Unu belan tagon viro iras piediri kun sia nova koramikino. Dum ilia piedirado ili vidas paron de kopulantaj hundoj. La koramikino fariĝas scivolema kaj demandas, kiel la vira scias, ke la ina estas preta por kopulado. La koramiko respondas, ke tiel estas en la naturo: li flarsentas, kiam ŝi estas preta.
Ili daŭrigas sian promenadon kaj alvenas ĉe kampon, kie paro da ŝafoj kopulas. Ŝi denove demandas, kiel la vira scias, ke la ina estas preta por kopulado. La koramiko denove respondas, ke tiel estas en la naturo: li flarsentas, kiam ŝi estas preta.
Fine ili alvenas ĉe alian kampon, kie virbovo blekas, kiam li kopulas kun bovino. La koramikino miregas: ”Kia kopulado! Ĉu la vira vere flarsentas, kiam la ina estas preta?” La koramiko fiere klarigas, ke ĉiuj viraj bestoj kapablas flarsenti, kiam la ina estas preta.
La koramiko akompanas la koramikinon al ties hejmo kaj kisas por adiaŭi. La koramikino adiaŭas per diri: ”Resaniĝon al vi. Mi esperas, ke via naza kataro baldaŭ preterpaŝos.” ☺️