Vastaus aiheeseen: Pashao

Keskustelut Artikkelikeskustelut Pashao Vastaus aiheeseen: Pashao

    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    La nomojn de laktobazaj produktoj povas esti malfacilaj traduki, ĉar la kutimoj kaj tradicioj varias inter landoj.

    Kazeo ([fi] rahka, [ee] kohupiim, [sv] kvarg, [de][en] Quark, [ru] Творог) estas laktaĵo, kiun oni preparas per fermentigi bovinlakton tiel, ke piruvata acido ŝanĝiĝas al laktata acido. Finne tiu proceso nomiĝas maitohappokäyminen, esperante mi ne certas, eble laktosfermentado. Pro tiu proceso kazeo gustas acide.

    En kelkaj landoj oni konsideras, ke kazeo estas speco de freŝ-fromaĝo. Laŭleĝe ĝi estas ankaŭ fromaĝo en Finnlando, kvankam oni ne ĝenerale rigardas ĝin kiel tian. (Do laŭleĝe la vortaro de Vilkki pravas, sed ne en praktiko.)

    En kelkaj landoj oni vendas senkirlitan kazeon, kiu enhavas bulojn, sed kutime la variaĵojn, kiujn oni vendas en Finnlando, estas senbulaj.

    0
    0