Ĉu artefarita intelekto estas inteligenta?

Keskustelut Edistyneille Ĉu artefarita intelekto estas inteligenta?

  • Kirjoitus
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Antaŭ kelkaj semajnoj en la helsinka renkontiĝo ni parolis pri artefarita intelekto. Iuj diras artefarita inteligenteco, sed kiu formo estas pli bona?

    Mi preferas la formon artefarita intelekto.

    Intelekto äly, intelekta älyllinen; la intelekta nivelo de la publiko kuulijoiden älyllinen taso; ankaŭ henkinen: intelekta propraĵo, proprietaĵo henkinen omaisuus (ekz. aŭtorrajtoj apartenas al la intelekta propraĵo), same artefarita intelekto (AI) tekoäly.

    Ĉu vi kredas, ke en Marso povas ekzisti intelekta vivo?

    inteligenta älykäs, inteligento äly, inteligenteco älykkyys

    intelekta ludo älyllinen leikki, peli inteligenta ludo älykäs leikki, peli

    Artefarita intelekto ne estas vere inteligenta, ĉar ĝi nur imitas kaj kombinas solvojn trovitajn aliloke.

    Kvankam la intelektaj kapabloj de tiu ulo estis limigitaj, li tamen proponis inteligentan solvon al nia problemo.

    Tamen oni kutime diras saĝtelefono älypuhelin (kvankam tia telefono ne estas saĝa nek inteligenta)

    Kion vi opinias?

    0
    0
 
  • vastauksia
      Juha Metsäkallas
      Osallistuja

      En reklamado oni kutime uzas superlativojn aŭ aliajn superajn esprimojn. Ĉi tial en la komenco oni parolis pri saĝtelefonoj por diferencigi ilin de antaŭaj poŝtelefonoj, kvankam la ”saĝeco” nur signifis aliron al la interreto. Ĉar nuntempe praktike ĉiuj telefonoj havas retkonekton, sufiĉas paroli pri poŝtelefonoj aŭ telefonoj. Oni ne plu bezonas difencigi.

      La revo pri ia artefarita intelekto havas aĝon de miloj da jaroj, sed unuajn verajn paŝojn oni faris dum la dua mondmilito. En scienca fako la termino artefarita intelekto havis striktan sencon. Post multaj provoj kaj eraroj oni eltrovis ĉe la ŝanĝo de la jarmilo metodojn kiel profundan lernadon (syväoppiminen) kaj maŝinan lernadon (koneoppiminen), kiuj ebligis tiun generan artefaritan intelekton (kelkfoje mallongigita al genAI), pri kiu oni nun bruas.

      Ne miskomprenu min, mi ne kontraŭstaras la genAI-on, se oni utilas ĝin respondece. Tamen bedaŭrinde ofte oni uzas ĝin por krei pli da katvideaĵoj aŭ uzas la terminon AI por reklami ion ajn.

      0
      0
 
  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.