Hodiaŭ estas la imposta tago en Finnlando. Tio signifas, ke la imposta oficejo publikigis hodiaŭ impostajn informojn – kiom vi enspezis, kiom vi pagis enspezan kaj riĉecan impostojn. Kvankam ĉies impostaj informoj estas publikaj, amaskomunikiloj verkas listojn kaj artikolojn nur pri tiuj homoj, kiuj enspezis pli ol po 120 000 eŭroj jare. Ne, mi ne estas inter tiuj 😃