Verŝajne ĉiu homo en Finnlando konas la fikcian urbon Fingerpori, kiu aperas en la samnomaj humuraj komiksoj de Pertti Jarla.
Fingerpori situas ie ĉe la finna marbordo, inter Vatikano kaj Mordor. Antaŭe ĝi nomiĝis Karl-Barks-Stadt, kaj esperante ĝi estu Fingerporo. La urbo estas malgranda, sed ĝi havas plurajn famajn loĝantojn, ikluzive Jesuo, Hitler kaj La Fantomo. Tamen la plejmulto da la strioj rakontas pri la vivo de normalaj urbanoj. Inter la lokaj vidindaĵoj ni menciu nur la sciencan centron Fingerpol.
Kutime la strioj baziĝas sur lingvaj ŝercoj, kiuj funkcias nur en la finna lingvo. Tamen iuj estas tradukeblaj ankaŭ al esperanto, aŭ ĉar la vortludo funkcias en ambaŭ lingvoj, aŭ ĉar la ŝerco estas nelingva.