Enigmo de la tri orakoloj

Keskustelut Sekalaista Enigmo de la tri orakoloj

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    Estis iam antaŭe tri orakoloj, kiuj nomiĝis “Dio de vero”, “Dio de malvero” kaj “Dio de diplomatio”, ĉar la unua ĉiam diris veron, la dua ĉiam malveron kaj la tria estis diplomato, kiu povis aŭ diri veron aŭ malveron. Sed la orakoloj aperis tute identaj, neniu demandanto sciis, kiu estas kiu kaj kies respondo estas kredinda.

    Unu tagon alvenis junulo por ekscii, kiu estas kiu. Unue ri demandis la maldekstran orakolon: “Kiu staras apud vi?” La respondo estis: “Dio de vero”. La junulo demandis la centran orakolon: “Kiu vi estas?” La respondo estis: “Dio de diplomatio”. Kaj laste la junulo demandis la dekstran orakolon: “Kiu staras apud vi?” La respondo estis: “Dio de malvero”.

    Ha, ekkrietis la junulo: “Nun mi scias, kiu estas kiu!” Ĉu ankaŭ vi scias?

    0
    0
 
  • vastauksia
      Juha Metsäkallas
      Osallistuja

      La solvo

      Lasu nin marki la tri orakolojn:

      • V = Dio de vero, kiu ĉiam diras veron
      • M = Dio de malvero, kiu ĉiam diras malveron
      • D = Dio de diplomatio, kiu diras aŭ veron aŭ malveron

      El la respondoj de la tri orakoloj ni konstruas triopon (V, D, M), kiu indikas, kion orakolo en tiu loko asertis.

      Ni havas tri orakolojn, el kiuj ĉiu povas lokiĝi en iu ajn pozicio. Matematike oni parolas pri permutaĵoj, kies kvanto estas n! (n faktoriale) aŭ 1·2…·n, ĉi-okaze 1·2·3 = 6. La permutaĵoj estas

      [table “” not found /]

      Lasu nin trakontroli permutaĵon post permutaĵo, ĉu ĝi estas vera aŭ falsa rilate al la responda trioblo. Sufiĉas kontroli ĉiun permutaĵon, ĝis ni konstatas, ke ĝi estas falsa.

      1. Se la maldekstra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke la centra estus V.

      2. Simila al la punkto 1.

      3. Se la maldekstra orakolo estus D, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke ĝi estus D.

      4. Se la maldekstra orakolo estus D, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus M, tio povus diri, ke ĝi estus D. Se la dekstra orakolo estus V, tio povus diri, ke la centra estus M.

      5. Se la dekstra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke la centra estus M.

      6. Se la maldekstra orakolo estus M, tio povus diri, ke la centra estus V. Se la centra orakolo estus V, tio ne povus diri, ke ĝi estus D.

      Restas nur unu permutaĵo, kiu malhavas la vorton “ne”, t.e. estas vera aserto.  Alivorte

      Dio de diplomatio estas la maldekstra orakolo, Dio de malvero estas la centra orakolo kaj Dio de vero estas la dekstra orakolo.

       

      0
      0
 

Avainsanat: 

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.