TEJO fermis sian projektan mastrumilon ĉe projektoj.org

Keskustelut Sekalaista TEJO fermis sian projektan mastrumilon ĉe projektoj.org

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    TEJO decidis en 2024 aliĝi al la malfermitkoda projekto por projekta mastrumilo OpenProject. Temas pri programaro en nubo [fi]) – oni uzas la programon per retumilo – kaj tiucele oni bezonas servilon, sur kiun oni instalas la programaron. Oni povas uzi la pagendan gastigitan eldonon por entreprenoj aŭ instali la libere elŝuteblan programaron sur sian propran servilon. TEJO faris la lastmenciitan kaj oferis tion al Esperantujo en la nubejo projektoj.org.

    Nun en septembro TEJO oficiale anoncis, ke ili detruis tiun nubejon. Laŭ onidiroj malantaŭ la decido estas malkapablo de la estraro. Ĉio okazis tiel rapide kaj senpense, ke TEJO nek informis la uzantojn nek sendis al tiuj ties datenojn. Ne eĉ pardonpetis.

    Fonto: KuboF en la telegrama grupo por Projektoj.org.

    0
    0

Avainsanat: 

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.