Gekaraj,
Por la urba arkivo de Brugge, Belgio, mi estas ordiganta la arkivon de Roger Iserentant (1914-2008, nun tute nekonata en Esperantujo). Li havas grandan korespondantaron (i.a. pri filatelio), de kio estas konservataj 500-1000 leteroj ricevitaj de li (mi taksis, mi ne nombris la leterojn). Bedaŭrinde sur plejparto de la leteroj mankas kompletaj nomo kaj adreso. Jen personoj el Finnlando de kiuj mi ŝatus havis la kompletan nomon:
- Iu ’Risto’ el Tampere (letero el 1949)
- Iu ’Kill…’, Pentti, Kokemäki (letero el 1951)
Mi antaŭdankas pro viaj reagoj. Bonvolu ankaŭ respondi rekte al roland.rotsaert@gmail.com, ĉar mi timas ke mi ne retrovos ĉi tiun diskutliston.
Roland Rotsaert, Brugge, Belgio http://www.iespa.eu