Pashao

Keskustelut Artikkelikeskustelut Pashao

  • Tämä aihe sisältää 8 vastausta ja 3 keskustelijaa, ja tänne kirjoitti viimeksi käyttäjä Panjo 1 kuukausi sitten.
  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    En Finnlando multaj festoj havas apartajn, specialajn manĝaĵojn, kiujn oni preparas por kaj manĝas nur dum tiuj festoj. Unu el tiaj festoj estas Pasko…

    [Lue koko artikkeli Pashao]

    0
    0
 
  • vastauksia
      Juha Metsäkallas
      Osallistuja

      Mi ricevis kelkajn demandojn pri la recepto, do mi ete kompletigis ĝin.

      0
      0
      Tiina Oittinen
      Osallistuja

      Pashaon reseptissä oli joitain vähemmän tuttuja ainesosia, esim.

      Kazeo: juusto (massa), on myös Vilkin sanakirjassa

      Cedrato: sukaattisitruuna (löysin tiedon Wikipediasta)

      Korintaj sekvinberoj: korintti-rusinat

      Citrono (oli ensin cidrono, kirjoitusvirhe)

      Muuten  kaikki ruoka-ainekset löytyvät Vilkin sanakirjasta. Omat kokkaustaitoni ovat sen verran vähäiset, etten ala kokeilemaan. Mutta jos muut kokeilette, laittakaa tietoa miten onnistui. 💚

       

      0
      0
        Juha Metsäkallas
        Osallistuja

        Cedrato (Citrus medica) estas specio de citruso. Oni konsideras, ke ĝi estas unu el la tri bazaj specioj, el kiuj ĉiuj aliaj citrusoj ekestis per kruciĝado.

        La freŝa cedrato estas tre amara, kaj ĉi tial oni kutime kandas (farigas karameleca) specojn de ĝi.

        Korinta sekvinbero estas specio de sekvinbero. Ili estas malgrandaj, malhelaj sekvinberoj, kies nomo devenas de la antikgreka urbo Korinto (Κόρινθος). Ili estas tre sekaj kaj gustas tre dolĉe.

        0
        0
        Juha Metsäkallas
        Osallistuja

        La nomojn de laktobazaj produktoj povas esti malfacilaj traduki, ĉar la kutimoj kaj tradicioj varias inter landoj.

        Kazeo ([fi] rahka, [ee] kohupiim, [sv] kvarg, [de][en] Quark, [ru] Творог) estas laktaĵo, kiun oni preparas per fermentigi bovinlakton tiel, ke piruvata acido ŝanĝiĝas al laktata acido. Finne tiu proceso nomiĝas maitohappokäyminen, esperante mi ne certas, eble laktosfermentado. Pro tiu proceso kazeo gustas acide.

        En kelkaj landoj oni konsideras, ke kazeo estas speco de freŝ-fromaĝo. Laŭleĝe ĝi estas ankaŭ fromaĝo en Finnlando, kvankam oni ne ĝenerale rigardas ĝin kiel tian. (Do laŭleĝe la vortaro de Vilkki pravas, sed ne en praktiko.)

        En kelkaj landoj oni vendas senkirlitan kazeon, kiu enhavas bulojn, sed kutime la variaĵojn, kiujn oni vendas en Finnlando, estas senbulaj.

        0
        0
      Tiina Oittinen
      Osallistuja

      Esperante: Mi iom klarigis en la finna kelkajn vortojn ne tiel konataj en la recepto de Pashao. Se vi provis la recepton, bonvolu rakonti kiel vi sukcesis.

      0
      0
      Juha Metsäkallas
      Osallistuja

      Se vi ne havas tempon atendi tri tagnoktojn, faru jene:

      • forlasu la flavaĵojn, ĉar ili bezonas tiom da tempon por maturiĝi
      • uzu malpli da kremo, por ke la miksaĵo estu pli seka
      • havu pli pezan premilon por premi la likvaĵon el la miksaĵo

      Tiam unu, unu kaj duono da tagnokto sufiĉas por maturiĝo.

      0
      0
      Panjo
      Osallistuja

      Dankon pro la recepto! Mi senprobleme sukcesis prepari bongustan pashaon per ĉi tiu recepto.

      Por mi estis iom surprize, ke la maturiĝtempo estas eĉ tri diurnoj laŭ ĉi tiu recepto. Ofte mi vidis maturiĝtempon je unu diurno. Bone, ke videblis instrukcioj mallongigi laŭbezone la maturiĝtempon.

      Belan paskan tempon al ĉiuj legantoj de Finna babilejo!

      0
      0
 

Avainsanat: ,

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.