanantai25.9.25
Koko päivän25-a de Septembro 1644
25-a de Septembro 1644
25-a de Septembro 1644. Naskiĝas astronomo Ole Rømer. Pro lia influo, la gregoria kalendaro estis akceptita en Danlando en 1710.
tiistai26.9.26
Koko päivän26-a de Septembro 2008
26-a de Septembro 2008
26-a de Septembro 2008. Forpasas la arkitekto Rita Fernández Queimadelos. Ŝi tenis postenojn neniam antaŭe okupitajn fare de virino en Hispanio, kiel ekzemple municipa arkitekto aŭ provinca lernejarkitekto.
keskiviikko27.9.27
Koko päivän27-a de Septembro 2013
27-a de Septembro 2013
27-a de Septembro 2013. La Usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA) aprobas la unuan artefaritan pankreaton.
torstai28.9.28
Koko päivän28-a de Septembro 1954
28-a de Septembro 1954
28-a de Septembro 1954. Naskiĝas paleoantropologo Juan Luis Arsuaga, kunmalkovrinto de la kranio n-ro 5 (konata kiel Miguelón) ĉe la Sima de los Huesos (Kaverno de la Ostoj, en Atapuerca, Hispanio). Ekde 2013 li estas scienca direktoro de la Muzeo pri Homa Evoluo en la urbo Burgoso.
perjantai29.9.29
Koko päivän29-a de Septembro 1896
29-a de Septembro 1896
29-a de Septembro 1896. Naskiĝas mar-biologo Irene Bernasconi. Fakiĝinta pri la serĉo de ekinodermoj, ŝi estas konata pro sia laboro en Antarkto, precipe en la Argentina Antarkta Sektoro.
lauantai30.9.30
Koko päivän30-a de Septembro 1958
30-a de Septembro 1958
30-a de Septembro 1958. Laboristoj malkovras en Camas (provinco Sevilo en Hispanio) la trezoron de la Carambolo. Ĝi estas unu el la plej gravaj eltrovoj ligitaj al la Tarteza mondo.
Lokakuu 2023
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
39
sunnuntai1.10.1
Koko päivän1-a de Oktobro 2015
1-a de Oktobro 2015
1-a de Oktobro 2015. Okazas la unua elsendo de Longitud de onda (Ondolongo), programero de la hispana radiostacio Radio Clásica, dediĉita al la rilato inter scienco kaj muziko.
40
maanantai2.10.2
Koko päivän2-a de Oktobro 1928
2-a de Oktobro 1928
2-a de Oktobro 1928. Piedad de la Cierva Viudes eniras kiel studento en la Universitaton de Murcio. Ŝi estis la sola virino. Ŝi pioniris la studadon de optika vitro kaj inventis fajr-rezistajn brikojn el riz-ŝelo.
tiistai3.10.3
Koko päivän3-a de Oktobro 1509
3-a de Oktobro 1509
3-a de Oktobro 1509. Antonio de Nebrija okupas la katedron de Retoriko ĉe la Universitato de Salamanko. Li estas unu el la plej elstaraj lingvistoj de la kastilia lingvo. Li verkis la unuan gramatikon de tiu ĉi lingvo en 1492.
keskiviikko4.10.4
Koko päivän4-a de Oktobro 1890
4-a de Oktobro 1890
4-a de Oktobro 1890. Naskiĝas la kuracisto kaj radiologo Alan L. Hart. Li estis pioniro en la apliko de ikso-radioj por diagnozi tuberkulozon. Li faris la unuan transseksan viran transiron dokumentitan en Usono.
torstai5.10.5
Koko päivän5-a de Oktobro 1925
5-a de Oktobro 1925
5-a de Oktobro 1925. Naskiĝas paleoantropologo Emiliano Aguirre. Li estris la elfosadojn de la pleistocenaj kuŝejoj en Atapuerca, Hispanio, de 1978 ĝis sia emeritiĝo en 1990.
perjantai6.10.6
Koko päivän6-a de Oktobro 1903
6-a de Oktobro 1903
6-a de Oktobro 1903. Naskiĝas fizikisto Ernest Walton. Kune kun John Cockcroft, li konstruis unu el la unuaj specoj de partikloakceliloj, pro kio ili gajnis la Nobel-premion.
lauantai7.10.7
Koko päivän7-a de Oktobro 1928
7-a de Oktobro 1928
7-a de Oktobro 1928. Naskiĝas psikiatro Lorna Wing. La triopo de Wing, kiu difinas la simptomojn de la sindromo de Asperger, estas nomata laŭ ŝi.
sunnuntai8.10.8
Koko päivän8-a de Oktobro 2023
8-a de Oktobro 2023
8-a de Oktobro 2023. Internacia Tago de Podologio. Ĝia celo estas levi konscion pri la graveco de pieda sano por la tutkorpa sano.
41
maanantai9.10.9
Koko päivän9-a de Oktobro 2013
9-a de Oktobro 2013
9-a de Oktobro 2013. Nova mikroskopa metodo ebligas observi strukturojn ĝis 80 nm ene de ĉelo.
tiistai10.10.10
Koko päivän10-a de Oktobro 1731
10-a de Oktobro 1731
10-a de Oktobro 1731. Naskiĝas Henry Cavendish, fizikisto, kemiisto kaj malkovrinto de hidrogeno (atoma numero 1 en la perioda tabelo).
keskiviikko11.10.11
Koko päivän11-a de Oktobro 1745
11-a de Oktobro 1745
11-a de Oktobro 1745. Ewald Georg von Kleist konstruas la Lejdenan botelon, la unuan mekanismon por stoki elektran ŝargon.
torstai12.10.12
Koko päivän12-a de Oktobro 1946
12-a de Oktobro 1946
12-a de Oktobro 1946. Estas fondita la Instituto de Endokrinologio C. I. Parhon de Bukareŝto. Constantin Ion Parhon estis kunaŭtoro, kun Moise Goldstein, de la verko kiu estas konsiderata kiel la unua disertaĵo de la mondo pri medicina endokrinologio.
perjantai13.10.13
Koko päivän13-a de Oktobro 1874
13-a de Oktobro 1874
13-a de Oktobro 1874. Naskiĝas Kiyotsugu Hirayama (Kijocugu Hirajama). Li malkovris grupojn de asteroidoj kun similaj orbitaj trajtoj kiel granda duonakso, ekscentreco kaj klinangulo. La tielnomataj Hirajamaj familioj verŝajne havas komunan originon.
lauantai14.10.14
Koko päivän14-a de Oktobro 1803
14-a de Oktobro 1803
14-a de Oktobro 1803. Estas publikigita la dekreto en kiu flegistino Isabel Zendal Gómez estas aligita al la Reĝa Filantropia Ekspedicio por Vakcinado (kontraŭ variolo).
sunnuntai15.10.15
Koko päivän15-a de Oktobro 1608
15-a de Oktobro 1608
15-a de Oktobro 1608. Naskiĝas fizikisto Evangelista Torricelli. Li estas konsiderata la unua homo kiu mezuris atmosferan premon.
42
maanantai16.10.16
Koko päivän16-a de Oktobro 2013
16-a de Oktobro 2013
16-a de Oktobro 2013. La robotveturilo Curiosity vojaĝis 1 kilometron ekde sia surteriĝo, per kio ĝi atingis mejloŝtonon en sia vojaĝo en Marso.
tiistai17.10.17
Koko päivän17-a de Oktobro 1720
17-a de Oktobro 1720
17-a de Oktobro 1720. Naskiĝas verkisto y anatomisto Geneviève Charlotte Thiroux d’Arconville. Ŝi faris multajn eksperimentojn pri putriĝo kaj konservado de manĝaĵoj, kiujn ŝi kolektis en eseo en 1766.
keskiviikko18.10.18
Koko päivän18-a de Oktobro 1963
18-a de Oktobro 1963
18-a de Oktobro 1963. La katino Félicette iĝas la unua feliso vojaĝanta en la spacon. Tiu ĉi misio estis mejloŝtono en la kosmovetkuro de Francio.
torstai19.10.19
Koko päivän19-a de Oktobro 1943
19-a de Oktobro 1943
19-a de Oktobro 1943. Oni izolas en Universitato Rutgers (Usono) la unuan efikan antibiotikon kontraŭ tuberkulozo: streptomicino.
perjantai20.10.20
Koko päivän20-a de Oktobro 1906
20-a de Oktobro 1906
20-a de Oktobro 1906. Lee De Forest anoncas la eltrovon de la triodo, kiu plifortigis sonondojn kaj kontrolis laŭtecon. Ĝi estas antaŭulo de la amplifilo uzata en elektraj gitaroj.
lauantai21.10.21
Koko päivän21-a de Oktobro 2016
21-a de Oktobro 2016
21-a de Oktobro 2016. Winifred Mary Beard, spertulo pri la studo de la romia civilizacio, ricevas la Premion Princino de Asturio. Ŝia granda disvastiga laboro ebligis alproksimigi la klasikaĵojn al la ĝenerala publiko.
sunnuntai22.10.22
Koko päivän22-a de Oktobro 1981
22-a de Oktobro 1981
22-a de Oktobro 1981. Oni inaŭguras la altrapidan trajnon Parizo-Liono, la unuan tian en Eŭropo.
43
maanantai23.10.23
Koko päivän23-a de Oktobro 2013
23-a de Oktobro 2013
23-a de Oktobro 2013. Oni malkovras la plej malproksiman detekteblan galaksion ĝis nun (z8_GND_5296). Ĝi foras 13,1 miliardojn da lumjaroj de ni.
tiistai24.10.24
Koko päivän24-a de Oktobro 1997
24-a de Oktobro 1997
24-a de Oktobro 1997. La esplorteamo de Atapuerca (Hispanio) ricevas la Premion Princo de Asturio por Scienca kaj Teknika Esploro. Tiel estas rekonita la eksterordinara intereso de iliaj paleoantropologiaj eltrovaĵoj .
keskiviikko25.10.25
Koko päivän25-a de Oktobro 1972
25-a de Oktobro 1972
25-a de Oktobro 1972. Naskiĝas ekonomikisto Esther Duflo. Ŝi ricevis la Nobelpremion pri Ekonomiko en 2019 (kune kun Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer) pro sia eksperimenta aliro al mildigado de tutmonda malriĉeco.
torstai26.10.26
Koko päivän26-a de Oktobro 1874
26-a de Oktobro 1874
26-a de Oktobro 1874. Naskiĝas fizikisto-kemiisto Thomas Lowry. Li plilarĝigis la teorion de Arrhenius difinante acidon kiel substancon kapablan transdoni protonojn kaj bazon kiel substancon kapablan akcepti ilin.
perjantai27.10.27
Koko päivän27-a de Oktobro 925
27-a de Oktobro 925
27-a de Oktobro 925. Ebla dato de forpaso de Abū Bakr Muhammad ibn Zakarīyā al-Rāzī (al-Razi). Li verkis la medicinan enciklopedion al-Hawi kaj estas konsiderata la eltrovinto de keroseno, de la sulfata acido kaj de la medicina uzo de etanolo.
lauantai28.10.28
Koko päivän28-a de Oktobro 1982
28-a de Oktobro 1982
28-a de Oktobro 1982. La Usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA) aprobas la merkatigon de la unua rekombina medicina produkto: speco de insulino (Humulin).
sunnuntai29.10.29
Koko päivän29-a de Oktobro 2015
29-a de Oktobro 2015
29-a de Oktobro 2015. Forpasas María Luisa Aguilar Hurtado, la unua profesia astronomo en Peruo. Ŝi antaŭenigis sciencan kulturon fondante la Seminarion pri Astronomio kaj Astrofiziko.
44
maanantai30.10.30
Koko päivän30-a de Oktobro 1938
30-a de Oktobro 1938
30-a de Oktobro 1938. Naskiĝas matematikisto Marina Jevsejevna Ratner. Specialisto pri ergoda teorio, pluraj teoremoj de ĉi tiu branĉo portas ŝian nomon.
tiistai31.10.31
Koko päivän31-a de Oktobro 2003
31-a de Oktobro 2003
31-a de Oktobro 2003. Dum rutinaj observadoj, oni detektas la nanan planedon Eriso. Ĝi estis identigita en januaro 2005 kaj instigis la Internacian Astronomian Union redifini la esprimon planedo en 2006.
Marraskuu 2023
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
44
keskiviikko1.11.1
Koko päivän1-a de Novembro 1973
1-a de Novembro 1973
1-a de Novembro 1973. La esploristoj Cohen, Chang, Boyer kaj Helling publikigas la unuan en-vitran konstruadon de plasmidoj, kio estas decida mejloŝtono en rekombina DNA-teknologio.
torstai2.11.2
Koko päivän2-a de Novembro 1815
2-a de Novembro 1815
2-a de Novembro 1815. Naskiĝas matematikisto George Boole. Li estas konsiderata la kreinto de matematika logiko.
perjantai3.11.3
Koko päivän3-a de Novembro 1906
3-a de Novembro 1906
3-a de Novembro 1906. Naskiĝas farmacia kemiisto Luz Oliveros-Belardo. Ŝi ĉerpis pli ol tridek novajn filipinajn esencajn oleojn, studis iliajn kemiajn trajtojn kaj kreis novajn gustojn, aromojn kaj medikamentojn.
lauantai4.11.4
Koko päivän4-a de Novembro 1897
4-a de Novembro 1897
4-a de Novembro 1897. Naskiĝas botanikisto Janaki Ammal. Ŝi faris gravajn kontribuojn al citogenetiko kaj geobotaniko. Ŝia plej rimarkinda scienca laboro rilatas al sukerkano kaj melongeno.
sunnuntai5.11.5
Koko päivän5-a de Novembro 1900
5-a de Novembro 1900
5-a de Novembro 1900. Naskiĝas iĥtiologo Ethelwynn Trewavas. Ŝi estas konata pro sia laboro pri la familioj Cichlidae kaj Sciaenidae.
45
maanantai6.11.6
Koko päivän6-a de Novembro 1950
6-a de Novembro 1950
6-a de Novembro 1950. Naskiĝas matematikisto Amir Aczel. Li skribis pri la historio de scienco kaj matematiko. Lia plej konata libro estas La Lasta Teoremo de Fermat.
tiistai7.11.7
Koko päivän7-a de Novembro 994
7-a de Novembro 994
7-a de Novembro 994. Naskiĝas la alandalusa intelektulo Ibn Hazm. Li verkis 400 volumojn pri genealogio, teologio, historio, juro kaj medicino. La kolombo-kolĉeno, pri amo kaj amantoj, estas lia ĉefverko.
keskiviikko8.11.8
Koko päivän8-a de Novembro 1887
8-a de Novembro 1887
8-a de Novembro 1887. La inventisto Emile Berliner patentas la gramofonon. Inter liaj atingoj estas ankaŭ la evoluigo de vinildiskoj kaj la antaŭaĵo de la mikrofono.
torstai9.11.9
Koko päivän9-a de Novembro 1934
9-a de Novembro 1934
9-a de Novembro 1934. Naskiĝas astrofizikisto kaj verkisto Carl Sagan. Li faris grandan kontribuon al la diskonigo kaj popularigo de scienco. Plej konata estas lia televidserio Cosmos.
perjantai10.11.10
Koko päivän10-a de Novembro 1869
10-a de Novembro 1869
10-a de Novembro 1869. Naskiĝas historiisto kaj arabisto Andrés Giménez Soler. Liaj verkoj daŭre estas referencoj por la studo de la nazaria Granada reĝlando.
lauantai11.11.11
Koko päivän11-a de Novembro 1942
11-a de Novembro 1942
11-a de Novembro 1942. Naskiĝas onkologo Robert A. Weinberg. Li priskribis la unuan onkogenon (Ras) kaj la unuan genon forigantan tumorojn (Rb).
sunnuntai12.11.12
Koko päivän12-a de Novembro 2015
12-a de Novembro 2015
12-a de Novembro 2015. Teamo de la usona Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) inventas novan proceduron por sensaligi akvon uzante ŝokondojn.
46
maanantai13.11.13
Koko päivän13-a de Novembro 1891
13-a de Novembro 1891
13-a de Novembro 1891. Naskiĝas geologo Hedwig T. Kniker. Ŝi studis la Kretaceon kaj Terciaron, kaj ankaŭ la Permiajn fusilinidojn kaj ties stratigrafian gravecon.
tiistai14.11.14
Koko päivän14-a de Novembro 1830
14-a de Novembro 1830
14-a de Novembro 1830. Naskiĝas arabisto Emilio Lafuente Alcántara. Lia studaĵo Arabaj Surskriboj de Granado inkludas tradukojn kaj interpretojn de tekstoj en la filigranoj de la Alhambro (Granado, Hispanio).
keskiviikko15.11.15
Koko päivän15-a de Novembro 2016
15-a de Novembro 2016
15-a de Novembro 2016. La IGME (Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio) prezentas al la publiko la plej grandan potencialan kuŝejon de teluro en la mondo, situantan en la sudokcidento de la Kanariaj insuloj. Ili estis studintaj la mineralojn de la submaraj montoj de la insuloj ekde 2011.
torstai16.11.16
Koko päivän16-a de Novembro 2004
16-a de Novembro 2004
16-a de Novembro 2004. La Fondaĵo Ørskov estas kreita por subteni esploradon en novigaj kaj daŭrigeblaj metodoj por plibonigi brutar-bredadon kaj manĝaĵproduktadon. Ĝi omaĝas la esploriston Bob Ørskov.
perjantai17.11.17
Koko päivän17-a de Novembro 1935
17-a de Novembro 1935
17-a de Novembro 1935. Forpasas kuracisto Matilda Evans. Ŝi pledis por pli bona sanservo por nigruloj en Usono, precipe geinfanoj.
lauantai18.11.18
Koko päivän18-a de Novembro 1917
18-a de Novembro 1917
18-a de Novembro 1917. Naskiĝas fizikisto Carolyn Beatrice Parker. Dum la periodo 1943-1947 ŝi laboris pri la Dayton-projekto, la branĉo de la Projekto Manhattan por esplori kaj evoluigi plutonion.
sunnuntai19.11.19
Koko päivän19-a de Novembro 1901
19-a de Novembro 1901
19-a de Novembro 1901. Naskiĝas matematikisto Nina Karlovna Bari. Ŝi estas konata pro sia laboro pri trigonometriaj serioj.
47
maanantai20.11.20
Koko päivän20-a de Novembro 1889
20-a de Novembro 1889
20-a de Novembro 1889. Naskiĝas astronomo Edwin Hubble. La kosmoteleskopo Hubble estis tiel nomita honore al li.
tiistai21.11.21
Koko päivän21-a de Novembro 1935
21-a de Novembro 1935
21-a de Novembro 1935. La kemiisto Branca Edmée Marques de Sousa Torres defendas sian doktoran tezon pri bario ĉe la Universitato Sorbono. Ŝiaj direktoroj estis Marie Curie kaj André-Louis Debierne.
keskiviikko22.11.22
Koko päivän22-a de Novembro 1859
22-a de Novembro 1859
22-a de Novembro 1859. Naskiĝas kuracisto kaj profesoro Cecilia Grierson. Ŝi estis la unua virino akirinta medicinan diplomon en Argentino. Ŝi fondis la Nacian Obstetrikan Unuiĝon kaj la Obstetrikan Revuon.
torstai23.11.23
Koko päivän23-a de Novembro 1898
23-a de Novembro 1898
23-a de Novembro 1898. Naskiĝas kemiisto Rachel Fuller Brown. Kun Elizabeth Lee Hazen, ŝi kreis la unuan fungicidon por homoj: nistatino, kontraŭ infektoj pro la fungoj Candida albicans kaj Cryptococcus.
perjantai24.11.24
Koko päivän24-a de Novembro 1846
24-a de Novembro 1846
24-a de Novembro 1846. Naskiĝas arkeologo kaj historiisto Percy Gardner. Fakulo pri numismatiko, li montris kiel moneroj montras la historion kaj arton de siaj tempoj.
lauantai25.11.25
Koko päivän25-a de Novembro 1964
25-a de Novembro 1964
25-a de Novembro 1964. Martin Cole kaj kunlaborantoj patentas metodon biologian (per enzimoj) por prepari penicilinojn en pli daŭripova maniero, evitante la produktadon de miloj da tunoj da kemia rubo kaj ŝparante energion.
sunnuntai26.11.26
Koko päivän26-a de Novembro 1783
26-a de Novembro 1783
26-a de Novembro 1783. La aeronaŭto Louis-Sebastien Lenormand faras la unuan dokumentitan eksperimenton pri paraŝutado.
