Vastaus aiheeseen: Enigmo de la tri orakoloj

Keskustelut Sekalaista Enigmo de la tri orakoloj Vastaus aiheeseen: Enigmo de la tri orakoloj

    Babilulo
    Osallistuja

    La solvo

    Lasu nin marki la tri orakolojn:

    • V = Dio de vero, kiu ĉiam diras veron
    • M = Dio de malvero, kiu ĉiam diras malveron
    • D = Dio de diplomatio, kiu diras aŭ veron aŭ malveron

    El la respondoj de la tri orakoloj ni konstruas triopon (V, D, M), kiu indikas, kion orakolo en tiu loko asertis.

    Ni havas tri orakolojn, el kiuj ĉiu povas lokiĝi en iu ajn pozicio. Matematike oni parolas pri permutaĵoj, kies kvanto estas n! (n faktoriale) aŭ 1·2…·n, ĉi-okaze 1·2·3 = 6. La permutaĵoj estas

    maldekstre centre dekstre
    1. V D M
    2. V M D
    3. D V M
    4. D M V
    5. M D V
    6. M V D

    Lasu nin trakontroli permutaĵon post permutaĵo, ĉu ĝi estas vera aŭ falsa rilate al la responda trioblo. Sufiĉas kontroli ĉiun permutaĵon, ĝis ni konstatas, ke ĝi estas falsa.

    1. Se la maldekstra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke la centra estus V.

    2. Simila al la punkto 1.

    3. Se la maldekstra orakolo estus D, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke ĝi estus D.

    4. Se la maldekstra orakolo estus D, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus M, tio povus diri, ke ĝi estus D. Se la dekstra orakolo estus V, tio povus diri, ke la centra estus M.

    5. Se la dekstra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke la centra estus M.

    6. Se la maldekstra orakolo estus M, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke ĝi estus D.

    Restas nur unu permutaĵo, kiu malhavas la vorton “ne”, t.e. estas vera aserto.  Alivorte

    Dio de diplomatio estas la maldekstra orakolo, Dio de malvero estas la centra orakolo kaj Dio de vero estas la dekstra orakolo.

     

    • Tätä vastausta muokkasi 2 vuotta​ 11 kuukautta sitten Juha Metsäkallas.
    • Tätä vastausta muokkasi 2 viikkoa​ 2 päivää sitten Babilulo.
    0
    0