La Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj havas kaj konstantajn kaj nekonstantajn membrojn. Landoj konkuras pri la seĝoj por nekonstantaj membroj. Pollando volis havi seĝon por la periodo 2018–19, kaj tiucele Pollando aktive kampanjis ekzemple tiel, ke ĝia tiama ministro pri eksteraj aferoj Witold Waszczykowski vizitis plurajn landojn. En la komenco de la jaro 2017 la ministro rakontis al amaskomunikiloj, ke li vizitis kelkajn landojn en Karibio ”eble la unuan fojon en la historia de nia diplomatio. Ekzemple landojn kiel San Escobar kaj Belizo”.
La konstato kaŭzis eksplodon de rido, kaj la fikcia lando San Escobar fariĝis memeo (legu pli en la anglalingva Vikipedio). Oni dezajnis la jenan flagon por la lando:

(enkorpigita el Vikipedio)