48
maanantai27.11.27
Koko päivän27-a de Novembro 1852
27-a de Novembro 1852
27-a de Novembro 1852. Forpasas la matematikisto, informadikisto kaj verkisto Ada Lovelace. Ŝi estas konsiderata kiel la unua ina komputilprogramisto de la mondo.
tiistai28.11.28
Koko päivän28-a de Novembro 1660
28-a de Novembro 1660
28-a de Novembro 1660. Oni fondas en Londono la Reĝan Societon, la plej malnovan sciencan societon en Britio kaj unu el la unuaj en Eŭropo, dediĉitan al stimulado de eminenteco en scienco.
keskiviikko29.11.29
Koko päivän29-a de Novembro 1893
29-a de Novembro 1893
29-a de Novembro 1893. Naskiĝas la kuracisto kaj farmacia esploristo María Orosa e Ylagan. Ŝi fakiĝis pri manĝteknologio kaj evoluigis produktojn kiel ekzemple soyalac kaj darak.
torstai30.11.30
Koko päivän30-a de Novembro 1942
30-a de Novembro 1942
30-a de Novembro 1942. Naskiĝas María Ángeles Durán, esploristino faka pri la analizo de la sensalajra laboro kaj ĝia rilato kun la socia kaj ekonomia strukturo.
Joulukuu 2023
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
48
perjantai1.12.1
Koko päivän1-a de Decembro 2010
1-a de Decembro 2010
1-a de Decembro 2010. Esploristoj de la Universitato de Sevilo (Hispanio) Cristina Sánchez-Porro kaj Antonio Ventosa publikigas la malkovron de nova mikroorganismo kiu kreskas en la restaĵoj de la ŝipo Titanic.
lauantai2.12.2
Koko päivän2-a de Decembro 1950
2-a de Decembro 1950
2-a de Decembro 1950. Isaac Asimov publikigas Mi, Roboto. Ĉi tiuj rakontoj baziĝas sur la tri leĝoj de robotiko, morala kodo por gvidi la rilaton inter robotoj kaj homoj.
sunnuntai3.12.3
Koko päivän3-a de Decembro 1842
3-a de Decembro 1842
3-a de Decembro 1842. Naskiĝas entomologo Margaretta Morris. Ŝi priskribis la cikadon Magicicada cassinii kaj studis la tritikajn muŝojn, la akridojn kaj la fungojn kiel botanikajn plagojn. Ŝia laboro plibonigis agrikulturon.
49
maanantai4.12.4
Koko päivän4-a de Decembro 1973
4-a de Decembro 1973
4-a de Decembro 1973. La kosmoŝipo Pioneer 10 flugas proksime al Jupitero kaj fotas ĝian atmosferon kaj tri el ĝiaj satelitoj (Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto). Ĝi estis la unua kosmoŝipo kiu vojaĝis ekster la sunsistemo.
tiistai5.12.5
Koko päivän5-a de Decembro 1895
5-a de Decembro 1895
5-a de Decembro 1895. Naskiĝas matematikisto Elbert Frank Cox. Li estis la unua nigrulo en Usono kiu atingis doktoriĝon pri matematiko.
keskiviikko6.12.6
Koko päivän6-a de Decembro 1909
6-a de Decembro 1909
6-a de Decembro 1909. Naskiĝas kemiisto María de la Concepción Carnero Valenzuela. Kune kun la biokemiisto Fernando Calvet, ŝi studis dioksinojn, kemiajn komponaĵojn kiuj iĝas persistaj mediaj poluaĵoj.
torstai7.12.7
Koko päivän7-a de Decembro 1823
7-a de Decembro 1823
7-a de Decembro 1823. Naskiĝas matematikisto kaj logikisto Leopold Kronecker. Li estis konvinkita, ke aritmetiko kaj analizo devas baziĝi sur la entjeraj nombroj.
perjantai8.12.8
Koko päivän8-a de Decembro 1919
8-a de Decembro 1919
8-a de Decembro 1919. Naskiĝas informadikisto Katerina Juŝĉenko. Ŝi laboris pri teorio pri probablo, algoritmaj lingvoj kaj programlingvoj. Ŝi evoluigis altnivelan lingvon, la Adresitan Programlingvon.
lauantai9.12.9
Koko päivän9-a de Decembro 1931
9-a de Decembro 1931
9-a de Decembro 1931. Naskiĝas biokemiisto kaj medi-biologo Fawzia Fahim. Ŝi estas ĉefe konata pro sia laboro pri la kontraŭtumoraj efikoj de serpentveneno.
sunnuntai10.12.10
Koko päivän10-a de Decembro 2017
10-a de Decembro 2017
10-a de Decembro 2017. Teamo gvidita de la IGME (Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio) kaj la Universitato de Oksfordo malkovras novan iksodon (Cornupalpatum burmanicum) en plumo de dinosaŭro. Ĝi estas la unua rekta pruvo de ĉi tiu parazitado.
50
maanantai11.12.11
Koko päivän11-a de Decembro 1843
11-a de Decembro 1843
11-a de Decembro 1843. Naskiĝas Robert Koch. Li malkovris la bacilojn de tuberkulozo kaj ĥolero. Li estas konsiderata la fondinto de moderna bakteriologio.
tiistai12.12.12
Koko päivän12-a de Decembro 1913
12-a de Decembro 1913
12-a de Decembro 1913. Naskiĝas matematikisto Emma Castelnuovo. Fakulo pri matematika edukado, ŝi realigis novigan laboron pri la didaktika aliro de tiu ĉi fako.
keskiviikko13.12.13
Koko päivän13-a de Decembro 1465
13-a de Decembro 1465
13-a de Decembro 1465. La kuracisto kaj komercisto Abd al-Basit al-Malati elŝipiĝis en Malago por pluigi siajn medicinstudojn en Alandaluso. Li skribis pri siaj spertoj kaj perceptoj pri la alandalusa teritorio.
torstai14.12.14
Koko päivän14-a de Decembro 1916
14-a de Decembro 1916
14-a de Decembro 1916. Naskiĝas geologo Concepción Bonet Muñoz. Ŝi kreis la Fakon de Fotogeologio en la hispana Buroo de Nuklea Energio (nun CIEMAT) kaj partoprenis en la evoluigo de la Ĝenerala Ŝosea Plano por Hispanio.
perjantai15.12.15
Koko päivän15-a de Decembro 1970
15-a de Decembro 1970
15-a de Decembro 1970. La sondilo Venera 7 eniras la atmosferon de Venuso kaj alteriĝas sur la surfacon de la planedo.
lauantai16.12.16
Koko päivän16-a de Decembro 1878
16-a de Decembro 1878
16-a de Decembro 1878. Naskiĝas kemiisto Gertrud Woker. Ŝi montris la toksecon de plumba benzino kaj sugestis kiel produkti senplumban fuelon. Ŝi studis la efikojn de venenaj gasoj uzitaj dum la milito.
sunnuntai17.12.17
Koko päivän17-a de Decembro 1903
17-a de Decembro 1903
17-a de Decembro 1903. Mekanikistoj fratoj Orville kaj Wilbur Wright por la unua fojo flugas per sia motora aviadilo. Ili kovras distancon de 40 metroj en 12 sekundoj.
51
maanantai18.12.18
Koko päivän18-a de Decembro 1994
18-a de Decembro 1994
18-a de Decembro 1994. La kaverno de Chauvet (Ardèche, Francio) estas malkovrita. Ĝi enhavas kelkajn el la plej malnovaj kavernpentraĵoj konataj.
tiistai19.12.19
Koko päivän19-a de Decembro 2013
19-a de Decembro 2013
19-a de Decembro 2013. Oni lanĉas en la kosmon Gaia, la teleskopon de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA, laŭ ĝiaj komencliteroj en la angla).
keskiviikko20.12.20
Koko päivän20-a de Decembro 1890
20-a de Decembro 1890
20-a de Decembro 1890. Naskiĝas kemiisto kaj inventisto Jaroslav Heyrovský. Li ricevis la nobelpremion pri Kemio pro la eltrovo kaj evoluigo de polarografaj analizmetodoj.
torstai21.12.21
Koko päivän21-a de Decembro 1922
21-a de Decembro 1922
21-a de Decembro 1922. Naskiĝas fizikisto kaj matematikisto Cécile DeWitt-Morette. Ŝi gvidis ekspedicion al Maŭritanio kun sia edzo por konfirmi ke la trajektorio de lumo kurbiĝas laŭ la teorio de ĝenerala relativeco.
perjantai22.12.22
Koko päivän22-a de Decembro 1887
22-a de Decembro 1887
22-a de Decembro 1887. Naskiĝas memlerna matematikisto Srinivāsa Aiyangār Rāmānujan. Lia konjekto pri la taŭ-funkcio malfermis novajn esplorliniojn.
lauantai23.12.23
Koko päivän23-a de Decembro 1912
23-a de Decembro 1912
23-a de Decembro 1912. Naskiĝas organik-kemiisto Anna Jane Harrison. Ŝi studis toksajn fumojn dum la Dua Mondmilito kaj kontribuis al esplorado pri ultraviola lumo.
sunnuntai24.12.24
Koko päivän24-a de Decembro 2013
24-a de Decembro 2013
24-a de Decembro 2013. Reĝino Elizabeto la 2-a de Britio forigas la iamajn kulpigojn al matematikisto Alan Turing (1912-1954) pri publika maldececo pro havi samsekseman rilaton. Turing estas unu el la antaŭuloj de moderna komputiko.
52
maanantai25.12.25
Koko päivän25-a de Decembro 2020
25-a de Decembro 2020
25-a de Decembro 2020. Oni eltrovas ritan deponaĵon kun du prahistoriaj bronzaj kaskoj en kaverno en Cueves (Asturio, Hispanio). Kvankam ĉi tiaj kaskoj estas vaste reprezentitaj en artaj bildoj, ili estas tre malofte troveblaj.
tiistai26.12.26
Koko päivän26-a de Decembro 1990
26-a de Decembro 1990
26-a de Decembro 1990. Forpasas la agronoma inĝeniero Robert Jarrige. Liaj libroj pri principoj de nutrado de remaĉuloj estas bonegaj referencoj por esplorado kaj kamplaboro en ĉi tiuj fakoj.
keskiviikko27.12.27
Koko päivän27-a de Decembro 1903
27-a de Decembro 1903
27-a de Decembro 1903. Naskiĝas farmaciisto Edith Bülbring. Ŝi esploris la fiziologion de la glata muskolo.
torstai28.12.28
Koko päivän28-a de Decembro 1895
28-a de Decembro 1895
28-a de Decembro 1895. Wilhelm Röntgen publikigas la malkovron de iksoradioj. Li ne patentis ilin tiel ke la socio povu profiti senpage. Li ankaŭ ne volis, ke ili portu lian nomon.
perjantai29.12.29
Koko päivän29-a de Decembro 1888
29-a de Decembro 1888
29-a de Decembro 1888. Isaac Roberts fotas la Grandan Andromedan Nebulozon (jarojn poste, Hubble pruvos ke ĝi estas galaksio).
lauantai30.12.30
Koko päivän30-a de Decembro 1837
30-a de Decembro 1837
30-a de Decembro 1837. Naskiĝas muzikhistoriisto Marie Lipsius, konata kiel La Mara. Ŝi publikigis multajn biografiojn de muzikistoj kaj eldonis la korespondaĵon de Franz Liszt.
sunnuntai31.12.31
Koko päivän31-a de Decembro 1975
31-a de Decembro 1975
31-a de Decembro 1975. Oni malkovras la asteroidon 1975 YD. La Internacia Astronomia Unio renomis ĝin kiel Anadiego omaĝe al Ana Teresa Diego, studento pri astronomio arestita kaj murdita dum la argentina diktaturo kiu komenciĝis en 1976.
Tammikuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
01
maanantai1.1.1
Koko päivän1-a de Januaro 1769
1-a de Januaro 1769
1-a de Januaro 1769. Naskiĝas akuŝistino Marie-Louise Lachapelle. Ŝi estis direktoro de obstetriko ĉe la Hôtel-Dieu, la plej malnova hospitalo en Parizo. Pro sia instruado, ŝi estas konsiderata la patrino de moderna obstetriko.
tiistai2.1.2
Koko päivän2-a de Januaro 1972
2-a de Januaro 1972
2-a de Januaro 1972. Mortas inĝeniero Lillian Moller Gilbreth. Efikecfakulo, ŝi kontribuis al la studo de industria inĝenierado en kampoj kiel ekzemple movo kaj homaj faktoroj.
keskiviikko3.1.3
Koko päivän3-a de Januaro 1873
3-a de Januaro 1873
3-a de Januaro 1873. Naskiĝas botanikisto Mary Strong Clemens. Ŝi diligente kolektis flaŭrajn specimenojn dum sia vivo en malproksimaj areoj de Filipinoj, Borneo, Ĉinio, Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.
torstai4.1.4
Koko päivän4-a de Januaro 1883
4-a de Januaro 1883
4-a de Januaro 1883. Naskiĝas fitopatologo Johanna Westerdijk. Inter aliaj, ŝi respondecis pri konservado de la kolekto de proksimume 80 fungokulturoj de la Internacia Asocio de Botanikistoj.
perjantai5.1.5
Koko päivän5-a de Januaro 1943
5-a de Januaro 1943
5-a de Januaro 1943. Mortas agronomo kaj botanikisto George Washington Carver. Li ĉerpis pli ol 300 produktojn el la arakido por nutrada kaj industria uzo.
lauantai6.1.6
Koko päivän6-a de Januaro 1875
6-a de Januaro 1875
6-a de Januaro 1875. Naskiĝas mikrobiologo kaj nutradisto Harriette Chick. Kune kun Elsie Dalyell, ŝi malkovris la nutran faktoron kiu kaŭzas rakiton kaj montris kiel kuraci kaj eviti ĝin.
sunnuntai7.1.7
Koko päivän7-a de Januaro 1894
7-a de Januaro 1894
7-a de Januaro 1894. Inventisto William K. L. Dickson ricevas patenton por kina filmo kun movo. En 1895 li fondis la Biograph Company, unu el la plej produktivaj filmstudioj de ĝia tempo.
02
maanantai8.1.8
Koko päivän8-a de Januaro 1927
8-a de Januaro 1927
8-a de Januaro 1927. Naskiĝas aerospaca fizikisto kaj inventisto Virginia Tower Norwood. Ŝi kontribuis al la Landsat-programo, dizajnante la mult-spektran skanilon, unue uzitan sur Landsat 1.
tiistai9.1.9
Koko päivän9-a de Januaro 1869
9-a de Januaro 1869
9-a de Januaro 1869. Naskiĝas kemiisto Richard Wilhelm Heinrich Abegg. Li estis la unua esploristo kiu asertis ke kemia valento rilatas al elektrona strukturo.
keskiviikko10.1.10
Koko päivän10-a de Januaro 1729
10-a de Januaro 1729
10-a de Januaro 1729. Naskiĝas la natursciencisto Lazzaro Spallanzani. Li estis pasia pri la studo de digestado, pruvante ke ĝi estas procezo kemia kaj ne mekanika, kiel oni kredis ĝis tiam.
torstai11.1.11
Koko päivän11-a de Januaro 1892
11-a de Januaro 1892
11-a de Januaro 1892. Naskiĝas entomologo kaj scienca ilustristo Doris Holmes Blake. Ŝi estis fakulo pri krisomelidoj (foliskaraboj).
perjantai12.1.12
Koko päivän12-a de Januaro 1917
12-a de Januaro 1917
12-a de Januaro 1917. Naskiĝas statistikisto Stella Vivian Cunliffe. Ŝi estis la unua virino kiu prezidis la Reĝan Statistikan Societon de Britio.
lauantai13.1.13
Koko päivän13-a de Januaro 1913
13-a de Januaro 1913
13-a de Januaro 1913. Naskiĝas konstruinĝeniero Enedina Alves Marques. Ŝi laboris pri la uzo de akvo de la riveroj Capivari, Cachoeira kaj Iguazú kaj konstruis la hidroelektran centralon Capivari-Cachoeira (Brazilo).
sunnuntai14.1.14
Koko päivän14-a de Januaro 1901
14-a de Januaro 1901
14-a de Januaro 1901. Naskiĝas la logikisto Alfred Tarski. Tiun saman tagon, sed en 1978, mortis la ankaŭ logikisto Kurt Gödel. Kiel omaĝo al ili, la 14-a de januaro estas la Monda Tago de Logiko.
03
maanantai15.1.15
Koko päivän15-a de Januaro 2001
15-a de Januaro 2001
15-a de Januaro 2001. Oficiale naskiĝas Vikipedio, libera kaj poliglota enciklopedio, kiu estas kunlabore redaktata. Ĝi estas administrata de la Fondaĵo Vikimedio, neprofitcela organizaĵo.
tiistai16.1.16
Koko päivän16-a de Januaro 2009
16-a de Januaro 2009
16-a de Januaro 2009. Estas inaŭgurita la Universitata Hospitalo Río Hortega de Valadolido (Hispanio). Ĝia nomo honoras la figuron de la neŭrobiologo Pío del Río Hortega, kies kariero kaj rekono estis malhelpitaj de lia malkaŝa samseksemo.
keskiviikko17.1.17
Koko päivän17-a de Januaro 1624
17-a de Januaro 1624
17-a de Januaro 1624. Naskiĝas la matematikisto, verkisto kaj arkitekto Guarino Guarini. Li verkis serion de matematikaj libroj, inkluzive de Euclides adauctus, unu el la unuaj disertaĵoj pri priskriba geometrio.
torstai18.1.18
Koko päivän18-a de Januaro 1779
18-a de Januaro 1779
18-a de Januaro 1779. Naskiĝas fizikisto, matematikisto, kuracisto, filologo kaj vortaristo Peter Mark Roget. Li studis la persiston de la retino, kio estis la origino de la movbilda filmarto. Li publikigis la Thesaurus of English Words and Phrases.
perjantai19.1.19
Koko päivän19-a de Januaro 1904
19-a de Januaro 1904
19-a de Januaro 1904. Naskiĝas kemiisto Lucy Weston Pickett. Ŝi estas konata pro siaj esploroj de organikaj molekuloj per ikso-radia kristalografio kaj ultraviola sorba spektroskopio.
lauantai20.1.20
Koko päivän20-a de Januaro 1943
20-a de Januaro 1943
20-a de Januaro 1943. Naskiĝas kardiologo Valentín Fuster. Li publikigis multajn studojn pri malsanoj de la kora arterio, arteriosklerozo kaj trombozo. En 1996 li ricevis la Premion Princo de Asturio.
sunnuntai21.1.21
Koko päivän21-a de Januaro 1935
21-a de Januaro 1935
21-a de Januaro 1935. Naskiĝas ŝipa inĝeniero Raye Jean Montague. Ŝi kreis la unuan perkomputilan dezajn-sistemon por armeaj ŝipoj, kaj tiel ŝi radikale ŝanĝis la manieron kiel ili estis produktitaj kaj uzitaj.
