Sciigoj de la senvirusigilo ofertata de Elisa

› Keskustelut › Tiedotteita ja ohjeita › Sciigoj de la senvirusigilo ofertata de Elisa

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Dum la aŭtuno mi ricevis de kelkaj uzantoj informon, ke ilia senvirusigilo asertas, ke la retejo ne estas fidinda. Montriĝis, ke temis pri sciigoj de la senvirusigilo F-Secure, kiun la provizanto de poŝtelefona reto Elisa (inter aliaj) ofertas al siaj klientoj.

    Pravas, ke la retejo suferis de diversaj atakoj, sed ne plu dum jaroj, kaj neniam temis pri tio, ke la retejo disvastigus virusojn al aŭ alie atakis la retumilojn aŭ komputilojn de la vizitantoj. Mi korektis la erarojn en la retejo kaj efektivigis rimedojn por malhelpi la ripeton de la eraroj. Tio okazis antaŭ kelkaj jaroj (rigardu la sciigojn) en la subforumo Tiedotteita ja ohjeita. Post la korektado mi kontaktis la firmaon F-Secure kaj petis, ke ili forigu la averton. Ili faris tion.

    Ial nun la versio de la senvirusigilo F-Secure, kiun version Elisa ofertas, avertis pri similaj aferoj. Mi kontaktis la firmaon Elisa kaj petis, ke ili forigu la averton. Unue ili postulis, ke mi forigu kelkajn dosierojn, kvankam tiuj ne ekzistas ĉi tie ekde pluraj jaroj. Povas esti, ke temis pri aŭtomata respondo, ĉar kiam mi denove petis, ili konstatis, ke ekzistas neniu problemo kaj ili ĝisdatigos siajn agordojn.

    0
    0

Merkitty: 

  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.