Pravas, ke firmo en la senco de kompanio aŭ entrepreno nuntempe estas arkaika.
La latina vorto firmus signifas ”solida”, ”stabila”, kio referencas al la konfirmado de kontrakto aŭ engaĝiĝo. De tie estas mallonga vojo al la itala vorto firma, kiu signifas kompanion aŭ entreprenon, enton kiu agas laŭ kontraktoj kaj engaĝiĝoj. La vorto ankaŭ eniris aliajn latinidajn lingvojn. Ekzemple, la franca firme signifas entreprenon. La hispana prenis ambaŭ signifojn: firma signifas subskribon (la konfirmado de kontrakto ja povas okazi per subskribo) kaj firme entreprenon.
Zamenhof prenis tiun latinan signifon por la radiko firm/, sed la italan kaj francan signifon por la substantivo firmo. Kvankam mi supozas, ke la afero estas ankoraŭ oficiale tiel, alivorte la Akademio ne esprimis sian opinion pri tio, praktike preskaŭ ĉiuj nuntempe uzas la neologismon firmao, kiam ili parolas pri kompanio aŭ entrepreno.