04
maanantai22.1.22
Koko päivän22-a de Januaro 1855
22-a de Januaro 1855
22-a de Januaro 1855. Naskiĝas kuracisto Albert Neisser. Li malkovris la bakterion Neisseria gonorrhoeae, kaŭzantan agenton de gonoreo, sekse kontaĝata infekto.
tiistai23.1.23
Koko päivän23-a de Januaro 1909
23-a de Januaro 1909
23-a de Januaro 1909. Naskiĝas arkeologo Tatiana Proskouriakof. Ŝi kontribuis al deĉifrado de majaa skribo kaj proponis sistemon por dati monumentojn, bazitan sur la morfologio kaj skulpta stilo de la pecoj.
keskiviikko24.1.24
Koko päivän24-a de Januaro 1809
24-a de Januaro 1809
24-a de Januaro 1809. Naskiĝas Mariano de la Paz Graells, unu el la plej elstaraj hispanaj sciencistoj de la 19-a jarcento. Li direktis la Nacian Muzeon de Natursciencoj kaj entreprenis valorajn projektojn en aplikata zoologio.
torstai25.1.25
Koko päivän25-a de Januaro 1867
25-a de Januaro 1867
25-a de Januaro 1867. Naskiĝas kuracisto Adelaide Cabete. Ŝi edukis aliajn virinojn pri infanprizorgado kaj virina higieno, kaj instigis la malfermon de akuŝhospitaloj.
perjantai26.1.26
Koko päivän26-a de Januaro 1886
26-a de Januaro 1886
26-a de Januaro 1886. Naskiĝas kuracisto Fidel Pagés, pioniro en la disvolvigo de epidurala anestezo. Pro lia frua morto kaj ĉar lia laboro ne estis tradukita, liaj eltrovaĵoj estis nekonataj dum jaroj.
lauantai27.1.27
Koko päivän27-a de Januaro 1902
27-a de Januaro 1902
27-a de Januaro 1902. Naskiĝas astronomo Margaret Walton Mayall. Ŝi laboris pri fotometrio kaj spektraj klasoj de variaj steloj. Ŝi ankaŭ gvidis la usonan Asocion de Observantoj de variaj steloj.
sunnuntai28.1.28
Koko päivän28-a de Januaro 1540
28-a de Januaro 1540
28-a de Januaro 1540. Naskiĝas matematikisto Ludolph van Ceulen. Elstara kalkulisto, li estas konata ĉefe pro tio, ke li proksimigis la valoron de la nombro pi al 35 precizaj decimalaj lokoj.
05
maanantai29.1.29
Koko päivän29-a de Januaro 1881
29-a de Januaro 1881
29-a de Januaro 1881. Naskiĝas mikrobiologo Alice C. Evans. Ŝi malkovris la kontaĝo-mekanismon de brucelozo, rekomendante la pasteŭrizadon de bovina lakto por eviti ĉi tiun malsanon.
tiistai30.1.30
Koko päivän30-a de Januaro 2019
30-a de Januaro 2019
30-a de Januaro 2019. En la Reĝa Akademio de Ekzaktaj, Fizikaj kaj Naturaj Sciencoj de Hispanio, okazas omaĝo al sep sciencistoj, kiuj suferis subpremadon dum la Franco-diktaturo, redonante al ili ilian akademian diplomon.
keskiviikko31.1.31
Koko päivän31-a de Januaro 1961
31-a de Januaro 1961
31-a de Januaro 1961. La ĉimpanzo Ham pilotas testmision de la projekto Mercury. Ĝi tiel iĝis la unua homedo kiu atingis la kosman spacon.
Helmikuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
05
torstai1.2.1
Koko päivän1-a de Februaro 1851
1-a de Februaro 1851
1-a de Februaro 1851. Naskiĝas la bakteriologo Jaime Ferrán. Li evoluigis pioniran vakcinon kontraŭ ĥolero. Ĝia uzo estis tre polemika kaj daŭris 20 jarojn por ke Ferrán estu tutmonde agnoskita pro ĝi.
perjantai2.2.2
Koko päivän2-a de Februaro 1922
2-a de Februaro 1922
2-a de Februaro 1922. Naskiĝas sciencisto Albert Schatz. Kune kun Selman Waksman, li malkovris la aminoglikozidon streptomicino, antibiotikon izolitan el la bakterio Streptomyces griseus.
lauantai3.2.3
Koko päivän3-a de Februaro 1931
3-a de Februaro 1931
3-a de Februaro 1931. Naskiĝas Olga M. Kozhova. Ŝi estas konata pro siaj esploroj pri hidrologio kaj ekologio de lago Bajkalo. Ŝi ankaŭ studis homajn agadojn, kiuj minacas ĉi tiun lagan ekosistemon.
sunnuntai4.2.4
Koko päivän4-a de Februaro 1929
4-a de Februaro 1929
4-a de Februaro 1929. Naskiĝas la programisto Mary Coombs. Ŝi estis la unua virino kiu laboris pri la komputilo LEO, la unua komputilo en historio destinita por komerco.
06
maanantai5.2.5
Koko päivän5-a de Februaro 1918
5-a de Februaro 1918
5-a de Februaro 1918. Naskiĝas la matematikisto kaj historiisto de matematiko Cecily Tanner. Post komenca esplorado de integrado, ŝi dediĉis sin ĉefe al historio kaj edukado pri matematiko.
tiistai6.2.6
Koko päivän6-a de Februaro 1996
6-a de Februaro 1996
6-a de Februaro 1996. Britio transdonas esplorbazon en Antarkto al Ukrainio. Ĝi estas nomata Akademik Vernadsky kaj situas sur ekstremo de Insulo Galíndez (Insularo Wilhelm).
keskiviikko7.2.7
Koko päivän7-a de Februaro 1871
7-a de Februaro 1871
7-a de Februaro 1871. Naskiĝas bakteriologo Kiyoshi Shiga. Li malkovris la bakterion Shigella dysenteriae, kiu kaŭzas infektan disenterion, kaj evoluigis efikan serumon por trakti ĉi tiun malsanon.
torstai8.2.8
Koko päivän8-a de Februaro 1831
8-a de Februaro 1831
8-a de Februaro 1831. Naskiĝas flegisto kaj kuracisto Rebecca Lee Crumpler. Spitante la tiamajn antaŭjuĝojn, ŝi iĝis la unua afrikusona virino kiu akiris medicinan diplomon en 1864.
perjantai9.2.9
Koko päivän9-a de Februaro 1892
9-a de Februaro 1892
9-a de Februaro 1892. Naskiĝas akva ekologo kaj zoologo Minna Jewell. Ŝi estas konata pro sia esplorado pri dolĉakvaj spongoj.
lauantai10.2.10
Koko päivän10-a de Februaro 1842
10-a de Februaro 1842
10-a de Februaro 1842. Naskiĝas astronomo Agnes Mary Clerke. Ŝi atingis tutmondan famon en 1885 per la publikigo de sia ĝisfunda traktaĵo Popola historio de Astronomio dum la deknaŭa jarcento.
sunnuntai11.2.11
Koko päivän11-a de Februaro 2005
11-a de Februaro 2005
11-a de Februaro 2005. Forpasas matematikisto kaj inĝeniero Mary W. Jackson. Ŝi estis la unua nigrula inĝenierino de NASA kaj laboris por influi kaj la dungadon kaj rangaltigon de virinoj en tiu institucio.
07
maanantai12.2.12
Koko päivän12-a de Februaro 1819
12-a de Februaro 1819
12-a de Februaro 1819. Forpasas la kuracisto Francisco Javier Balmis. Li gvidis la Reĝan Filantropian Ekspedicion por disvastigi la variolvakcinon en Ameriko kaj Filipinoj.
tiistai13.2.13
Koko päivän13-a de Februaro 1913
13-a de Februaro 1913
13-a de Februaro 1913. Naskiĝas virologo Marguerite Vogt. Ŝi estas plej konata pro sia esplorado pri poliomjelito kaj kancero ĉe la Salk-Instituto por Biologiaj Studoj.
keskiviikko14.2.14
Koko päivän14-a de Februaro 2003
14-a de Februaro 2003
14-a de Februaro 2003. Mortas la ŝafino Dolly. En 1996 ĝi iĝis la unua mamulo klonita el plenkreskula ĉelo.
torstai15.2.15
Koko päivän15-a de Februaro 1564
15-a de Februaro 1564
15-a de Februaro 1564. Naskiĝas Galileo Galilei. Liaj atingoj inkludas la plibonigon de la teleskopo, vastan gamon de astronomiaj observaĵoj kaj la unuan leĝon de moviĝo.
perjantai16.2.16
Koko päivän16-a de Februaro 1514
16-a de Februaro 1514
16-a de Februaro 1514. Naskiĝas Georg Joachim Rheticus , matematikisto, astronomo, teologo, kartografo, fabrikisto de muzikiloj kaj kuracisto. Li estis disĉiplo de Koperniko.
lauantai17.2.17
Koko päivän17-a de Februaro 1928
17-a de Februaro 1928
17-a de Februaro 1928. Naskiĝas virologo Michiaki Takahashi. Li evoluigis la unuan vakcinon kontraŭ varicelo. Ĝi estis tre malfacila esploro uzanta malfortigitan vivan kultivaĵon de la varicel-zostera viruso.
sunnuntai18.2.18
Koko päivän18-a de Februaro 1877
18-a de Februaro 1877
18-a de Februaro 1877. Naskiĝas Alice Grace Cook, brita astronomo konata pro siaj observaĵoj de meteoritoj kaj la eltrovo de la novao V603 Aquilae.
08
maanantai19.2.19
Koko päivän19-a de Februaro 1955
19-a de Februaro 1955
19-a de Februaro 1955. Mendelevio estas unuafoje sintezita en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (Usono). Ĝia nomo memorigas pri la kemiisto Dmitri Mendelejev, baza figuro por la kreado de la perioda tabelo.
tiistai20.2.20
Koko päivän20-a de Februaro 1902
20-a de Februaro 1902
20-a de Februaro 1902. Naskiĝas fizikisto Katharine Way. Ŝi estis parto de la teamo de la Manhatan-projekto, por kiu ŝi laboris pri la dezajno de reaktoroj kaj la prilaborado de datumoj akiritaj en radioaktivaj procezoj.
keskiviikko21.2.21
Koko päivän21-a de Februaro 1962
21-a de Februaro 1962
21-a de Februaro 1962. Forpasas Julio Rey Pastor. Li esploris algebran geometrion kaj projekcian geometrion, iĝante unu el la plej signifaj matematikistoj de sia tempo en Eŭropo.
torstai22.2.22
Koko päivän22-a de Februaro 1796
22-a de Februaro 1796
22-a de Februaro 1796. Naskiĝas Adolphe Quetelet. Li aplikis la statistikan metodon al sociologio kaj inventis la korpan masindekson, kiu estas ankoraŭ uzata hodiaŭ por determini obezecon.
perjantai23.2.23
Koko päivän23-a de Februaro 1924
23-a de Februaro 1924
23-a de Februaro 1924. Naskiĝas fizikisto Allan McLeod Cormack. En 1979 li ricevis Nobel-premion, kune kun inĝeniero Godfrey Newbold Hounsfield, pro la evoluigo de komputila tomografio.
lauantai24.2.24
Koko päivän24-a de Februaro 1827
24-a de Februaro 1827
24-a de Februaro 1827. Naskiĝas Lydia Becker, defendanto de virina voĉdonrajto kaj amatora sciencisto. Ŝi studis botanikon kaj ankaŭ interesiĝis pri astronomio, kaj ŝi korespondadis kun Charles Darwin.
sunnuntai25.2.25
Koko päivän25-a de Februaro 1925
25-a de Februaro 1925
25-a de Februaro 1925. Naskiĝas biokemiisto Ruth Benesch. Ŝi kaj ŝia edzo malkovris specialan specon de fosfora komponaĵo, 2,3-bisfosfoglicerata acido, ligo inter hemoglobino kaj oksigeno.
09
maanantai26.2.26
Koko päivän26-a de Februaro 1815
26-a de Februaro 1815
26-a de Februaro 1815. Forpasas la matematikisto Agustín de Pedrayes. Li reprezentis Hispanion en la evoluigo de la metra sistemo de pezoj kaj mezuroj.
tiistai27.2.27
Koko päivän27-a de Februaro 2011
27-a de Februaro 2011
27-a de Februaro 2011. Oni celebras la unuan Internacian Tagon de la Blanka Urso por atentigi pri la malfacilaĵoj, kiujn ĉi tiu specio alfrontas pro la varmiĝo de la Arkto.
keskiviikko28.2.28
Koko päivän28-a de Februaro 1863
28-a de Februaro 1863
28-a de Februaro 1863. Naskiĝas la kuracisto Gheorghe Marinescu. Li estas konata kiel la fondinto de la rumana skolo de neŭrologio. Lia monumenta verko La Nerva Ĉelo estis prologita de Santiago Ramón y Cajal.
torstai29.2.29
Koko päivän29-a de Februaro 2008
29-a de Februaro 2008
29-a de Februaro 2008. Unua Eŭropa Tago de Maloftaj Malsanoj. Ĝia celo estas konsciigi pri malsanoj kiuj, pro sia escepta naturo, estas nevideblaj por granda parto de la loĝantaro.
Maaliskuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
09
perjantai1.3.1
Koko päivän1-a de Marto 1955
1-a de Marto 1955
1-a de Marto 1955. Naskiĝas kemiisto Gregory Hillhouse. Li esploris organometalajn komponaĵojn kun transirmetaloj kaj montris, ekzemple, ke nikelo kreas ligojn kun elementoj kiel ekzemple nitrogeno.
lauantai2.3.2
Koko päivän2-a de Marto 1972
2-a de Marto 1972
2-a de Marto 1972. Donella Meadows kaj ŝiaj kunlaborantoj publikigas la raporton La limoj de kreskado, en kiu ili avertas pri la limoj de la planedo por subteni ekonomian kaj loĝantaran kreskon.
sunnuntai3.3.3
Koko päivän3-a de Marto 1924
3-a de Marto 1924
3-a de Marto 1924. Naskiĝas Ruth Hubbard. Dum sia esplorkariero ŝi faris gravajn kontribuojn al la kompreno de la biokemio kaj fotokemio de vidado en vertebruloj kaj senvertebruloj.
10
maanantai4.3.4
Koko päivän4-a de Marto 1877
4-a de Marto 1877
4-a de Marto 1877. Naskiĝas inventisto Garrett Augustus Morgan. Li redezajnis la gasmaskon por eviti gasenspirojn fare de fajrobrigadistoj kaj patentis la aŭtomatan trafiklumon kun avertlumo.
tiistai5.3.5
Koko päivän5-a de Marto 1885
5-a de Marto 1885
5-a de Marto 1885. Naskiĝas patologo Louise Pearce. Ŝi partoprenis en la evoluigo de medikamento por trakti dormomalsanon (afrikan tripanosomozon). Ĝi estis la referenca kuracilo ĝis la 60-aj jaroj.
keskiviikko6.3.6
Koko päivän6-a de Marto 1665
6-a de Marto 1665
6-a de Marto 1665. La unua numero de Philosophical Transactions of the Royal Society estas publikigita en Londono. Ĝi estas konsiderata la unua scienca revuo en la mondo kaj daŭre aktivas hodiaŭ.
torstai7.3.7
Koko päivän7-a de Marto 1912
7-a de Marto 1912
7-a de Marto 1912. Norvega esploristo Roald Amundsen anoncas la malkovron de la suda poluso.
perjantai8.3.8
Koko päivän8-a de Marto 1820
8-a de Marto 1820
8-a de Marto 1820. Ferdinando la 7-a malfondas la Hispanan Inkvizicion. Tiu ĉi religia institucio dum jarcentoj limigis la progreson de la scienco, cenzurante librojn kaj persekutante teoriojn kontraŭajn al sia kredo.
lauantai9.3.9
Koko päivän9-a de Marto 1934
9-a de Marto 1934
9-a de Marto 1934. Naskiĝas kosmonaŭto Jurij Gagarin. En 1961 li iĝis la unua persono kiu vojaĝis al kosma spaco.
sunnuntai10.3.10
Koko päivän10-a de Marto 1961
10-a de Marto 1961
10-a de Marto 1961. Naskiĝas la aeronaŭtika kirurgo Laurel Blair Salton Clark. Ŝi mortis en la akcidento de la kosmopramo Columbia dum ĝia reeniro en la atmosferon.
11
maanantai11.3.11
Koko päivän11-a de Marto 1911
11-a de Marto 1911
11-a de Marto 1911. Mortas la astronomo, matematikisto kaj inĝeniero Julio Garavito Armero. Lia esplorado estis decida por la evoluo de scienco en Kolombio. Lunkratero estas nomata laŭ li ekde 1970.
tiistai12.3.12
Koko päivän12-a de Marto 1824
12-a de Marto 1824
12-a de Marto 1824. Naskiĝas fizikisto Gustav Robert Kirchhoff. Li kontribuis al la studo de elektraj cirkvitoj, plattektona teorio, optiko, spektroskopio, kaj nigrakorpa radiada emisio.
keskiviikko13.3.13
Koko päivän13-a de Marto 1946
13-a de Marto 1946
13-a de Marto 1946. Naskiĝas evolua ekologo Joan Roughgarden. Ŝi estas konata pro sia esplorado pri kunevoluado kaj seksa selektado. Ŝia plej konata verko estas La ĉielarko de evoluado.
torstai14.3.14
Koko päivän14-a de Marto 1928
14-a de Marto 1928
14-a de Marto 1928. Naskiĝas natursciencisto Félix Rodríguez de la Fuente, konata pro la sukcesa televida serio La homo kaj la Tero. Lia pasio kaj karismo influis la adopton de naturprotektaj politikoj.
perjantai15.3.15
Koko päivän15-a de Marto 1994
15-a de Marto 1994
15-a de Marto 1994. La asteroido 1994 ES1 pasas je 165 000 km de la Tero, preskaŭ duono de la distanco inter nia planedo kaj la Luno. Kun diametro de 28,5 m, ĝi estis detektita nur unu tagon pli frue.
lauantai16.3.16
Koko päivän16-a de Marto 1953
16-a de Marto 1953
16-a de Marto 1953. Naskiĝas komputilprogramisto Richard Stallman. Li estas konsiderata la fondinto de libera programaro pro la lanĉo, en 1983, de la operaciumo GNU.
sunnuntai17.3.17
Koko päivän17-a de Marto 1993
17-a de Marto 1993
17-a de Marto 1993. La biofizikisto Alexandre Quintanilha estas nomumita kiel Granda Oficiro de la Armea Ordeno de Santiago de la Espada. Ĉi tiu portugala medalo rekompencas literaturan, sciencan kaj artan meriton.
