Pashao

paska frandaĵo



En Finnlando multaj festoj havas apartajn, specialajn manĝaĵojn, kiujn oni preparas por kaj manĝas nur dum tiuj festoj. Unu el tiaj festoj estas Pasko, kaj depende, el kiu parto de la lando vi devenas, la paskaj manĝaĵoj povas varii.

la frandaĵo

mia pashao

En ĉi tiu artikolo mi donos recepton por unu paska manĝaĵo, kiu estas origine orientslava kazeobaza frandaĵo, sed unue mi rakontu pri la nomo de tiu frandaĵo. La finna nomo estas pasha, kiun oni elparolu kun s kaj h klare malkune, ne kiel ŝ – estas silabolimo inter tiuj du literoj. La finna nomo devenas tra la karela lingvo de la rusa. Nome el la orientslavoj la finnoj plejbone konas la rusojn, kaj la rusa nomo estas пасха, kiu devenas de la hebrea vorto ‏פסח‎, pesaḥ, Esperante pesaĥo, kiu signifas judan paskon. Alivorte la nomo origine simple signifis paskan fandaĵon. Mi ne povis trovi esperantan nomon por ĉi iu frandaĵo, do mi unue pensis, ke mi esperantigas ĝin al paskaĵo laŭ la kutimo uzi la finaĵon ”-aĵo” por manĝaĵoj. Sed la radiko en paskaĵo indikas nek ĉefan ingrediencon (kp. fiŝo → fiŝaĵo) nek preparmanieron (kp. forno → fornaĵo), do mi elektis pli rektan nomon pashao.

la ingrediencoj

Estas pluraj receptoj por pashao, sed la ĉefaj ingrediencoj estas kazeo, kremo, sukero, ovoj kaj butero. Oni spicas pashaon kutime per vanilo, polvo de migdalo, korintaj sekvinberoj, cedratoj, suko de citrono, sed ekzistas diversaj variaĵoj. Oni povas prepari pashaon per aŭ sen varmigi la miksaĵon.

la jena varianto

Mia recepto ne estas por maldikiĝuloj 😀 Jen la ingrediencoj:

  • 250 g da kazeo1
  • ĉ. 60 g da butero
  • 0,5 dl da sukero
  • 1 dl da kremo
  • 2 flavaĵoj2
  • 50 g da pistaĵo aŭ polvo de migdalo
  • 50 g da korintaj sekvinberoj
  • 50 g da specoj de kandita cedrato
  • 1 tekulero da vanilita sukero
  • raspita ŝelo de unu citrono3

kiel prepari

Se vi uzas lignan formujon por pashao (vd. suben), subakvigu ĝin, por ke ĝi ne estu seka, kiam vi metas la miksaĵon en ĝin.

  1. Kirlu la buteron kaj la sukeron ĝis ŝaŭmo en unu ujo.
  2. En alia ujo kirlu la kremon kaj la vanilitan sukeron ĝis meze malmola ŝaŭmo.
  3. En trian ujon verŝu la kazeon kaj kirlu ĝin, ĝis ĝi estas senbula. Aldonu al tio la flavaĵojn kaj miksu.
  4. Aldonu la buteran miksaĵon, miksu, aldonu la kreman miksaĵon, miksu kaj aldonu ĉiujn spicojn. Miksu tiel, ke estas aero en la miksaĵo.
  5. Levu la miksaĵon per kulero en formujon.
  6. Metu premilon sub la mason. Lasu maturiĝi en fridujo tri tagnoktojn.

Kolektu la likvaĵon, kiu verŝiĝas el la pashao dum la tempo de maturiĝo. Uzu la likvaĵon por baki paskan bulkon. Servu dekoraciite kun konfititaj mandarinoj aŭ piroj.

la formujo

La tradicia formujo por pashao havas formon de konuso kaj surhavas kristo-monogramon. Jen la mia formujo:

la pecoj de la pashaa formujo

la konstruita formujo

Se vi ne havas tian formujon, vi povas uzi formujon por fromaĝo aŭ eĉ la ujon por kafofiltrilo. Se necese subŝtofu la formujon per malseketigita gazo aŭ kafofiltrilo.

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
  1. Se vi volas ete pli malpezan varianton, vi povas uzi sengrasan kazeon.
  2. Notu, ke en ĉi tiu recepto oni ne kuiras la miksaĵon, do se en via lando estas risko de salmonelaj bakterioj en ovoj, forlasu ilin.
  3. Aĉetu ekocitronon, ĉar la ŝelo de ne-ekocitrono povas enhavi kontraŭ­damaĝantajn protektaĵojn. Alternative anstataŭigu la raspitan ŝelon per du supkuleroj da suko de citrono kaj tiam uzu ete malpli da kremo, por ke la miksaĵo ne estu tro fluida.
1
0