En iu diskuto oni parolis pri morto de Esperantaj societoj en Finnlando. Oni menciis krom plurajn lokajn soietojn ankaŭ societojn por fervojistoj (ESFF), instruistoj (ELFI), junuloj (FEJO), kristanoj (KELF) kaj vidhandikapitoj (Steleto), el kiuj nur la junulara vivas en ia dorma stato. Ĉiuj aliaj jam mortis.
Societoj mortas, ĉar ne plu estas homoj, kiuj volas aŭ kapablas agi en tiuj societoj. Tio koncernas ĉiujn societojn, ne nur Esperantaj. Kial ne plu estas homoj, kiuj volas aŭ kapablas agi? La mondo ŝanĝiĝas, kaj la temo de societo ne plu interesas aŭ validas (ekz. certe ne plu ekzistas fakaj societoj de ŝoforoj de kaleŝoj), aŭ societoj malsukcesas varbi novajn membrojn. Kiam temas pri Esperanta-movado, miaopinie temas pri ambaŭ kialoj.
Al mi ŝajnas, ke ne nur Finnlanda movado sed ankaŭ UEA-a movado maltrafis la ŝanĝon de la mondo, la ŝanĝon, kiun kaŭzis interreto. Jen bona ekzemplo. Mi ĵus legis pri problemoj, kiuj iu spertis, kiam tiu provis mendi librojn de la Libroservo de UEA. Kvankam temas pri la plej granda Esperanto organizaĵo, ĝia vendejo ne havas modernajn aĉetkorban sistemon kaj pagomanierojn (ekz. Paypal).
Oni ankaŭ negletis unu el la plej gravaj rimedoj por varbi homojn, se ne la plej gravan: kursojn! Miascie nur la loka societo en Turku regule aranĝas kursojn. Dank’ al la ĉielo, oni nuntempe eĉ aranĝas kafejajn renkontiĝojn ankaŭ en aliaj lokoj ol Turku.