12
maanantai18.3.18
Koko päivän18-a de Marto 1910
18-a de Marto 1910
18-a de Marto 1910. En Madrido estas kreita la Centro por Historiaj Studoj, unu el la institucioj de la Junta para Ampliación de Estudios (Konsilio por Ampleksigo de Studado). Unu el ĝiaj plej gloraj direktoroj estis Ramón Menéndez Pidal.
tiistai19.3.19
Koko päivän19-a de Marto 1943
19-a de Marto 1943
19-a de Marto 1943. Naskiĝas kemia inĝeniero kaj nobelpremiito Mario Molina. Li estis unu el la homoj kiuj malkovris la kaŭzojn de la truo en la antarkta ozontavolo.
keskiviikko20.3.20
Koko päivän20-a de Marto 1890
20-a de Marto 1890
20-a de Marto 1890. Naskiĝas nuklea fizikisto Elizabeth Rona. Ŝi estas konata pro sia laboro kun radioaktivaj izotopoj.
torstai21.3.21
Koko päivän21-a de Marto 1994
21-a de Marto 1994
21-a de Marto 1994. La Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo ekvalidas. Ĝi estas ratifita de proksimume 200 landoj.
perjantai22.3.22
Koko päivän22-a de Marto 1938
22-a de Marto 1938
22-a de Marto 1938. Naskiĝas fizikisto Alejandra Jáidar. Ŝia esplorado temis pri kiel apliki metodojn kaj teknikojn de nuklea fiziko kiel analizajn ilojn en aliaj kampoj de fiziko.
lauantai23.3.23
Koko päivän23-a de Marto 1749
23-a de Marto 1749
23-a de Marto 1749. Naskiĝas Pierre Simon Laplace, unu el la grandaj sciencistoj de la Klerismo. Li pruvis ke la planedaj movoj estas stabilaj kaj metis la fundamentojn por la matematika teorio de probableco.
sunnuntai24.3.24
Koko päivän24-a de Marto 1934
24-a de Marto 1934
24-a de Marto 1934. Naskiĝas esploristo pri bestnutrado Egil Robert Ørskov. Li estas rekonita pro siaj kontribuoj en la kampo de energia kaj proteina metabolo en remaĉbrutaro.
13
maanantai25.3.25
Koko päivän25-a de Marto 1878
25-a de Marto 1878
25-a de Marto 1878. Naskiĝas krimpatologo Frances Glessner Lee. Ŝi revoluciigis la studon de kriminologio per dioramoj nomitaj Simplaj scenejoj de neklarigitaj mortoj.
tiistai26.3.26
Koko päivän26-a de Marto 1926
26-a de Marto 1926
26-a de Marto 1926. Naskiĝas matematikisto Magdalena Mouján Otaño. Ŝi estis parto de la Nacia Atomenergia Komisiono de Argentino kaj estis unu el la unuaj homoj kiuj laboris per la komputilo Clementina.
keskiviikko27.3.27
Koko päivän27-a de Marto 1913
27-a de Marto 1913
27-a de Marto 1913. Naskiĝas genetikisto kaj evolua biologo Raissa L’vovna Berg. Inter aliaj, ŝi studis heredajn karakterojn en Drosophila melanogaster kaj la populacigenetikon de heredaj malsanoj.
torstai28.3.28
Koko päivän28-a de Marto 1895
28-a de Marto 1895
28-a de Marto 1895. La fratoj Lumiére prezentas al la publiko en Parizo (Francio) sian inventon nomatan kinematografo.
perjantai29.3.29
Koko päivän29-a de Marto 1958
29-a de Marto 1958
29-a de Marto 1958. Naskiĝas ekonomikisto Nouriel Roubini. Li estas konata pro siaj prognozoj pri la financa krizo de la hipotekoj subkvalitaj (subprime). Kvankam li estis akuzita esti pesimisto, liaj prognozoj estis precizaj.
lauantai30.3.30
Koko päivän30-a de Marto 2010
30-a de Marto 2010
30-a de Marto 2010. La Granda Hadrona Koliziilo (LHC) sukcesas koliziigi partiklojn je 7 teraelektronvoltoj (TeV). Ĝi estis la plej alta energio atingita en akcelilo, tiel imitante la Praeksplodon.
sunnuntai31.3.31
Koko päivän31-a de Marto 1076
31-a de Marto 1076
31-a de Marto 1076. Naskiĝas la islama juristo Abu Bakr Ibn al-Arabi. Li skribis multajn verkojn pri teologio kaj juro, per kiuj li disvastigis la juran scion el la Oriento siatempe.
Huhtikuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
14
maanantai1.4.1
Koko päivän1-a de Aprilo 1806
1-a de Aprilo 1806
1-a de Aprilo 1806. Naskiĝas mar-zoologo Anna Thynne. Ŝi konstruis la unuan ekvilibran maran akvarion. Ĝi rolis kiel la inspiro por la Fiŝdomo de la londona bestoparko, la unua publika akvario de la mondo.
tiistai2.4.2
Koko päivän2-a de Aprilo 1851
2-a de Aprilo 1851
2-a de Aprilo 1851. La kemiisto Antonio Casares sukcesas produkti elektran lumon unuafoje en Hispanio. Tion li faris en la klostro de la Universitato de Santiago, uzante elektran arkon.
keskiviikko3.4.3
Koko päivän3-a de Aprilo 1934
3-a de Aprilo 1934
3-a de Aprilo 1934. Inventisto Percy Shaw registrigas patentopeton por la kat-okula surpavima retroreflektilo. Ĉi tiu indikilo faciligas noktan stiradon kaj plibonigas vojsekurecon.
torstai4.4.4
Koko päivän4-a de Aprilo 1930
4-a de Aprilo 1930
4-a de Aprilo 1930. Naskiĝas marbiologo Shirley Winifred Jeffrey. Ŝi estis pioniro en la evoluigo de kemiaj metodoj por karakterizi pigmentojn kaj apliki ilin al la studo de fitoplanktono. Ŝi malkovris c-klorofilon.
perjantai5.4.5
Koko päivän5-a de Aprilo 1949
5-a de Aprilo 1949
5-a de Aprilo 1949. Naskiĝas inĝeniero kaj astronaŭto Judith Resnik. Ŝi laboris en elektra kaj softvara inĝenierio, ankaŭ kontribuante per esplorado pri biomedicina inĝenierio.
lauantai6.4.6
Koko päivän6-a de Aprilo 1869
6-a de Aprilo 1869
6-a de Aprilo 1869. La projekto por la kreado de la Usona Muzeo de Naturhistorio de Novjorko estas subskribita. Ĝi estas unu el la plej grandaj sciencaj muzeoj en la mondo, kun pli ol 32 milionoj da specimenoj.
sunnuntai7.4.7
Koko päivän7-a de Aprilo 1969
7-a de Aprilo 1969
7-a de Aprilo 1969. Inĝeniero Steve Crocker – de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA) – publikigas la dokumenton Host Software, konsideratan la deirpunkto de tio, kio hodiaŭ estas la Interreto.
15
maanantai8.4.8
Koko päivän8-a de Aprilo 1883
8-a de Aprilo 1883
8-a de Aprilo 1883. Naskiĝas bakteriologo Muriel Robertson. Ŝi montris, ke la parazito Trypanosoma gambiense, kiu kaŭzas dormomalsanon, ŝanĝas sian proteinan ŝelon, kio tre malfaciligas la kreadon de vakcinoj.
tiistai9.4.9
Koko päivän9-a de Aprilo 1869
9-a de Aprilo 1869
9-a de Aprilo 1869. Naskiĝas matematikisto Élie Joseph Cartan. Li laboris pri Lie-grupteorio kaj ĝiaj geometriaj uzoj. Li faris kontribuojn al matematika fiziko, diferenciala geometrio kaj teorio de grupoj.
keskiviikko10.4.10
Koko päivän10-a de Aprilo 2019
10-a de Aprilo 2019
10-a de Aprilo 2019. La teamo de la teleskopo Event Horizon publikigas la unuan bildon de nigra truo situanta en la centro de la galaksio Messier 87.
torstai11.4.11
Koko päivän11-a de Aprilo 1912
11-a de Aprilo 1912
11-a de Aprilo 1912. Naskiĝas botanikisto Graziela Maciel Barroso. Konata en Brazilo kiel la Unua Damo de Botaniko, ŝi esploris precipe en la kampo de planta sistematiko.
perjantai12.4.12
Koko päivän12-a de Aprilo 1911
12-a de Aprilo 1911
12-a de Aprilo 1911. Naskiĝas arkitekto Rita Fernández Queimadelos. Ŝi okupis postenojn neniam antaŭe tenitajn de virino en Hispanio, kiel municipa arkitekto aŭ provinca lernejarkitekto.
lauantai13.4.13
Koko päivän13-a de Aprilo 1941
13-a de Aprilo 1941
13-a de Aprilo 1941. Mortas la usona astronomo Annie Jump Cannon. Ŝia kataloga laboro estis fundamenta por la nuna klasifiko de la steloj.
sunnuntai14.4.14
Koko päivän14-a de Aprilo 1899
14-a de Aprilo 1899
14-a de Aprilo 1899. Naskiĝas la kemiisto Branca Edmée Marques de Sousa Torres. Ŝi defendis sian doktoriĝan tezon pri bario ĉe la Sorbona Universitato en 1935, sub la gvidado de Marie Curie kaj André-Louis Debierne.
16
maanantai15.4.15
Koko päivän15-a de Aprilo 1810
15-a de Aprilo 1810
15-a de Aprilo 1810. Forpasas biologo Joaquín Fernando Garay de Oca. Li enkondukis kultivadon de terpomo en Hispanio ĉirkaŭ 1793. Li ankaŭ laboris por plibonigi la administradon de agrikulturaj resursoj en la areo de Alto Aragono.
tiistai16.4.16
Koko päivän16-a de Aprilo 1728
16-a de Aprilo 1728
16-a de Aprilo 1728. Naskiĝas kuracisto kaj kemiisto Joseph Black. Li estas konata pro siaj eltrovoj de magnezio, latenta varmo, specifa varmo, kaj karbondioksido.
keskiviikko17.4.17
Koko päivän17-a de Aprilo 1887
17-a de Aprilo 1887
17-a de Aprilo 1887. Naskiĝas kemiisto Stefanie Horovitz. Dum la unua mondmilito ŝi laboris ĉe la Viena Radiuma Instituto kaj konfirmis la ekziston de izotopoj de elementoj kiel plumbo kaj torio.
torstai18.4.18
Koko päivän18-a de Aprilo 1896
18-a de Aprilo 1896
18-a de Aprilo 1896. Santiago Ramón y Cajal ricevas la Premion Fauvelle de la Pariza Biologia Societo, unu el liaj multaj internaciaj rekonoj, kiel la Helmholtz Medalo, la Premio Moskvo kaj la Nobel-premio.
perjantai19.4.19
Koko päivän19-a de Aprilo 1971
19-a de Aprilo 1971
19-a de Aprilo 1971. Lanĉo de la unua kosmostacio: Saljut 1. Ĝi restis en orbito dum 175 tagoj, ĝis ĝi preskaŭ elĉerpis fuelon por konservi altecon.
lauantai20.4.20
Koko päivän20-a de Aprilo 1973
20-a de Aprilo 1973
20-a de Aprilo 1973. Naskiĝas fizikisto Montserrat Calleja. Specialisto pri bionanomekaniko, ŝi esploras la mekanikajn trajtojn de ĉeloj kaj ilian rilaton kun kancero kaj ŝi evoluigis nanomekanikajn biosensilojn.
sunnuntai21.4.21
Koko päivän21-a de Aprilo 2012
21-a de Aprilo 2012
21-a de Aprilo 2012. La Interregistara Platformo pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj (IPBES) estas formale fondita. Inter ĝiaj celoj estas la konservado kaj daŭrigebla uzo de biologia diverseco.
17
maanantai22.4.22
Koko päivän22-a de Aprilo 1970
22-a de Aprilo 1970
22-a de Aprilo 1970. La Tera Tago estas celebrata unuafoje. Ĝi celas krei komunan konscion pri la problemoj de la planedo, kiel troloĝateco, poluo aŭ tutmonda varmiĝo.
tiistai23.4.23
Koko päivän23-a de Aprilo 1924
23-a de Aprilo 1924
23-a de Aprilo 1924. Naskiĝas komputikisto Maria von Wedemeyer. Ŝi ludis gravan rolon en la evoluigo de la imitad-kapablo en komputado.
keskiviikko24.4.24
Koko päivän24-a de Aprilo 1877
24-a de Aprilo 1877
24-a de Aprilo 1877. Naskiĝas botanikisto Marie Charlotte Brockmann-Jerosch. Ŝi estas konata pro sia grava esplorado pri alpa flaŭro kaj filogeografio.
torstai25.4.25
Koko päivän25-a de Aprilo 2014
25-a de Aprilo 2014
25-a de Aprilo 2014. Post 10 jaroj da klopodoj, la sekvencado de la genaro de la cece-muŝo finiĝas. Ĉi tiu muŝo estas la vektoro implikita en la kontaĝo de dormomalsano.
perjantai26.4.26
Koko päivän26-a de Aprilo 1896
26-a de Aprilo 1896
26-a de Aprilo 1896. Naskiĝas aeronaŭtika inĝeniero Sébastienne Guyot. Ŝi kunlaboris en la dezajno kaj konstruado de malgranda dumotora aviadilo en 1924 kaj en la dezajno de fuzelaĝoj kaj karenoj de pluraj hidroplanoj.
lauantai27.4.27
Koko päivän27-a de Aprilo 1880
27-a de Aprilo 1880
27-a de Aprilo 1880. Francis D. Clarke kaj M.G. Foster akiras la patenton por elektra aŭdaparato kiu uzas ostan kondukadon. Tamen, daŭris ĝis 1901 ke la unua komerca aŭdaparato, la Acousticon, estis produktita.
sunnuntai28.4.28
Koko päivän28-a de Aprilo 1932
28-a de Aprilo 1932
28-a de Aprilo 1932. Fizikistoj John Cockcroft kaj Ernest Walton anoncas, ke ili sukcesis disrompi atomkernon per artefarite akcelitaj subatomaj partikloj.
18
maanantai29.4.29
Koko päivän29-a de Aprilo 1785
29-a de Aprilo 1785
29-a de Aprilo 1785. Naskiĝas inventisto Karl Drais. Li inventis la laufmaschine – kurmaŝino – kiu poste estis nomita drezino, antaŭaĵo de la biciklo.
tiistai30.4.30
Koko päivän30-a de Aprilo 1864
30-a de Aprilo 1864
30-a de Aprilo 1864. Naskiĝas geologo kaj paleontologo Maria Gordon. Ŝi esploris la Dolomitan montaron (Italio) kaj kontestis la ideon pri ĝia origino, per sia teorio de tordo de la terkrusto.
Toukokuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
18
keskiviikko1.5.1
Koko päivän1-a de Majo 1922
1-a de Majo 1922
1-a de Majo 1922. Alexander Fleming publikigas la eltrovon de lizozimo, proteino kun kontraŭbakteriaj trajtoj, kiu troviĝas en mukozaj sekrecioj kaj larmoj.
torstai2.5.2
Koko päivän2-a de Majo 1907
2-a de Majo 1907
2-a de Majo 1907. Naskiĝas fizikisto kaj pioniro pri komputiko José García Santesmases. Li kunordigis la konstruadon de la unua necifereca komputilo kaj de la unua mikroprocesoro fabrikita en Hispanio.
perjantai3.5.3
Koko päivän3-a de Majo 1877
3-a de Majo 1877
3-a de Majo 1877. Naskiĝas arkeologo, antropologo kaj geologo Franz Nopcsa. Li estas konsiderata unu el la fondintoj de paleobiologio, unu el la paleontologiaj fakoj, kune kun tafonomio kaj biokronologio.
lauantai4.5.4
Koko päivän4-a de Majo 2012
4-a de Majo 2012
4-a de Majo 2012. Oni inaŭguras la Nacian Muzeon de Scienco kaj Teknologio (MuNCyT) en Korunjo (A Coruña). Ekde tiam, ĝi rolas kiel socia referenco kaj renkontejo por scienco kaj teknologio.
sunnuntai5.5.5
Koko päivän5-a de Majo 1804
5-a de Majo 1804
5-a de Majo 1804. Forpasas la natursciencisto kaj botanikisto Antonio José de Cavanilles. Li estis unu el la unuaj hispanaj sciencistoj, kiuj utiligis la taksonomiajn procedurojn de Linneo.
19
maanantai6.5.6
Koko päivän6-a de Majo 1859
6-a de Majo 1859
6-a de Majo 1859. Mortas Alexander von Humboldt. Li estis pionira esploristo en ekologia pripensado, agnoskita kiel kontribuanto al disvolvigo de la natursciencoj, ene de kiuj li elstaris en botanika geografio.
tiistai7.5.7
Koko päivän7-a de Majo 1938
7-a de Majo 1938
7-a de Majo 1938. Naskiĝas mikologo Gillian Fiona Laundon . Ŝi estas konata pro siaj studoj pri rustoj, patogenaj fungoj sur plantoj, kaj pro kreado de nova sistemo por sporterminologio.
keskiviikko8.5.8
Koko päivän8-a de Majo 1874
8-a de Majo 1874
8-a de Majo 1874. Naskiĝas arkeologo kaj egiptologo Howard Carter. Li malkovris tombon KV62 en la Valo de la Reĝoj, kie estis entombigita la Faraono Tutanĥamono, de la 18-a dinastio .
torstai9.5.9
Koko päivän9-a de Majo 1866
9-a de Majo 1866
9-a de Majo 1866. 6 Naskiĝas inventinto kaj luddezajnisto Elizabeth Magie. Ŝia ludo The Landlord’s Game (La ludo de la domproprietulo) estis antaŭelpensaĵo de Monopoly (Monopolo) kaj ilustris la instruadojn de la ekonomikisto Henry George, denuncante la subpremon de la nemoveblaĵaj rentuloj.
perjantai10.5.10
Koko päivän10-a de Majo 1917
10-a de Majo 1917
10-a de Majo 1917. Naskiĝas kuracisto Julie Sulianti Saroso. Ŝi helpis vundeblajn komunumojn aliri bonkvalitan kuracadon kaj helpis alporti instruadon pri familia planizado al Indonezio.
lauantai11.5.11
Koko päivän11-a de Majo 1906
11-a de Majo 1906
11-a de Majo 1906. Odón de Buen instruas la unuan klason pri oceanografio malfermitan al ĝenerala publiko en Hispanio. Por ilustri la kurson pri mara biologio, okazigita en la Ateneo de Madrido, li instalis multajn akvariojn.
sunnuntai12.5.12
Koko päivän12-a de Majo 1551
12-a de Majo 1551
12-a de Majo 1551. Estas fondita la nun konata kiel Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos en Limo (Peruo). Ĝi estas konsiderata la plej malnova universitato en la tuta Ameriko.
