› Keskustelut › Sekalaista › Kion artefarita intelekto kapablas?
- Tämä aihe sisältää 2 vastausta ja 2 keskustelijaa, ja tänne kirjoitti viimeksi käyttäjä
Sakari Kauppinen 18 tuntia 40 minuuttia sitten.
- Kirjoitus
-
Jen antaŭgusto pri la kapablo de nuntempa artefarita intelekto. Spektu la filmeton.
00
- vastauksia
-
-
Leviĝas la demando, kio estos la rolo de Esperanto kaj lingvolernado entute en la mondo, kiam aŭtomata tradukado fariĝos banalaĵo. Jam nun komputilaj tradukiloj estas alireblaj al ni ĉiuj. La tradukoj ankoraŭ ne estas perfektaj, sed klare pli bonaj ol tekstoj kiujn verkis homo lerninta la cellingvon plurajn jarojn. Tio validas eĉ por Esperanto. Sen paroli pri tio, ke la sistemoj regas dekojn da lingvoj kaj perfektiĝas rapide. Mi iam levis tiun demandon en Itala Kongreso de Esperanto kaj lernis, ke tion oni ne faru. La reago estis frostiga.
Jen ekzemplo el artikolo ”Trump donis novajn argumentojn por Esperanto ”. Vi povas trovi ĝin en la unua paĝo de Libera Folio. La nura malĝuste tradukita frazo estas la titolo, kiun Google-tradukilo redonis ”Trump esitti uusia argumentteja esperanton puolesta”:
”Kaikkialla maailmassa olemme riippuvaisia Yhdysvalloista monissa kansainvälisissä asioissa, ja tämä tulee erityisen selväksi hetkinä, jolloin Yhdysvallat ei enää halua toimia poliisin roolissa, vaan maailman mafiapomon roolissa. Tämä koskee myös englannin kieltä. Ehkä näinä epävarmoina aikoina ajatus kielestä, joka voisi yhdistää ihmiskunnan jakamisen sijaan, ei ole enää niin absurdi, kirjoittaa Marc van Oostendorp.
Yhdysvaltain presidentti Donald Trump ja varapresidentti JD Vance käyttivät taitavasti ”kieleksi” kutsuttua vallan työkalua tapaaessaan Ukrainan presidentin Volodymyr Zelenskin viime perjantaina. Heidän tavoitteenaan oli pelotella ja huijata keskustelukumppaniaan, ja se, että keskustelu käytiin englanniksi, antoi heille selkeän edun.”
Jen inverse traduko el Iltalehti de la artikolo ”Olkiluoto 3:ssa radioaktiivinen vuoto perjantaina”. Notu kiel la tradukilo redonis malfacilajn esprimojn kiel primäärijäähdyte, suojarakennus aŭ lattiaviemärijärjestelmä.
Radioaktiva liko en Olkiluoto 3 vendrede
Nuklea energio | Fridigaĵo likis en la ejon de la retenkonstruaĵo, fermita de la medio.
Lige kun la jara bontenado de Olkiluoto 3, liko de radioaktiva fridigaĵo okazis, informas Teollisuuden voima (TVO). La liko okazis vendrede, la 7-an de marto.
Likita primara fridigaĵo estas preskaŭ akvo, en kiu aliaj substancoj ankaŭ povas esti solvita. Proksimume cent kubaj metroj da ĝi likis el la pordo de la reakcisterno.
Fridigilo likis en la regionon de la retenkonstruaĵo, kiuj estis fermitaj de la medio, kaj en ĝian plankan drenadsistemon. La okazaĵo ne prezentis danĝeron al dungitaro, la medio aŭ nuklea sekureco.
La liko estis kaŭzita de homa eraro, diras la komunika administranto de TVO Johanna Aho.
Unu interesaĵon mi trovis. Reaktioallas estas tradukita reakcisterno, laŭ mia kompreno en ĝi mankas unu silabo, devus esti reakcicisterno!
00 -
Pasintjare dum BET en Tartuo István Ertl parolis pri sia laboro. Li ja laboras kiel tradukisto/interpretisto por Eŭropa Unio en Luksemburgio. Li rakontis, ke lia laboro komplete ŝanĝiĝis. Draste malpliiĝis la nombro de tradukistoj, ĉar ili ne plu estas bezonataj. (Vi certe memoras, ke la ”armeoj da tradukistoj” bezonataj ĉe Eŭropa Unio estas unu el la argumentoj por enkonduki Esperanton tie). La eŭropuniaj vortoj kaj esprimoj estas unuecigitaj kaj komputiligitaj, la unua versio de la tradukaĵoj estas farata per aŭtomata tradukado. La tasko de la tradukistoj estas nur kontroli kaj korekti la produktitajn tekstojn.
00
-
Avainsanat: artefarita intelekto
- Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.