20
maanantai13.5.13
Koko päivän13-a de Majo 1699
13-a de Majo 1699
13-a de Majo 1699. Naskiĝas la ŝtatisto Sebastião José de Carvalho e Mello. Post la Granda Lisbona Tertremo, li ellaboris enketon, kiu ebligas rekonstrui la eventon kaj signalas la naskiĝon de seismologio kiel scienco.
tiistai14.5.14
Koko päivän14-a de Majo 1856
14-a de Majo 1856
14-a de Majo 1856. 6 Naskiĝas flegisto Julia Dempsey. Ŝi eltrovis la nodaĵon de fratino Maria Jozefa, lezon en la umbiliko kiu indikas metastazon de maligna kancero en la pelvo aŭ abdomeno.
keskiviikko15.5.15
Koko päivän15-a de Majo 1859
15-a de Majo 1859
15-a de Majo 1859. Naskiĝas fizikisto Pierre Curie. Li estis pioniro en la studo de radioaktiveco kaj ricevis la Nobel-premion pri fiziko kune kun sia edzino Marie Skłodowska-Curie kaj Antoine Henri Becquerel.
torstai16.5.16
Koko päivän16-a de Majo 1884
16-a de Majo 1884
16-a de Majo 1884. Inventinto kaj komercisto Angelo Moriondo patentas la unuan modernan maŝinon por kafoespreso. Tiu ĉi maŝino estis prezentata tiun jaron ĉe la Ĝenerala Ekspozicio en Torino.
perjantai17.5.17
Koko päivän17-a de Majo 1930
17-a de Majo 1930
17-a de Majo 1930. Naskiĝas fizikisto Christiane Bonnelle. Ŝi iniciatis spektroskopion per ikso-radioj, priesplorante lantanidojn kaj aktinidojn, samkiel solid-solidajn interfacojn.
lauantai18.5.18
Koko päivän18-a de Majo 2024
18-a de Majo 2024
18-a de Majo 2024. Tago de Fascino pri Plantoj. Ĝia celo estas entuziasmigi homojn pri botaniko, agrikulturo kaj la daŭrigebla produktado de vegetaĵaj manĝaĵoj.
sunnuntai19.5.19
Koko päivän19-a de Majo 1974
19-a de Majo 1974
19-a de Majo 1974. Naskiĝas la Rubik-Kubo. Per ĝi, la skulptisto kaj arkitekturinstruisto Ernö Rubik serĉis manipuleblan mekanikan objekton, kiu permesus al siaj gelernantoj pli bone kompreni tridimensian geometrion.
21
maanantai20.5.20
Koko päivän20-a de Majo 1878
20-a de Majo 1878
20-a de Majo 1878. Naskiĝas fizikisto Blas Cabrera. Li gvidis la Fizikan Esplorlaboratorion de la hispana Konsilio por Studvastigado kaj estas agnoskita kiel referenco en la kampo de magnetismo.
tiistai21.5.21
Koko päivän21-a de Majo 1860
21-a de Majo 1860
21-a de Majo 1860. Naskiĝas la kuracisto Willem Einthoven. Li ricevis la Nobelpremion pro siaj decidaj kontribuoj al la evoluo de la elektrokardiografo kaj ĝia klinika apliko.
keskiviikko22.5.22
Koko päivän22-a de Majo 2024
22-a de Majo 2024
22-a de Majo 2024. Internacia Tago por Biologia Diverseco. Ĝia celo estas informi kaj konsciigi la loĝantaron kaj la ŝtatojn pri aferoj rilataj al biodiverseco.
torstai23.5.23
Koko päivän23-a de Majo 2009
23-a de Majo 2009
23-a de Majo 2009. Mortas limnologo M. Ann Chapman. Ŝi estis la unua virino kiu gvidis sciencan ekspedicion al Antarkto. La Lago Chapman de tiu kontinento estis tiel nomita honore al ŝi.
perjantai24.5.24
Koko päivän24-a de Majo 1789
24-a de Majo 1789
24-a de Majo 1789. 9 Naskiĝas flegisto Betsi Cadwaladr. Ŝi komencis labori kiel flegisto ene de vojaĝadŝipoj kaj poste en la Krimea Milito, kune kun Florence Nightingale.
lauantai25.5.25
Koko päivän25-a de Majo 1947
25-a de Majo 1947
25-a de Majo 1947. Naskiĝas psikologo kaj komputilfakulo Catherine Gody Wolf. Ŝi verkis pli ol cent esplorartikolojn en la kampoj de hom-komputila interagado kaj artefarita intelekto.
sunnuntai26.5.26
Koko päivän26-a de Majo 1946
26-a de Majo 1946
26-a de Majo 1946. Naskiĝas paleoantropologo Leslie C. Aiello. Kune kun Peter Wheeler, ŝi disvolvis la hipotezon pri multekosta histo por klarigi la grandecon, kiun la homa cerbo akiris laŭlonge de sia evoluado.
22
maanantai27.5.27
Koko päivän27-a de Majo 2021
27-a de Majo 2021
27-a de Majo 2021. Mortas María Teresa Miras Portugal, la unua virino kiu prezidis Reĝan Akademion en Hispanio. Ŝi studis nukleotidricevantojn kaj ilian influon sur neŭrodegeneraj malsanoj.
tiistai28.5.28
Koko päivän28-a de Majo 2023
28-a de Majo 2023
28-a de Majo 2023. Mortis la kuracisto kaj Nobelpremiito Harald zur Hausen. Li malkovris, ke la homa papiloma viruso estas la ĉefa kaŭzo de utercervika kancero.
keskiviikko29.5.29
Koko päivän29-a de Majo 1919
29-a de Majo 1919
29-a de Majo 1919. Dum suna eklipso, la astrofizikisto Arthur Eddington plenumis eksperimenton, kiu empirie konfirmis la teorion pri relativeco de Albert Einstein.
torstai30.5.30
Koko päivän30-a de Majo 1975
30-a de Majo 1975
30-a de Majo 1975. Oni subskribas interkonsenton por starigo de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA). Ĝia ĉefa celo estas entrepreni sciencajn satelitajn programojn.
perjantai31.5.31
Koko päivän31-a de Majo 1995
31-a de Majo 1995
31-a de Majo 1995. Forpasis filologo kaj arabisto Emilio García Gómez, unua direktoro de la Lernejo pri Arabaj Studoj de Granado. Li ricevis la Premion Princo de Asturio pri Komunikado kaj Homarsciencoj en 1992.
Kesäkuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
22
lauantai1.6.1
Koko päivän1-a de Junio 1924
1-a de Junio 1924
1-a de Junio 1924. La Pasteur-Instituto kreas la unuan centron por senpaga produktado kaj distribuado de la BCG-vakcino kontraŭ tuberkulozo.
sunnuntai2.6.2
Koko päivän2-a de Junio 1945
2-a de Junio 1945
2-a de Junio 1945. Naskiĝas pionira ekologo kaj limnologo Maria Rosa Miracle. Ŝi estis la unua profesorino pri Ekologio en Hispanio (1981) kaj la unua prezidantino de la Hispana Asocio de Limnologio (1993-2002).
23
maanantai3.6.3
Koko päivän3-a de Junio 1906
3-a de Junio 1906
3-a de Junio 1906. Naskiĝas industria dezajnisto Benjamin Bowden. Li faris multajn novigojn en la aŭtomobila kaj bicikla industrioj. Lia plej konata dezajnaĵo estas la futureca biciklo Spacelander.
tiistai4.6.4
Koko päivän4-a de Junio 1945
4-a de Junio 1945
4-a de Junio 1945. Naskiĝas virologo Mario Rizzetto. Li identigis la deltan antigenon, rekonitan kiel proteinan komponenton de nova virusagento, la hepatito-delta-viruso (HDV).
keskiviikko5.6.5
Koko päivän5-a de Junio 1891
5-a de Junio 1891
5-a de Junio 1891. Naskiĝas kuracisto kaj bakteriologo Hélène Sparrow. Ŝi estis pioniro en tutmonda popola sankuracado kaj laboris pri la disvolvigo de la unua vakcino kontraŭ tifo.
torstai6.6.6
Koko päivän6-a de Junio 1959
6-a de Junio 1959
6-a de Junio 1959. Naskiĝas biologo Francisco Bozinovic. Li disvolvis la koncepton de integriga biologio. La specio de marsupia montsimieto Dromiciops bozinovici estis tiel nomata honore al li.
perjantai7.6.7
Koko päivän7-a de Junio 1907
7-a de Junio 1907
7-a de Junio 1907. Naskiĝas kuracisto Arturo Belleza Rotor. Li priskribis Rotor-sindromon, benignan heredan malsanon, kiu karakteriziĝas per altaj koncentriĝoj de bilirubino en la sango.
lauantai8.6.8
Koko päivän8-a de Junio 1966
8-a de Junio 1966
8-a de Junio 1966. Lynn Margulis prezentis sian laboron On the Origin of Mitosing Cells. Ĉi tiu biologistino iĝis mondfama pro siaj studoj pri la origino de eŭkariotaj ĉeloj.
sunnuntai9.6.9
Koko päivän9-a de Junio 1994
9-a de Junio 1994
9-a de Junio 1994. Unuan fojon oni okazigis la Feston Grace Hopper de Virinoj en Komputiko. Iniciatita de sciencistino Anita Borg, ĝi estas konsiderata la plej granda monda renkontiĝo de komputikistaj virinoj.
24
maanantai10.6.10
Koko päivän10-a de Junio 1914
10-a de Junio 1914
10-a de Junio 1914. Naskiĝas kemiistino Margot Becke-Goehring. Ŝia laboro pri tetrasulfura tetranitrido (S4N4) estas rimarkinda. Ŝi ankaŭ malkovris la heptasulfidimidon (S7NH).
tiistai11.6.11
Koko päivän11-a de Junio 1860
11-a de Junio 1860
11-a de Junio 1860. Naskiĝas mara zoologo Mary J. Rathbun. Ŝi laboris ĉe la Smithsoniana Instituto, kie ŝi pristudis kaj katalogis marajn senvertebrulojn, priskribante multajn novajn speciojn.
keskiviikko12.6.12
Koko päivän12-a de Junio 1899
12-a de Junio 1899
12-a de Junio 1899. Naskiĝas biokemiisto Fritz Albert Lipmann. Li estis kunmalkovrinto de koenzimo A. Pro tio, li ricevis la Nobelpremion pri Fiziologio aŭ Medicino, kune kun Hans Adolf Krebs.
torstai13.6.13
Koko päivän13-a de Junio 1870
13-a de Junio 1870
13-a de Junio 1870. Naskiĝas mikrobiologisto Jules Bordet. Li malkovris la bakterion Bordetella pertussis, kiu kaŭzas kokluŝon, ekstreme akutan malsanon de la supra spirsistemo.
perjantai14.6.14
Koko päivän14-a de Junio 1868
14-a de Junio 1868
14-a de Junio 1868. Naskiĝas biologisto Karl Landsteiner. Li eltrovis kaj identigis sangajn grupojn, pro kio ricevis Nobel-premion.
lauantai15.6.15
Koko päivän15-a de Junio 2009
15-a de Junio 2009
15-a de Junio 2009. Winifred Mary Beard, fakulino pri la romia civilizo, ricevis la premion Wolfson. La libroj de ĉi tiu elstara disvastiganto alproksimigis klasikaĵojn al la ĝenerala publiko.
sunnuntai16.6.16
Koko päivän16-a de Junio 1869
16-a de Junio 1869
16-a de Junio 1869. La kemiisto Henry Roscoe anoncis la izoligon de vanado unuafoje laŭ ĝia pura stato.
25
maanantai17.6.17
Koko päivän17-a de Junio 1596
17-a de Junio 1596
17-a de Junio 1596. Nederlanda kartografo kaj esploristo Willem Barentsz eltrovas la arktan insularon Spicbergon (Spitsbergen).
tiistai18.6.18
Koko päivän18-a de Junio 1987
18-a de Junio 1987
18-a de Junio 1987. Michael Pariza kaj liaj kunlaborantoj verkis sciencan artikolon priskribanta, unuafoje, la kontraŭkancerogenan efikon de konjugaciita linoleika acido ĉeestanta en la graso de remaĉuloj.
keskiviikko19.6.19
Koko päivän19-a de Junio 1893
19-a de Junio 1893
19-a de Junio 1893. Naskiĝas kemiisto Thérèse Tréfouël. Ŝi kun-eltrovis la terapiajn trajtojn de sulfonamidoj, komencante per Prontosil, la unua sinteza medikamento kun ampleksa kontraŭbakteria efiko.
torstai20.6.20
Koko päivän20-a de Junio 1938
20-a de Junio 1938
20-a de Junio 1938. Naskiĝas astronomo María Luisa Aguilar Hurtado. Ŝi estis la unua profesia ina astronomo en Peruo, kie ŝi fondis la Seminarion pri Astronomio kaj Astrofiziko, kies direktoro ŝi estis.
perjantai21.6.21
Koko päivän21-a de Junio 1886
21-a de Junio 1886
21-a de Junio 1886. Nur 22-jaraĝa, Odón de Buen kreis la unuan hispanan laboratorion pri oceanografio. Li instalis ĝin sur la fregato La Blanca.
lauantai22.6.22
Koko päivän22-a de Junio 1956
22-a de Junio 1956
22-a de Junio 1956. Fizikistoj Tsung-Dao Lee kaj Chen Ning proponis ke kelkaj partikloj estas maldekstrumaj (ilia angula momanto montras direkton kontraŭan al ilia rapido) dum aliaj estas dekstrumaj.
sunnuntai23.6.23
Koko päivän23-a de Junio 1915
23-a de Junio 1915
23-a de Junio 1915. Naskiĝas fizikisto Jane Hamilton Hall. Ŝi kontrolis la konstruadon kaj ekfunkciigon de la unua nuklea reaktoro. La nomata Clementine uzis hidrargon kiel fridigaĵon kaj plutonion kiel metalan fuelon.
26
maanantai24.6.24
Koko päivän24-a de Junio 1972
24-a de Junio 1972
24-a de Junio 1972. Dolors Planas defendis sian doktorigan tezon Limnologio de la Lago Banyoles: distribuado de fitoplanktono. Tiel ŝi iĝis la unua virino, kiu doktoriĝis pri Ekologio en Hispanio.
tiistai25.6.25
Koko päivän25-a de Junio 2011
25-a de Junio 2011
25-a de Junio 2011. Mortas komputikisto kaj matematikisto Annie Easley. Ŝi estas konata pro sia laboro en la pluevoluigo de softvaro por la Centaŭro-raketoj de NASA.
keskiviikko26.6.26
Koko päivän26-a de Junio 1274
26-a de Junio 1274
26-a de Junio 1274. Mortas Nasir al-Din al-Tusi. Li estas konsiderata la unua matematikisto, kiu taksis trigonometrion kvazaŭ disciplino sendependa de pura matematiko.
torstai27.6.27
Koko päivän27-a de Junio 1895
27-a de Junio 1895
27-a de Junio 1895. Naskiĝas patologiistino Dorothy Stuart Russell, pioniro en histokulturo por studi cerbajn tumorojn kaj monda aŭtoritato en la kampo de neŭro-onkologio.
perjantai28.6.28
Koko päivän28-a de Junio 1824
28-a de Junio 1824
28-a de Junio 1824. Naskiĝas la kuracisto, anatomiisto kaj antropologo Paul Broca. Li eltrovis la centron de parolado –la areon de Broca – ĉe afaziuloj, kaj ke diversaj partoj de la cerbo plenumas diversajn funkciojn.
lauantai29.6.29
Koko päivän29-a de Junio 1916
29-a de Junio 1916
29-a de Junio 1916. Naskiĝas sunastronomo Ľudmila Pajdušáková. Ŝi eltrovis plurajn periodajn kaj neperiodajn kometojn, tiel kiel 45P/Honda-Mrkos-Pajdušáková, C/1946 K1, C/1951 C1 kaj C/1953 X1.
sunnuntai30.6.30
Koko päivän30-a de Junio 1929
30-a de Junio 1929
30-a de Junio 1929. Naskiĝas sciencisto Peter J. Van Soest. Li revoluciis la manieron kiel esploristoj mezuras la nutrovaloron de fibrecaj nutraĵoj por remaĉuloj.
Heinäkuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
27
maanantai1.7.1
Koko päivän1-a de Julio 1903
1-a de Julio 1903
1-a de Julio 1903. Naskiĝas biokemiisto kaj nutraĵisto Gladys Anderson Emerson. Kune kun Herbert Evans kaj Oliver Emerson, ŝi izolis E-vitaminon en pura formo.
tiistai2.7.2
Koko päivän2-a de Julio 1936
2-a de Julio 1936
2-a de Julio 1936. Naskiĝas esploristo pri bestnutrado Donald Palmquist. Fakulo pri lipida metabolo, li disvolvis novajn strategiojn por plibonigi la nutradon de laktobovinoj.
keskiviikko3.7.3
Koko päivän3-a de Julio 1887
3-a de Julio 1887
3-a de Julio 1887. Naskiĝas fizikisto Hendrika Johanna van Leeuwen. Ŝi estas konata pro siaj fruaj kontribuoj al la teorio de magnetismo.
torstai4.7.4
Koko päivän4-a de Julio 1475
4-a de Julio 1475
4-a de Julio 1475. La gramatikisto kaj humanisto Antonio de Nebrija subskribis kontrakton kiel lektoro ĉe la Universitato de Salamanko. En ĝi li devontiĝis klarigi du ĉiutagajn lekciojn: pri Elokvento kaj pri Poezio.
perjantai5.7.5
Koko päivän5-a de Julio 1871
5-a de Julio 1871
5-a de Julio 1871. Naskiĝas arabisto Miguel Asín Palacios. Li studis islaman filozofion kaj la rilatojn kiuj ligis la islaman kaj la kristanan kulturojn.
lauantai6.7.6
Koko päivän6-a de Julio 1998
6-a de Julio 1998
6-a de Julio 1998. La japana Nozomi-sondilo estis lanĉita al Marso. Serio da misfunkciadoj en la elektra sistemo malebligis al ĝi atingi la orbiton de tiu planedo.
sunnuntai7.7.7
Koko päivän7-a de Julio 1924
7-a de Julio 1924
7-a de Julio 1924. Naskiĝas kodo-deĉifristo Jean Valentine. Dum la Dua Mondmilito, ŝi laboris en Bletchley Park deĉifrante matematikajn kodojn por sekrete interkapti germanajn interkomunikadojn.
28
maanantai8.7.8
Koko päivän8-a de Julio 1900
8-a de Julio 1900
8-a de Julio 1900. Naskiĝas pianisto George Antheil. Kune kun la inĝeniero kaj aktorino Hedy Lamarr, li patentis longdistancan sendratan komunikadsistemon, konsideratan antaŭaĵo de vifio.
tiistai9.7.9
Koko päivän9-a de Julio 1879
9-a de Julio 1879
9-a de Julio 1879. Naskiĝas kuracisto Carlos Chagas. Li eltrovis novan infektan malsanon, la amerikan tripanosomiazon, priskribante ĝian patogenon, ĝian vektoron, ĝiajn klinikajn manifestiĝojn kaj ĝian epidemiologion.
keskiviikko10.7.10
Koko päivän10-a de Julio 1891
10-a de Julio 1891
10-a de Julio 1891. Naskiĝas fizikisto kaj medicina esploristo Edith Hinkley Quimby. Ŝi estis unu el la unuaj homoj kiuj determinis la distribuadon de la kvanto de radiado en la histoj de pacientoj.
torstai11.7.11
Koko päivän11-a de Julio 1987
11-a de Julio 1987
11-a de Julio 1987. Laŭ taksoj de UN, la planedo Tero atingis kvin miliardojn da loĝantoj en tiu ĉi tago. Nuntempe ĝi jam superas ok miliardojn.
perjantai12.7.12
Koko päivän12-a de Julio 1913
12-a de Julio 1913
12-a de Julio 1913. Naskiĝas biokemiisto Mildred Cohn. Ŝi iniciatis la uzon de nuklea magneta resonanco por studi enzimajn reagojn, interalie en adenozintrifosfaton.
lauantai13.7.13
Koko päivän13-a de Julio 1981
13-a de Julio 1981
13-a de Julio 1981. Naskiĝas kemiisto Niveen Khashab. Ŝi estas konata pro sia noviga laboro pri inteligentaj hibridaj materialoj kaj pro la disvolvigo de teknikoj por monitori intraĉelan antioksidan agadon.
sunnuntai14.7.14
Koko päivän14-a de Julio 1911
14-a de Julio 1911
14-a de Julio 1911. Naskiĝas fizikisto Gertrude Scharff Goldhaber. Ŝi studis la efikajn sekcojn de la neŭtron-protonaj kaj neŭtron-nukleaj reagoj kaj la emision de gama-radiado kaj la sorbadon fare de nukleoj.
29
maanantai15.7.15
Koko päivän15-a de Julio 1915
15-a de Julio 1915
15-a de Julio 1915. Naskiĝas kemiisto Albert Ghiorso. Li kuntrovis 12 elementojn: americio, kurio, berkelio, kalifornio, ejnŝtejnio, fermio, mendelevio, nobelio, laŭrencio, ruterfordio, dubnio kaj seborgio.
tiistai16.7.16
Koko päivän16-a de Julio 1969
16-a de Julio 1969
16-a de Julio 1969. Ekflugas la historia kosmomisio Apollo 11. Kvar tagojn poste, Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin metis piedon sur la surfacon de la Luno, dum Michael Collins ĉirkaŭflugis en la komandmodulo.
keskiviikko17.7.17
Koko päivän17-a de Julio 1959
17-a de Julio 1959
17-a de Julio 1959. La unuaj konataj restaĵoj de la hominido Paranthropus boiseiestis eltrovataj fare de antropologistino Mary Leakey. Tiu ĉi eltrovo okazis en la Gorĝo de Olduvai (Unuiĝinta Respubliko Tanzanio).
torstai18.7.18
Koko päivän18-a de Julio 1905
18-a de Julio 1905
18-a de Julio 1905. Naskiĝas Mary Sears, komandanto de la unua oceanografia trupo de la Usona Mararmeo dum la 2-a Mondmilito. Kiel sciencisto, ŝi metis la fundamentojn de moderna oceanografio.
perjantai19.7.19
Koko päivän19-a de Julio 1927
19-a de Julio 1927
19-a de Julio 1927. Naskiĝas matematikisto María Josefa Wonenburger Planells, esploristo pri grupteorio kaj teorio de Lie-algebroj. Ŝi estis la unua hispana virino kiu atingis Fulbright-stipendion.
lauantai20.7.20
Koko päivän20-a de Julio 1890
20-a de Julio 1890
20-a de Julio 1890. Naskiĝas astronomo Julie Marie Vinter Hansen. Ŝi estis vaste alttaksita pro siaj precizaj kalkuloj de la orbitoj de etplanedoj kaj kometoj.
sunnuntai21.7.21
Koko päivän21-a de Julio 1904
21-a de Julio 1904
21-a de Julio 1904. Oni inaŭguras la transsiberian fervojon. Ĝia ĉefa linio mezuras 9 288 km kaj ligas Moskvon kaj Vladivostokon, ĉe la Japana Maro. Ĝi reprezentis grandan defion por la tiuepoka inĝenierio.
30
maanantai22.7.22
Koko päivän22-a de Julio 2024
22-a de Julio 2024
22-a de Julio 2024. Tago de alproksimiĝo al Pi. La frakcio 22/7 egalas al 3,1428…, do ĉi tiu estas la tago de la jaro, kiu plej alproksimiĝas al la numero π.
tiistai23.7.23
Koko päivän23-a de Julio 1852
23-a de Julio 1852
23-a de Julio 1852. Naskiĝas kuracisto Martina Castells i Ballespí. Ŝi estis unu el la unuaj tri virinoj kiuj enskribiĝis (1877) kaj diplomiĝis (1882) en Medicino en Hispanio.
keskiviikko24.7.24
Koko päivän24-a de Julio 1918
24-a de Julio 1918
24-a de Julio 1918. La okcidenta montarmasivo de Picos de Europa iĝis la unua protektita naturareo en Hispanio, sub la nomo Nacia Parko de la Montoj de Covadonga.
torstai25.7.25
Koko päivän25-a de Julio 2022
25-a de Julio 2022
25-a de Julio 2022. Gretchen C. Daily ricevas la Premion Ramón Margalef pri Ekologio. Ĉi tiu ekologo kaj profesorino estas konata pro integriĝo de la valoroj de naturo en la prenado de decidoj.
perjantai26.7.26
Koko päivän26-a de Julio 1857
26-a de Julio 1857
26-a de Julio 1857. Komenciĝis la konstruado de la Fabriko Duro k K-io, en La Felguera (Asturio). Ĝi iĝis la plej grava ŝtalfabrikejo en Hispanio. Ĝi aperas en la Ruĝa Listo de la Heredaĵo (en danĝero) de Hispania Nostra.
lauantai27.7.27
Koko päivän27-a de Julio 1907
27-a de Julio 1907
27-a de Julio 1907. Naskiĝas matematikisto Irene Fischer. Ŝi estis unu el la internacie agnoskitaj sciencistoj en la kampo de geodezio dum la ora epoko de la kosmomisioj Mercury kaj Apollo.
sunnuntai28.7.28
Koko päivän28-a de Julio 2024
28-a de Julio 2024
28-a de Julio 2024. Monda Tago de Hepatito. Ĝia celo estas konsciigi pri virusaj hepatitoj, kiuj inflamigas hepaton kaj kaŭzas gravajn hepatajn malsanojn kaj hepatan kanceron.
31
maanantai29.7.29
Koko päivän29-a de Julio 1994
29-a de Julio 1994
29-a de Julio 1994. Mortas la Nobel-premiito Dorothy Crowfoot Hodgkin. Ŝi determinis la tridimensian strukturon de molekuloj kiel penicilino aŭ insulino. La 3D-strukturo estas ŝlosilo por kompreni iliajn funkciojn.
tiistai30.7.30
Koko päivän30-a de Julio 1916
30-a de Julio 1916
30-a de Julio 1916. Mortas kuracisto Albert Neisser. Li eltrovis bakterion Neisseria gonorrhoeae, kiu kaŭzas la infekton, sekse transdonitan, nomatan gonoreo.
keskiviikko31.7.31
Koko päivän31-a de Julio 1904
31-a de Julio 1904
31-a de Julio 1904. Naskiĝas agronomisto Thomas Lecky. Lia esplorado pri bredado kaj plibonigo de bovbrutaro naskis novajn rasojn adaptitajn al la klimataj kondiĉoj de Jamajko.
Elokuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
31
torstai1.8.1
Koko päivän1-a de Aŭgusto 1818
1-a de Aŭgusto 1818
1-a de Aŭgusto 1818. Naskiĝas astronomo kaj bibliotekisto Maria Mitchell. Ŝi eltrovis la kometon Mitchell kaj estas konsiderata la unua internacie konata virino kiu laboris kiel profesia astronomo.
perjantai2.8.2
Koko päivän2-a de Aŭgusto 1922
2-a de Aŭgusto 1922
2-a de Aŭgusto 1922. Naskiĝas primatologo Jordi Sabater Pi. Li estis fakulo pri la studo de bestaj kondutoj kaj la eltrovinto de kulturaj kondutoj en pluraj specioj.
lauantai3.8.3
Koko päivän3-a de Aŭgusto 1959
3-a de Aŭgusto 1959
3-a de Aŭgusto 1959. Naskiĝas kemia inĝeniero Kōichi Tanaka. Li estas konata pro disvolvado de metodoj por la identigado kaj struktura analizado de makromolekuloj pere de masospektrometrio.
sunnuntai4.8.4
Koko päivän4-a de Aŭgusto 1906
4-a de Aŭgusto 1906
4-a de Aŭgusto 1906. Naskiĝas Zoologisto Eugen Schuhmacher. Li estis unu el la pioniroj en la kampo de filmoj pri bestoj.
32
maanantai5.8.5
Koko päivän5-a de Aŭgusto 1872
5-a de Aŭgusto 1872
5-a de Aŭgusto 1872. Naskiĝas sciencisto Oswaldo Cruz. Li estis pioniro pri studo de tropikaj malsanoj en Brazilo, aktive laboranta pri ilia kontrolo kaj elradikigo.
tiistai6.8.6
Koko päivän6-a de Aŭgusto 1905
6-a de Aŭgusto 1905
6-a de Aŭgusto 1905. Naskiĝas matematikisto María Montserrat Capdevila d’Oriola. En 1931 ŝi iĝis la unua universitata profesorino pri matematiko ĉe la Universitato de Barcelono.
keskiviikko7.8.7
Koko päivän7-a de Aŭgusto 1735
7-a de Aŭgusto 1735
7-a de Aŭgusto 1735. Naskiĝas scienca tradukisto Claudine Picardet. Ŝi tradukis el almenaŭ kvar lingvoj (sveda, angla, germana kaj itala, kaj eble latina) en la francan por dudeko da kemiistoj kaj mineralogoj.
torstai8.8.8
Koko päivän8-a de Aŭgusto 1901
8-a de Aŭgusto 1901
8-a de Aŭgusto 1901. Naskiĝas biologo Miriam Friedman Menkin. Ŝi esploris envitran fekundigon kaj iĝis la unua persono, kiu sukcesis fekundigi ovolon ekster la homa korpo.
perjantai9.8.9
Koko päivän9-a de Aŭgusto 1927
9-a de Aŭgusto 1927
9-a de Aŭgusto 1927. Naskiĝas Marvin Minsky, unu el la gepatroj de artefarita intelekto. Li estis kunfondinto de la laboratorio por artefarita intelekto de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT).
lauantai10.8.10
Koko päivän10-a de Aŭgusto 1943
10-a de Aŭgusto 1943
10-a de Aŭgusto 1943. Naskiĝas inĝeniero Frances Northcutt. Dum la misio Apollo 13, post eksplodo de oksigenujo, ŝi laboris pri komputila programo por sekure revenigi ĝiajn astronaŭtojn al Tero.
sunnuntai11.8.11
Koko päivän11-a de Aŭgusto 1956
11-a de Aŭgusto 1956
11-a de Aŭgusto 1956. Naskiĝas matematikisto Pierre-Louis Lions. Li estas konata pro studado de la teorio de neliniaj partaj diferencialaj ekvacioj kaj eltrovo de kompleta solvo al la ekvacio de Boltzmann.
33
maanantai12.8.12
Koko päivän12-a de Aŭgusto 1919
12-a de Aŭgusto 1919
12-a de Aŭgusto 1919. Naskiĝas astrofizikisto Margaret Burbidge. Krom sia partopreno en la klarigo de la stela nukleosintezo, ŝi esploris kvazarojn kaj galaksiojn.
tiistai13.8.13
Koko päivän13-a de Aŭgusto 1913
13-a de Aŭgusto 1913
13-a de Aŭgusto 1913. Metalurgiisto Harry Brearley obtenas la unuan rustorezistan ŝtalon. Li miksis ŝtalon kaj kromion kaj, traktinte la specimenojn per acido por studi ilin sub mikroskopo, observis ke ili rezistis la acidatakon.
keskiviikko14.8.14
Koko päivän14-a de Aŭgusto 1848
14-a de Aŭgusto 1848
14-a de Aŭgusto 1848. Naskiĝas astronomo Margaret Lindsay Huggins. Kune kun la astronomo William Huggins, ŝi estis pioniro en spektroskopio, publikigante la Atlas of de Representative Stellar Spektra (1899).
torstai15.8.15
Koko päivän15-a de Aŭgusto 1881
15-a de Aŭgusto 1881
15-a de Aŭgusto 1881. Naskiĝas genetikisto Elisabeth Schieman. Ŝia laboro pri la evoluaj rilatoj de gravaj cerealoj, kiel tritiko kaj hordeo, multe influis sur la nuntempan vegetalan biologion.
perjantai16.8.16
Koko päivän16-a de Aŭgusto 1884
16-a de Aŭgusto 1884
16-a de Aŭgusto 1884. Naskiĝas verkisto Hugo Gernsback, pioniro de sciencfikcio. Li obtenis multajn patentojn, kiel tiu de instrumento por pli bone kapti sonon en radioaparato aŭ metodo por senvaksa senharigo.
lauantai17.8.17
Koko päivän17-a de Aŭgusto 1902
17-a de Aŭgusto 1902
17-a de Aŭgusto 1902. Naskiĝas biologo kaj kemiisto Magda Staudinger. Kune kun Hermann Staudinger, ŝi studis la kemian strukturon de makromolekuloj kaj iliajn aplikojn al biologio.
sunnuntai18.8.18
Koko päivän18-a de Aŭgusto 1955
18-a de Aŭgusto 1955
18-a de Aŭgusto 1955. Naskiĝas kriptologo Taher Elgamal. Krom laboradi pri la disvolviĝo de la SSL-protokolo, li priskribis ciferecan subskribskemon bazitan sur la komplekseco de la kalkulo de diskreta logaritmo.
34
maanantai19.8.19
Koko päivän19-a de Aŭgusto 1830
19-a de Aŭgusto 1830
19-a de Aŭgusto 1830. Naskiĝas la kemiisto kaj kuracisto Julius Lothar Meyer. En 1870 li prezentis sian eltrovon de la perioda leĝo, kiu asertas ke la ecoj de la elementoj estas periodaj funkcioj de ilia atommaso.
tiistai20.8.20
Koko päivän20-a de Aŭgusto 1970
20-a de Aŭgusto 1970
20-a de Aŭgusto 1970. La Internacia Astronomia Unio nomis krateron sur la Luno kiel Sofia Kovalevskaja. Ĝi honoris tiun elstaran rusan matematikistinon de romaa etno.
keskiviikko21.8.21
Koko päivän21-a de Aŭgusto 1973
21-a de Aŭgusto 1973
21-a de Aŭgusto 1973. Naskiĝas komputilisto Sergey Brin (origine Sergej Miĥajloviĉ Brin). Kune kun Larry Page li fondis Guglon en 1996, kiam ambaŭ estis postgradaj studentoj pri komputikaj sciencoj.
torstai22.8.22
Koko päivän22-a de Aŭgusto 1949
22-a de Aŭgusto 1949
22-a de Aŭgusto 1949. Naskiĝas ekologo Mary E. Power. Ŝi estis pioniro pri studo de nutroretoj en riveroj, studinte, interalie, la interagadon inter fiŝoj, birdoj, senvertebruloj kaj algoj.
perjantai23.8.23
Koko päivän23-a de Aŭgusto 1982
23-a de Aŭgusto 1982
23-a de Aŭgusto 1982. Naskiĝas teoria kosmologo kaj partikolofizikisto Chanda Prescod-Weinstein. Ŝi esploris, interalie, pri la aksiono kiel ero de malluma materio aŭ pri la kosma inflacio.
lauantai24.8.24
Koko päivän24-a de Aŭgusto 2006
24-a de Aŭgusto 2006
24-a de Aŭgusto 2006. 6 Forpasas la arthistoriisto Christian Ewert, unu el la plej bonaj esploristoj de la alandalusa arkitekturo, kun diversaj esploraĵoj, kiuj ampleksigas el urbo Medina Azahara ĝis la palaco Aljafería de Zaragozo.
sunnuntai25.8.25
Koko päivän25-a de Aŭgusto 1884
25-a de Aŭgusto 1884
25-a de Aŭgusto 1884. Naskiĝas kemiisto Nathalie Demassieux. Ŝi studis kompleksajn halogenajn plumbosalojn kaj la dehidratiĝon de duoblaj sulfatoj, ankaŭ postlasante riĉan heredaĵon instruistan kaj disvastigan.
35
maanantai26.8.26
Koko päivän26-a de Aŭgusto 1873
26-a de Aŭgusto 1873
26-a de Aŭgusto 1873. Naskiĝas Lee De Forest. Li inventis la triodon, kiu amplifis sonondojn kaj kontrolis ilian intenson kaj estis la antaŭulo de la aŭdoamplifilo, uzata ekzemple, ĉe elektraj gitaroj.
tiistai27.8.27
Koko päivän27-a de Aŭgusto 1858
27-a de Aŭgusto 1858
27-a de Aŭgusto 1858. Naskiĝas la matematikisto kaj logikisto Giuseppe Peano. Li kontribuis al matematika logiko kaj nombroteorio, kaj al li ni ŝuldas la tielnomitan Peano-kurbon, la unuan ekzemplon de kurbo, kiu plenigas la ebenon.
keskiviikko28.8.28
Koko päivän28-a de Aŭgusto 1859
28-a de Aŭgusto 1859
28-a de Aŭgusto 1859. Komenciĝas la plej potenca suna ŝtormo el tiuj registritaj. La norda aŭroro brilis tiel hele ke ĝi estis videbla en lokoj tiel malproksimaj kiel Japanio, Florido kaj Hispanio.
torstai29.8.29
Koko päivän29-a de Aŭgusto 1989
29-a de Aŭgusto 1989
29-a de Aŭgusto 1989. Forpasas ornitologo kaj ekologiisto Peter Scott. Li kontribuis al fondiĝo de la Monda Fonduso por la Naturo (WWF) kaj dezajnis ĝian konatan emblemon kun panda urso.
perjantai30.8.30
Koko päivän30-a de Aŭgusto 2013
30-a de Aŭgusto 2013
30-a de Aŭgusto 2013. La revuo Science publikigas la eltrovon de la Granda Kanjono de Gronlando fare de esploristoj de la Universitatoj de Bristol, Calgary kaj Urbino.
lauantai31.8.31
Koko päivän31-a de Aŭgusto 1949
31-a de Aŭgusto 1949
31-a de Aŭgusto 1949. Naskiĝas teoria fizikisto David Politzer. Kune kun David J. Gross kaj Frank Wilczek, li ricevis Nobelpremion pri fiziko pro eltrovo de asimptota libereco en kvantuma kromodinamiko.
Syyskuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
35
sunnuntai1.9.1
Koko päivän1-a de Septembro 1959
1-a de Septembro 1959
1-a de Septembro 1959. Naskiĝas kuracisto Anne Szarewski. Ŝi montris ke, eĉ sen malsantraktado, la unuaj signoj de cervikaj patologioj havis pli da probableco malaperi se la virinoj ĉesis fumi.
36
maanantai2.9.2
Koko päivän2-a de Septembro 1883
2-a de Septembro 1883
2-a de Septembro 1883. Naskiĝas imunologo Rudolf Weigl. Li disvolvis vakcinon kontraŭ tifo, la unuan efikan kontraŭ tiu malsano.
tiistai3.9.3
Koko päivän3-a de Septembro 1814
3-a de Septembro 1814
3-a de Septembro 1814. Nasskiĝas matematikisto James Joseph Sylvester. Li kontribuis al la teorioj de matricoj, de algebraj invariantoj, al nombroteorio, al nombropartigado, kaj al kombinatoriko.
keskiviikko4.9.4
Koko päivän4-a de Septembro 1929
4-a de Septembro 1929
4-a de Septembro 1929. Naskiĝas astronomo Elizabeth Roemer. Inter aliaj atingoj, en 1975 ŝi malkovris Temiston, sateliton de Jupitero, kune kun Charles T. Kowal.
torstai5.9.5
Koko päivän5-a de Septembro 1908
5-a de Septembro 1908
5-a de Septembro 1908. Naskiĝas la kuracisto kaj aktivulo Josué de Castro. Interalie, li prezidis la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN (FAO). Lia plej konata verko estas Geopolitiko de Malsato, kie li prilumas la kompleksecon de la problemo de subnutrado.
perjantai6.9.6
Koko päivän6-a de Septembro 1952
6-a de Septembro 1952
6-a de Septembro 1952. Forpasas bakteriologo Ida A. Bengtso. Ŝi esploris malaerobiajn organismojn, kaj estis konata pro sia laboro de klasifikado de Clostridium botulinum, la bacilo kiu produktas botulinan toksinon.
lauantai7.9.7
Koko päivän7-a de Septembro 1917
7-a de Septembro 1917
7-a de Septembro 1917. Naskiĝas kemiisto John Cornforth. Li ricevis la Nobelpremion pri Kemio en 1975 pro sia laboro pri la stereokemio de enzime katalizitaj reakcioj.
sunnuntai8.9.8
Koko päivän8-a de Septembro 1903
8-a de Septembro 1903
8-a de Septembro 1903. Naskiĝas farmakologo Marthe Louise Vogt. Ŝi faris gravajn kontribuojn por kompreni la rolon de neŭrotransmisiloj en la cerbo, precipe epinefrino.
37
maanantai9.9.9
Koko päivän9-a de Septembro 1788
9-a de Septembro 1788
9-a de Septembro 1788. Veterinaroj Segismundo Malats kaj Hipólito Estévez estas komisiitaj ellabori la planon krei du lernejojn de veterinara medicino en Hispanio, resp. en Madrido kaj en Kordovo.
tiistai10.9.10
Koko päivän10-a de Septembro 1749
10-a de Septembro 1749
10-a de Septembro 1749. Mortas la matematikisto kaj fizikisto Émilie du Châtelet. Ŝi estis tradukanto de la verkoj de Isaac Newton en la francan kaj disvastiganto de liaj teorioj.
keskiviikko11.9.11
Koko päivän11-a de Septembro 1911
11-a de Septembro 1911
11-a de Septembro 1911. Naskiĝas botanikisto Elke Mackenzie. Ŝi specialistiĝis pri la studo de likenoj kaj elstaris pro siaj fruktodonaj polusaj esploradoj.
torstai12.9.12
Koko päivän12-a de Septembro 2004
12-a de Septembro 2004
12-a de Septembro 2004. La insulo Majorko nomas Odón de Buen adoptita filo. La heredaĵo de ĉi tiu elstara natursciencisto, fondinto de la Hispana Instituto pri Oceanografio, estas reakirata en la lastaj jaroj
perjantai13.9.13
Koko päivän13-a de Septembro 1924
13-a de Septembro 1924
13-a de Septembro 1924. Naskiĝas la genetikisto Chana Malogolowkin-Cohen. Ŝi estis pioniro en la studo de la genetiko de la bananmuŝo en Brazilo kaj en la teknikoj por malhelpi la transmision de virusoj per moskitoj.
lauantai14.9.14
Koko päivän14-a de Septembro 1959
14-a de Septembro 1959
14-a de Septembro 1959. La kosma veturilo Luna 2 plenumas sian celon frakasiĝi en la Lunon, specife en la Mare Imbrium, du tagojn post sia lanĉo.
sunnuntai15.9.15
Koko päivän15-a de Septembro 1924
15-a de Septembro 1924
15-a de Septembro 1924. Estas aprobita la patento de la teremino, elektronika muzikilo kiu estas kontrolata sen la bezono de fizika kontakto.
38
maanantai16.9.16
Koko päivän16-a de Septembro 1885
16-a de Septembro 1885
16-a de Septembro 1885. Naskiĝas la psikologo Karen Horney. Pioniro en feminisma psikologio, ŝiaj teorioj pridubis kelkajn el la tradiciaj aliroj de Sigmund Freud.
tiistai17.9.17
Koko päivän17-a de Septembro 1952
17-a de Septembro 1952
17-a de Septembro 1952. Naskiĝas neŭrologo Anita Harding. Ŝi estis kuneltrovinto de la unua mutacio de mitokondria DNA en homaj malsanoj kaj de la koncepto de heteroplasma histo en mutacia mitokondria DNA.
keskiviikko18.9.18
Koko päivän18-a de Septembro 1928
18-a de Septembro 1928
18-a de Septembro 1928. La aerŝipo Graf Zeppelin flugas unuafoje. Ĝi estis la plej granda aviadilo de sia tempo, je 236,6 metroj longa. Ĝi faris pli ol 600 flugojn, inkluzive de unu esplorflugo al la Arkto.
torstai19.9.19
Koko päivän19-a de Septembro 2008
19-a de Septembro 2008
19-a de Septembro 2008. La Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (IGME) kaj ĝia franca ekvivalento, la BGRM, prezentas la unuan kompletan geologian mapon de Pireneoj.
perjantai20.9.20
Koko päivän20-a de Septembro 1910
20-a de Septembro 1910
20-a de Septembro 1910. Naskiĝas matematikisto Dorothy Vaughan. Fakulo pri la programlingvo Fortran, ŝi gvidis West Area Computers, rasapartigitan teamon konsistantan el afrikusonaj virinoj kun matematika trejnado.
lauantai21.9.21
Koko päivän21-a de Septembro 1919
21-a de Septembro 1919
21-a de Septembro 1919. Naskiĝas fizikisto kaj filozofo de scienco Mario Bunge. Li estis tre kritika kontraŭ la pseŭdoscienco, en kiu li inkludis homeopation, psikanalizon, novklasikan mikroekonomikon kaj prakseologion.
sunnuntai22.9.22
Koko päivän22-a de Septembro 1940
22-a de Septembro 1940
22-a de Septembro 1940. Naskiĝas sciencisto Teresa Mendizábal. Ŝi studis grunderozion, terdegeneron kaj dezertiĝon. Ŝi agis kiel fakulo kontraŭ dezertiĝo por Unuiĝintaj Nacioj.
39
maanantai23.9.23
Koko päivän23-a de Septembro 1902
23-a de Septembro 1902
23-a de Septembro 1902. Naskiĝas matematikisto Su Buqing. Li estas ĉefe konata pro siaj atingoj en ĝeneralspaca diferenciala geometrio.
tiistai24.9.24
Koko päivän24-a de Septembro 1870
24-a de Septembro 1870
24-a de Septembro 1870. Naskiĝas kemiisto kaj fizikisto Georges Claude. Li inventis sistemon por likvigi aeron kaj la neonan lampon.
keskiviikko25.9.25
Koko päivän25-a de Septembro 1773
25-a de Septembro 1773
25-a de Septembro 1773. Naskiĝas la entomologo Agostino Bassi. Li estas konata pro sia studo de muskardino, malsano kiu atakas la silkraŭpon, kio igis lin antaŭulo de la ĝermteorio de infektaj malsanoj.
torstai26.9.26
Koko päivän26-a de Septembro 1916
26-a de Septembro 1916
26-a de Septembro 1916. Naskiĝas Iĥtiologo Margaret M. Smith. Krom esti konsiderata unu el la plej gravaj naturilustristoj en la mondo, ŝi priskribis multajn speciojn de fiŝoj de la marbordoj de Sudafriko.
perjantai27.9.27
Koko päivän27-a de Septembro 2017
27-a de Septembro 2017
27-a de Septembro 2017. Forpasas Ben Barres, neŭrobiologo kaj profesoro ĉe Stanforda Lernejo de Medicino. Li estis la unua transseksa persono kiu membris en la Nacia Akademio de Sciencoj en Usono (2013).
lauantai28.9.28
Koko päivän28-a de Septembro 1959
28-a de Septembro 1959
28-a de Septembro 1959. Naskiĝas la virologo kaj imunologo Margarita del Val. Ŝi estis unu el la plej grandaj defendantoj de la efikeco de vakcinoj kaj kvarantenoj dum la pandomio kaŭzita de la SARS-CoV-2 (Kovimo-19).
sunnuntai29.9.29
Koko päivän29-a de Septembro 1899
29-a de Septembro 1899
29-a de Septembro 1899. Naskiĝas inventisto László Bíró, ankaŭ konata kiel Ladislao Biro. Li patentis multajn ilojn, kiel lavmaŝinon kaj parfumbotelon, sed la plej fama tutmonde estas la globkrajono.
40
maanantai30.9.30
Koko päivän30-a de Septembro 2021
30-a de Septembro 2021
30-a de Septembro 2021. Virologo María Guadalupe Guzmán Tirado ricevas la Premion L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco pro sia kontribuo pli bone kompreni la patogenezon, traktadon kaj preventadon de dengo.
Lokakuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
40
tiistai1.10.1
Koko päivän1-a de Oktobro 1993
1-a de Oktobro 1993
1-a de Oktobro 1993. Mortas la onkologo kaj klinika esploristo Mildred Vera Peters. Ŝi montris ke tumorektomio (parta ĥirurgio) plus radiado estis same efikaj kiel mamektomio en traktado de mamkancero.
keskiviikko2.10.2
Koko päivän2-a de Oktobro 1893
2-a de Oktobro 1893
2-a de Oktobro 1893. Naskiĝas la organika ĥemiisto Katō Sechi. Ŝi laboris ĉe la Fizika kaj Ĥemia Esplorinstituto en Tokio, RIKEN, kaj iĝis pioniro en analizado per spektroskopio.
torstai3.10.3
Koko päivän3-a de Oktobro 1951
3-a de Oktobro 1951
3-a de Oktobro 1951. Naskiĝas geologo kaj spaca kaj maresploristo Kathryn Dwyer Sullivan. Ŝi estis la unua astronaŭtino kiu faris eksterveturilan agadon kaj pruvis ke la Challenger povis reproviziĝi dum orbito.
perjantai4.10.4
Koko päivän4-a de Oktobro 1951
4-a de Oktobro 1951
4-a de Oktobro 1951. Henrietta Lacks mortas. Sen ŝia konsento, estis kolektitaj ĉeloj de ŝia utera kancero, kreante la unuan senmortan ĉelkulturlinion, nomatan HeLa.
lauantai5.10.5
Koko päivän5-a de Oktobro 1871
5-a de Oktobro 1871
5-a de Oktobro 1871. Naskiĝas agrikultura specialisto Elizabeth Coleman White. Ŝi kunlaboris kun botanikisto Frederick Vernon Coville por evoluigi kaj surmerkatigi kultivitan mirtelon.
sunnuntai6.10.6
Koko päivän6-a de Oktobro 2022
6-a de Oktobro 2022
6-a de Oktobro 2022. Internacia Tago de Geodiverseco estas festita unuafoje. Ĝia celo estas antaŭenigi pli bonan komprenon de la dinamikaj procezoj de la Tero.
41
maanantai7.10.7
Koko päivän7-a de Oktobro 1919
7-a de Oktobro 1919
7-a de Oktobro 1919. Naskiĝas programisto kaj sistemanalizisto Henriette Avram. Ŝi disvolvis la MARC-21-formaton por katalogi dokumentojn en aŭtomatigita maniero, kiu estos aplikata en la internacia biblioteka komunumo.
tiistai8.10.8
Koko päivän8-a de Oktobro 1872
8-a de Oktobro 1872
8-a de Oktobro 1872. Naskiĝas geologo kaj paleontologo Gertrude Lilian Elles. Kune kun Ethel Wood ŝi verkis Monograph of British Graptolites, kiu estis dum multaj jaroj referencverko en paleontologio.
keskiviikko9.10.9
Koko päivän9-a de Oktobro 1901
9-a de Oktobro 1901
9-a de Oktobro 1901. Naskiĝas ĥemia inĝeniero Germaine Benoit. Ŝi estas precipe konata pro sia kontribuo al la studo de simpatomimetaj substancoj.
torstai10.10.10
Koko päivän10-a de Oktobro 1967
10-a de Oktobro 1967
10-a de Oktobro 1967. La Eksterspaca Traktato ekvalidas. Ĝi reprezentas la bazan juran kadron de internacia spaca juro kaj estis ratifita de pli ol 100 landoj.
perjantai11.10.11
Koko päivän11-a de Oktobro 1854
11-a de Oktobro 1854
11-a de Oktobro 1854. Geologo kaj paleontologo Henriette Delamarre de Monchaux naskiĝis. Ŝi estis specialisto pri falunoj, materialo de granda geologia intereso kaj utila kiel agrikultura sterkaĵo por acidaj argilaj grundoj.
lauantai12.10.12
Koko päivän12-a de Oktobro 1964
12-a de Oktobro 1964
12-a de Oktobro 1964. Sovetunio metas Vosĥod 1 en teran orbiton, la unuan kosmoŝipon kun skipo de pluraj homoj; ĝi fariĝis la unua flugo sen kosmovestoj.
sunnuntai13.10.13
Koko päivän13-a de Oktobro 2016
13-a de Oktobro 2016
13-a de Oktobro 2016. Sciencisto Maria Isabel Andrade ricevas la Mondan Premion pri Nutrado. Ŝia laboro pri biofortigitaj kultivovarioj de batato kontribuas al plibonigo de nutraĵsekureco en Afriko.
42
maanantai14.10.14
Koko päivän14-a de Oktobro 1928
14-a de Oktobro 1928
14-a de Oktobro 1928. Naskiĝas fizikisto kaj matematikisto Mary Tsingou. Ŝi estis unu el la unuaj programistoj de la MANIAC-komputilo.
tiistai15.10.15
Koko päivän15-a de Oktobro 1859
15-a de Oktobro 1859
15-a de Oktobro 1859. Naskiĝas la kuracisto Augusta Déjerine-Klumpke. Ŝi priskribis paralizon de la pli malaltaj radikoj de la braka plekso, post la priskriboj de altaj pleksaj lezoj de Duchenne kaj Erb.
keskiviikko16.10.16
Koko päivän16-a de Oktobro 1920
16-a de Oktobro 1920
16-a de Oktobro 1920. Naskiĝas arkeologo kaj antropologo Alicia Dussán de Reichel. Ŝi estis pioniro en la evoluo de sociaj kaj homaj sciencoj en Kolombio, same kiel en genraj studoj en la kariba regiono.
torstai17.10.17
Koko päivän17-a de Oktobro 1771
17-a de Oktobro 1771
17-a de Oktobro 1771. La Reĝa Kabineto de Naturhistorio, nuntempe la Nacia Muzeo de Natursciencoj de Hispanio, malfermiĝas al la publiko. Ĉi tiu kolekto estis la unua al kiu ĉiuj havis aliron, sendepende de sia socia statuso.
perjantai18.10.18
Koko päivän18-a de Oktobro 2019
18-a de Oktobro 2019
18-a de Oktobro 2019. Biologinoj Sandra Myrna Díaz kaj Joanne Chory ricevas la premion Princino de Asturio pro sia kontribuo al la scio pri plantbiologio.
lauantai19.10.19
Koko päivän19-a de Oktobro 1835
19-a de Oktobro 1835
19-a de Oktobro 1835. Naskiĝas inventinto Amanda T. Jones. Ŝi laboris pri teknologio aplikita al manĝkonservado kaj estas konata pro elpensado de nova manĝpakaĵa vakusistemo, la Jones-metodo.
sunnuntai20.10.20
Koko päivän20-a de Oktobro 1891
20-a de Oktobro 1891
20-a de Oktobro 1891. Naskiĝas fizikisto kaj Nobelpremiito James Chadwick. Li estas konata tutmonde pro la malkovro de la neŭtrono, subatoma partiklo sen elektra ŝargo.
43
maanantai21.10.21
Koko päivän21-a de Oktobro 1906
21-a de Oktobro 1906
21-a de Oktobro 1906. Naskiĝas nutraĵisto Elsie Widdowson. Ŝi esploris subnutradon kaj, kun Robert McCance, reviziis la aldonon de vitaminoj al manĝaĵoj kaj la porciumadon en Britio dum Dua Mondmilito.
tiistai22.10.22
Koko päivän22-a de Oktobro 1905
22-a de Oktobro 1905
22-a de Oktobro 1905. Naskiĝas radio-inĝeniero Karl Guthe Jansky. Li pruvis ke la radiado ricevita kun ondolongo de 14,6 metroj ne devenis el la Suno, sed el la konstelacio Sagitario.
keskiviikko23.10.23
Koko päivän23-a de Oktobro 1920
23-a de Oktobro 1920
23-a de Oktobro 1920. Naskiĝas meteorologo Tetsuya Fujita. Lia esplorado revoluciis nian komprenon pri fulmotondroj, tornadoj, uraganoj kaj severaj tajfunoj.
torstai24.10.24
Koko päivän24-a de Oktobro 1836
24-a de Oktobro 1836
24-a de Oktobro 1836. La ĥemiisto János Irinyi patentas silentajn neeksplodemajn alumetojn. Lia invento baziĝis sur la miksado de fosforo kun plumba dioksido en la alumetkapo.
perjantai25.10.25
Koko päivän25-a de Oktobro 1971
25-a de Oktobro 1971
25-a de Oktobro 1971. Naskiĝas industria inĝeniero Elena García Armada. Ŝi kreis la unuan porinfanan bionikan eksterskeleton, kiu ebligas al paralizitaj geknaboj denove piediri.
lauantai26.10.26
Koko päivän26-a de Oktobro 1994
26-a de Oktobro 1994
26-a de Oktobro 1994. Matematikisto Andrew Wiles anoncas la solvon de la Granda Teoremo de Fermat.
sunnuntai27.10.27
Koko päivän27-a de Oktobro 1904
27-a de Oktobro 1904
27-a de Oktobro 1904. Naskiĝas kinisto kaj inventisto José Val del Omar. Li integrigis diversajn teknikajn inventojn al filmoj kiel ekzemple Tríptico elemental de España (Elementa triptiko de Hispanio).
44
maanantai28.10.28
Koko päivän28-a de Oktobro 1897
28-a de Oktobro 1897
28-a de Oktobro 1897. Naskiĝas kuracisto Marjory Warren. Ŝi estas konsiderata la patrino de moderna geriatria medicino.
tiistai29.10.29
Koko päivän29-a de Oktobro 1791
29-a de Oktobro 1791
29-a de Oktobro 1791. Naskiĝas botanikisto Anne Kingsbury Wollstonecraft. Ŝi studis la flaŭron de Kubo kaj, en la mez-1820aj jaroj, kreis ilustritan manuskripton titolitan Specimenoj de plantoj kaj fruktoj el la insulo Kubo.
keskiviikko30.10.30
Koko päivän30-a de Oktobro 1909
30-a de Oktobro 1909
30-a de Oktobro 1909. Naskiĝas fizikisto Homi J. Bhabha. Li proponis la uzon de la abundaj rezervoj de torio en Barato, anstataŭigante la malabundajn rezervojn de uranio, por eki la atomenergian programon.
torstai31.10.31
Koko päivän31-a de Oktobro 1831
31-a de Oktobro 1831
31-a de Oktobro 1831. Naskiĝas la kuracisto, neŭrologo, fiziologo kaj antropologo Paolo Mantegazza. Li izolis kokainon elde la kokao kaj esploris ĝiajn anesteziajn efikojn en homoj.
Marraskuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
44
perjantai1.11.1
Koko päivän1-a de Novembro 1755
1-a de Novembro 1755
1-a de Novembro 1755. Okazas la Granda Lisbona Tertremo. La serĉado de scienca klarigo kunigis gravan aron de specialistoj kaj kreis la fundamentojn de la moderna seismologio.
lauantai2.11.2
Koko päivän2-a de Novembro 1954
2-a de Novembro 1954
2-a de Novembro 1954. Naskiĝas biologo Pere Alberch. Li direktis la Nacian Muzeon de Natursciencoj de Hispanio, reformis la esplordepartementojn, instigis la modernigon de la kolektoj kaj organizis stimulajn ekspoziciojn.
sunnuntai3.11.3
Koko päivän3-a de Novembro 1887
3-a de Novembro 1887
3-a de Novembro 1887. Naskiĝas geologo Eileen Hendriks. Kvankam ŝi ne povis aliri profesian kategorion akorde kun sia trejnado, ŝi estis premiita pro sia laboro pri la geologio de Devono kaj Kornvalo (Britio).
45
maanantai4.11.4
Koko päivän4-a de Novembro 1933
4-a de Novembro 1933
4-a de Novembro 1933. Naskiĝas elektrinĝeniero kaj nobelpremiito Charles Kuen Kao. Li estis pioniro en la evoluo kaj uzado de optika fibro en telekomunikado.
tiistai5.11.5
Koko päivän5-a de Novembro 1947
5-a de Novembro 1947
5-a de Novembro 1947. Naskiĝas marbiologo kaj oceanografo Sallie W. Chisholm. Kuneltrovinto de la plej abunda mara fitoplanktono, Prochlorococcus, ŝi estas fakulo pri la ekologio kaj evoluo de oceanaj mikroboj.
keskiviikko6.11.6
Koko päivän6-a de Novembro 1886
6-a de Novembro 1886
6-a de Novembro 1886. Naskiĝas astronomo Ida Barney. Ŝi estas konata pro siaj 22 volumoj da astrometriaj mezuradoj de 150 000 steloj.
torstai7.11.7
Koko päivän7-a de Novembro 2019
7-a de Novembro 2019
7-a de Novembro 2019. Mortas la biokemiisto Margarita Salas. Ŝi antaŭenigis molekulan biologion en Hispanio kaj izolis la enzimon DNA-polimerazon de bakteriofago fio-29. Tiu eltrovaĵo ebligis la multigadon de DNA.
perjantai8.11.8
Koko päivän8-a de Novembro 1917
8-a de Novembro 1917
8-a de Novembro 1917. Naskiĝas sciencisto Kamal Ranadive. Ŝi establis la unuan histokulturan esplorlaboratorion de Barato kaj estas konata pro sia laboro pri la rilato inter kanceroj kaj virusoj.
lauantai9.11.9
Koko päivän9-a de Novembro 1850
9-a de Novembro 1850
9-a de Novembro 1850. Naskiĝas Ignacio Bolívar, unu el la plej brilaj entomologoj de sia tempo. Kiel direktoro de la Nacia Muzeo de Natursciencoj de Hispanio, li rehavigis al ĝi la brilon, kiun ĝi ĝuis en siaj komencoj.
sunnuntai10.11.10
Koko päivän10-a de Novembro 1935
10-a de Novembro 1935
10-a de Novembro 1935. Naskiĝas teoria astrofizikisto kaj kosmologo Igor Novikov. Li formulis la Novikov-principon de memkohero, por solvi la problemojn de paradoksoj rilate la tempovojaĝadon.
46
maanantai11.11.11
Koko päivän11-a de Novembro 1930
11-a de Novembro 1930
11-a de Novembro 1930. Patento US1781541 estas havigita al Albert Einstein kaj Leó Szilárd por ilia invento: la Ejnŝtejn-fridujo. Dum jaroj, ambaŭ fizikistoj laboris por plibonigi hejmmalvarmigan teknologion.
tiistai12.11.12
Koko päivän12-a de Novembro 1926
12-a de Novembro 1926
12-a de Novembro 1926. Naskiĝas biokemiisto kaj nutristo Taneko Suzuki. Ŝi estis fakulo pri proteinkemio kaj en la evoluo de manĝaĵoj el fiŝproteinoj, kiel la Marinbeef-koncentraĵo.
keskiviikko13.11.13
Koko päivän13-a de Novembro 1893
13-a de Novembro 1893
13-a de Novembro 1893. Naskiĝas botanikisto kaj bibliotekisto Mary Ellinor Lucy Archer. Ŝi instigis la enkondukon de universala dekuma klasifiko ĉe la aŭstralia esplorinstitucio CSIRO kaj pioniris la koncepton de interbibliotekaj pruntoj.
torstai14.11.14
Koko päivän14-a de Novembro 1962
14-a de Novembro 1962
14-a de Novembro 1962. Naskiĝas Fang Fang Kullander. Rekonita pro siaj kontribuoj al akvokulturo en Ĉinio kaj al scio pri la enlandaj akvoj de Mjanmao, ŝi fondis la ĉin-eŭropan projekton ECOCARP.
perjantai15.11.15
Koko päivän15-a de Novembro 1888
15-a de Novembro 1888
15-a de Novembro 1888. Naskiĝas bestkuracisto Agnes Sjöberg. Ŝi estas konsiderata la unua eŭropanino, kaj verŝajne la unua virino en la mondo, kiu defendis sian doktorigan tezon pri veterinara medicino (pri ĉevala okulsekrecio).
lauantai16.11.16
Koko päivän16-a de Novembro 1974
16-a de Novembro 1974
16-a de Novembro 1974. La Arecibo-Mesaĝo estas sendita en kosman spacon el la Areciba Radioteleskopo (en Porto-Riko). Ĝi inkluzivas datumojn pri la situacio de la sunsistemo, la Tero kaj la homo.
sunnuntai17.11.17
Koko päivän17-a de Novembro 1935
17-a de Novembro 1935
17-a de Novembro 1935. Doktoro Matilda Evans mortas. Ŝi aktivis por pli bona sanservo por afrik-usonanoj, precipe geinfanoj.
47
maanantai18.11.18
Koko päivän18-a de Novembro 1863
18-a de Novembro 1863
18-a de Novembro 1863. Naskiĝas la naturisto kaj oceanografo Odón de Buen. Inter liaj multnombraj kontribuoj, tiu, kiu plej transdaŭris, estas la kreado de la Hispana Instituto pri Oceanografio en 1914.
tiistai19.11.19
Koko päivän19-a de Novembro 1847
19-a de Novembro 1847
19-a de Novembro 1847. Naskiĝas mikrobiologo Carl Friedländer. Li identigis la bakterion Klebsiella pneumoniae, kiu kaŭzas pulminflamon. Ĉi tiu bakterio estas konata kiel la bacilo de Friedlander.
keskiviikko20.11.20
Koko päivän20-a de Novembro 1984
20-a de Novembro 1984
20-a de Novembro 1984. Fondiĝas la Instituto SETI, neprofitcela organizaĵo dediĉita al la serĉado de inteligenta vivo en la Universo.
torstai21.11.21
Koko päivän21-a de Novembro 1871
21-a de Novembro 1871
21-a de Novembro 1871. Naskiĝas la kuracisto Clotilde-Camille Deflandre. Ŝi estas konata pro malkovro, kune kun Paul Carnot, de eritropoetino, la ĉefa natura stimulilo de produktado de ruĝaj globuloj (eritrocitoj).
perjantai22.11.22
Koko päivän22-a de Novembro 1880
22-a de Novembro 1880
22-a de Novembro 1880. Naskiĝas kemiisto Pauline Ramart. Ŝiaj verkoj pritraktas la rilaton inter la spektro de ultraviola radiado kaj kemiaj reakcioj ligitaj al radiologio.
lauantai23.11.23
Koko päivän23-a de Novembro 1927
23-a de Novembro 1927
23-a de Novembro 1927. Kemia inĝeniero Erik Rotheim patentas la unuan aerosolujon kun valvo, kiu kapablis enteni kaj liveri produktojn kaj propulsajn sistemojn. Ĝi estis la antaŭulo de la moderna ŝprucigilo.
sunnuntai24.11.24
Koko päivän24-a de Novembro 1914
24-a de Novembro 1914
24-a de Novembro 1914. Naskiĝas fizioterapiisto Bessie Blount Griffin. Ŝi instruis novajn manierojn plenumi ĉiutagajn taskojn al iamaj soldatoj kun handikapitaj manoj kaj inventis manĝsistemon por amputitoj.
48
maanantai25.11.25
Koko päivän25-a de Novembro 1937
25-a de Novembro 1937
25-a de Novembro 1937. Naskiĝis statistikisto Martha Bilotti-Aliaga. Ŝi disvolvis novigajn metodojn por instruado de statistiko, vekante la kritikan spiriton kaj rezonadon inter siaj studentoj.
tiistai26.11.26
Koko päivän26-a de Novembro 1907
26-a de Novembro 1907
26-a de Novembro 1907. Naskiĝas botanikisto kaj limnologo Ruth M. Patrick. Ŝi estis pioniro en uzado de diatomeoj por diagnozi la sanon de dolĉakvaj ekosistemoj.
keskiviikko27.11.27
Koko päivän27-a de Novembro 2021
27-a de Novembro 2021
27-a de Novembro 2021. La kverko (Quercus robur L.) de la Arbaro de la Bankedo de Conxo gajnas la konkurson Arbo de la Jaro en Hispanio 2022. Pli ol 250-jara, ĝi estis defendita de verkistino Rosalía de Castro en pionira ekologia iniciato.
torstai28.11.28
Koko päivän28-a de Novembro 1924
28-a de Novembro 1924
28-a de Novembro 1924. Naskiĝas agrikultura inĝeniero Johanna Döbereiner. Ŝi pristudis la biologian nitrogenfiksadon, helpante redukti dependecon de nitrogensterkaĵo en sojfabkultivaĵoj en Brazilo.
perjantai29.11.29
Koko päivän29-a de Novembro 1849
29-a de Novembro 1849
29-a de Novembro 1849. Inĝeniero John Fleming naskiĝis. Li inventis la vakuan diodon, mejloŝtono konsiderata la komenco de elektroniko.
lauantai30.11.30
Koko päivän30-a de Novembro 1950
30-a de Novembro 1950
30-a de Novembro 1950. Oni petas patenton pri metodo por produktado de laktaĵoj kun malalta enhavo de laktozo. Ĝi baziĝas sur la enzima digesto de la laktozo troviĝanta en lakto.
Joulukuu 2024
maanantai
tiistai
keskiviikko
torstai
perjantai
lauantai
sunnuntai
48
sunnuntai1.12.1
Koko päivän1-a de Decembro 1934
1-a de Decembro 1934
1-a de Decembro 1934. Mortas la esploristo Fanny Hesse. Ŝi inkludis agaron kiel solidigilon en la kulturmedioj por la kreskigo de mikroorganismoj en la laboratorioj.
49
maanantai2.12.2
Koko päivän2-a de Decembro 1913
2-a de Decembro 1913
2-a de Decembro 1913. En la Nacia Muzeo de Natursciencoj de Hispanio estas inaŭgurita la elmontrado de Dippi, kopio de 27-metra skeleto de diplodoko, kiu kontribuis al popularigo de paleontologio en Hispanio.
tiistai3.12.3
Koko päivän3-a de Decembro 1910
3-a de Decembro 1910
3-a de Decembro 1910. La kemiisto kaj inventinto Georges Claude prezentis sian neonlampon ĉe la Pariza Aŭtosalono: li elmontris du tubojn el ruĝa neono, ĉiu 12-metrojn longa.
keskiviikko4.12.4
Koko päivän4-a de Decembro 1899
4-a de Decembro 1899
4-a de Decembro 1899. Naskiĝas geologo Ethel Currie. Ŝi esploris en la kampo de paleontologio, studante fosiliojn de eĥinoj kaj goniatitidoj (formortinta ordo kiu evoluis el naŭtiloidoj).
torstai5.12.5
Koko päivän5-a de Decembro 1624
5-a de Decembro 1624
5-a de Decembro 1624. Mortas la botanikisto kaj kuracisto Caspar Bauhin. Li enkondukis dunoman nomenklaturon en la klasifiko de organismoj. La ileocekuma valvo estas konata kiel la Bauhin-valvo je lia honoro.
perjantai6.12.6
Koko päivän6-a de Decembro 1883
6-a de Decembro 1883
6-a de Decembro 1883. Naskiĝas ornitologo kaj etologo Margaret Morse Nice. Ŝi estas konata pro sia esplorado pri paseroj, estiel la verkinto de la laboro Studoj pri la vivhistorio de la kantpasero.
lauantai7.12.7
Koko päivän7-a de Decembro 1924
7-a de Decembro 1924
7-a de Decembro 1924. Naskiĝis matematikisto Mary Ellen Rudin. Ŝi estas konata pro siaj konstruoj kaj kontraŭekzemploj al famaj konjektoj; la plej konata el ili estas la spaco de Dowker.
sunnuntai8.12.8
Koko päivän8-a de Decembro 1919
8-a de Decembro 1919
8-a de Decembro 1919. Naskiĝis matematikistino Julia Robinson. Ŝi studis diofantajn ekvaciojn kaj decidebloteorion: ŝi kontribuis al la pruvo de la teoremo de Matijaseviĉ pri la nesolveblo de la deka problemo de Hilbert.
50
maanantai9.12.9
Koko päivän9-a de Decembro 1906
9-a de Decembro 1906
9-a de Decembro 1906. Naskiĝas komputikisto Grace Murray Hopper. Pioniro en la mondo de komputiko, ŝi estis la unua programisto kiu uzis la komputilon Mark I.
tiistai10.12.10
Koko päivän10-a de Decembro 1897
10-a de Decembro 1897
10-a de Decembro 1897. Naskiĝas oceanografo Carmen Aldecoa. Ŝi estis la unua sciencisto dungita fare de la Hispana Instituto de Oceanografio, en 1918. Forlasinte sian postenon pro malsano, ŝi dediĉis sian vivon al instruado.
keskiviikko11.12.11
Koko päivän11-a de Decembro 1909
11-a de Decembro 1909
11-a de Decembro 1909. Naskiĝas nuklea fizikisto Toshiko Yuasa. En 1954 ŝi publikigis artikolon avertante pri la danĝeroj de testado de la hidrogenbombo sur Bikini atolo.
torstai12.12.12
Koko päivän12-a de Decembro 1918
12-a de Decembro 1918
12-a de Decembro 1918. Naskiĝis sciencisto Oleg Gazenko. Li partoprenis la sovetian programon pri kosmobestoj, kie li elektis kaj trejnis la hundon Laika, la unuan beston kiu orbitis la Teron.
perjantai13.12.13
Koko päivän13-a de Decembro 1867
13-a de Decembro 1867
13-a de Decembro 1867. Naskiĝas fizikisto kaj inventinto Kristian Birkeland. Li esploris la nordlumojn kaj inventis industrian sistemon por fiksi nitrogenon el la aero kaj uzi ĝin por la produktado de sterkaĵo.
lauantai14.12.14
Koko päivän14-a de Decembro 2000
14-a de Decembro 2000
14-a de Decembro 2000. Estas kompletigita la genarsekvenco de la unua planto, Arabidopsis thaliana, specio kiu estis establita kiel esplormodelo.
sunnuntai15.12.15
Koko päivän15-a de Decembro 1612
15-a de Decembro 1612
15-a de Decembro 1612. Germana astronomo Simon Marius faras la unuan observadon de la Andromeda galaksio, priskribante ĝin kiel similan al la flamo de kandelo vidita tra korno.
51
maanantai16.12.16
Koko päivän16-a de Decembro 1905
16-a de Decembro 1905
16-a de Decembro 1905. Naskiĝas la inĝeniero, inventisto kaj poeto Piet Hein. Li dizajnis novajn ludojn, kiel la Kubo Soma (mekanika puzlo) aŭ Hex (abstrakta ludo kun profundaj matematikaj fundamentoj).
tiistai17.12.17
Koko päivän17-a de Decembro 1913
17-a de Decembro 1913
17-a de Decembro 1913. Naskiĝis komputikisto Mary Kenneth Keller. Ŝi estis kunprogramisto de la BASIC-programlingvo kaj kunfondinto de la Asocio de uzantoj de malgrandaj komputiloj en Edukado (angle ASCUE).
keskiviikko18.12.18
Koko päivän18-a de Decembro 1852
18-a de Decembro 1852
18-a de Decembro 1852. Naskiĝas inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Li inventis la ŝakludiston, la unuan mekanikan komputilon kapablan ludi ŝakon, kaj la telekinon, por kontroli aparatojn uzante radiondojn.
torstai19.12.19
Koko päivän19-a de Decembro 1945
19-a de Decembro 1945
19-a de Decembro 1945. Naskiĝas fizikisto Claudine Hermann. Specialisto pri solidstata fiziko, ŝi laboris je institucia nivelo por plibonigi la situacion de virinoj en scienco ĝenerale kaj en fiziko precipe.
perjantai20.12.20
Koko päivän20-a de Decembro 1919
20-a de Decembro 1919
20-a de Decembro 1919. Laŭ la julia kalendaro naskiĝas profesoro pri biokemio kaj verkisto Isaac Asimov. Li publikigis konatajn verkojn de popularscienco kaj sciencfikcio, kiel la serio Fondaĵo aŭ Mi, Roboto.
lauantai21.12.21
Koko päivän21-a de Decembro 1898
21-a de Decembro 1898
21-a de Decembro 1898. Marie kaj Pierre Curie malkovras radiumon. Foriginte la uranion el specimeno de uraninito, ili observis, ke ĝi ankoraŭ estas radioaktiva pro la ĉeesto de radiumo, nova kemia elemento.
sunnuntai22.12.22
Koko päivän22-a de Decembro 2015
22-a de Decembro 2015
22-a de Decembro 2015. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobas krei ĉiujaran Internacian Tagon por agnoski la kritikan rolon de virinoj kaj knabinoj en scienco kaj teknologio: la 11-an de februaro.
52
maanantai23.12.23
Koko päivän23-a de Decembro 1857
23-a de Decembro 1857
23-a de Decembro 1857. Naskiĝis kemiisto Helen Abbott Michael. Ŝi estas konata kiel la fondinto de fitokemio, esploranta la rilaton inter la kemia komponaĵo de plantoj kaj ilia kresko.
tiistai24.12.24
Koko päivän24-a de Decembro 1906
24-a de Decembro 1906
24-a de Decembro 1906. Kanada inĝeniero Reginald Fessenden faras la unuan radielsendon kiu inkludis muzikon. Reginald mem ludis per violono la kristnaskan kanton Ho Sankta Nokto.
keskiviikko25.12.25
Koko päivän25-a de Decembro 1883
25-a de Decembro 1883
25-a de Decembro 1883. Naskiĝas kemiisto kaj statistikisto Frances Wood. Ŝi komencis labori pri la polimerigo kaj fermentado de vinberoj, poste modifante siajn interesojn direkte al medicina statistiko.
torstai26.12.26
Koko päivän26-a de Decembro 2004
26-a de Decembro 2004
26-a de Decembro 2004. Okazas la seismo de Sumatro-Andamanoj (Indonezio), unu el la plej gravaj iam registritaj (9,3 Mw t.e. momant-magnituda skalo). Sekvis giganta cunamo kun pli ol 280 000 mortoj.
perjantai27.12.27
Koko päivän27-a de Decembro 1924
27-a de Decembro 1924
27-a de Decembro 1924. Naskiĝas la programisto Betty Jean Jennings Bartik. Ŝi estis unu el la originaj programistoj de la ENIAC-komputilo.
lauantai28.12.28
Koko päivän28-a de Decembro 1890
28-a de Decembro 1890
28-a de Decembro 1890. Naskiĝas biologo Berthe Kolochine-Erber. Ŝi estis fama specialisto pri leptospirozo, zoonoza malsano kaŭzita de la bakterio Leptospira interrogans.
sunnuntai29.12.29
Koko päivän29-a de Decembro 1899
29-a de Decembro 1899
29-a de Decembro 1899. Naskiĝas astronomo Vera Fedorovna Gaze. Ŝi studis emisiajn nebulozojn kaj etplanedojn.
01
maanantai30.12.30
Koko päivän30-a de Decembro 1924
30-a de Decembro 1924
30-a de Decembro 1924. Astronomo Edwin Hubble anoncas la ekziston de aliaj galaksioj ol la Lakta Vojo. En siaj observoj li uzis la 2,54-metran Hooker-teleskopon, la plej potencan en la mondo en tiu tempo.
tiistai31.12.31
Koko päivän31-a de Decembro 1930
31-a de Decembro 1930
31-a de Decembro 1930. Naskiĝas instruisto pri matematiko Jaime Escalante. Li sukcesis ke studentoj de humilaj originoj elstaru pro sia scio rilate al ĉi tiu temo. La filmo Stand and Deliver rakontis sian historion.