Kiel traduki ”oikeus” al Esperanto?



Mi iam komencis verki juran vortareton finna-esperanta. Mi neniam publikigis ĝin, sed nun mi intencas publikigi ĉi tie kelkajn diskutojn pri vortoj, kiuj estas malfacilaj kaj ofte neklare – eĉ fuŝe – klarigitaj en esperantaj vortaroj.

Mi komencas per tiom baza vorto kiel oikeus kaj ĝiaj derivaĵoj.

1) (oikeudenmukaisuus) justo, justaĵo, adjektive oikeudenmukainen justa, oikeudenmukaisuus justeco, oikeustaju sento pri justo (justeco)

Mikä ei ole oikeus ja kohtuus ei voi olla lakikaan Kio ne estas justa kaj modera, tio ankaŭ ne taŭgas kiel leĝo (El la juĝistaj instrukcioj de Olaus Petri).

2) (etu tai valta tehdä jtk) rajto, minulla on oikeus mi rajtas, mi havas rajton

ihmisoikeudet homaj rajtoj, tekijänoikeudet aŭtorrajtoj, äänioikeus voĉdonrajto, balotrajto

3) (tuomioistuin) juĝejo, juĝinstanco, tribunalo, kortumo

Vidu diskuton pri ilia uzo sube

4) (tieteenalana) juro, oikeustiede juro, oikeustieteilijä, juristi juristo, adjektive oikeudellinen jura, oikeusavustaja jura helpanto, jura konsilanto, rikosoikeus kriminala juro (punjuro), roomalainen oikeus romia juro

5) (hallinnonalana) justico, oikeusministeriö ministrejo pri justico, oikeuskansleri justickanceliero, eduskunnan oikeusasiamies (parlamenta justic)ombudsmano

Vidu diskuton sube

Kelkaj kromaj derivaĵoj

oikeusasia juĝafero
oikeusmurha misverdikto, misjuĝo
oikeusrekisterikeskus punregistrejo
oikeusvaltio jurŝtato (ŝtato regata per leĝoj, kie oni respektas la dividon de la povoj; leĝfara povo, plenuma povo kaj juĝista povo estas apartigitaj)

Diskuto pri oikeus, tuomiostuin

La esperanta vortfarada sistemo facile rezultigas multajn pli-malpli sinonimajn vortojn. Tiel nian oikeus, tuomioistuin oni povas traduki almenaŭ per kvar vortoj: juĝejo, juĝinstanco, tribunalo, kortumo. Ĉu ili estas samsignifaj aŭ ĉu ekzistas iu diferenco?

Kvankam en PIV ili estas difinitaj per malsamaj vortoj, estas malfacile trovi ian veran diferencon. PIV diras ekzemple, ke kortumo estas nomo de diversaj juĝinstancoj, ”precipe de supera nivelo”. Ĝi tamen ne donas iun ajn klarigon, kial la malsuperaj tribunaloj ne povus esti kortumoj aŭ kiel ili devus esti nomataj. Revo ripetas la saman klarigon, sed tuj donas ekzemplon pri uzo ”li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto”.

Mi dirus, ke la plej neŭtrala, bone uzebla en kia ajn teksto estas tribunalo. Juĝejo apartenas eble pli al komunuza lingvaĵo. Kortumo estas verŝajne pli uzata en tiuj landoj, kie la nacilingva vorto havas saman devenon (ekz. france cour de justice, angle court of justice). Juĝinstanco krome referencas al la grado de juĝa povo.

Tiel la finnaj ĝeneralaj tribunaloj povus esti nomitaj jene:
Nia unuainstanca tribunalo estas käräjäoikeus distrikta tribunalo
Nia duainstanca tribunalo estas hovioikeus apelacia tribunalo
Nia plej alta instanco estas korkein oikeus (la) plej alta/ plej supera tribunalo

Notu, ke ĝis antaŭ nelonge korkein oikeus esti tradukita fuŝe en pluraj vortaroj kaj tekstoj. Oni diris supera tribunalo/kortumo kiam oni klare parolis pri la plej supera tribunalo. Laŭ tekstaro revuoj kiel Monato kaj Le Monde Diplomatique uzis tian formon ĝis proksimume 2010. Ekde tiam aperas formoj plej alta aŭ plej supera. Supera ja signifas ”pli alta”, ne ”plej alta”.

Regis ankaŭ miskompreno, laŭ kio la plej supera tribunalo estus en Esperanto kasacia tribunalo. Ekz. Ordbok Svenska-Esperanto diras Högsta Domstolen la kasacia kortumo. Kasacia kortumo tamen ne estas sinonimo de plej alta/supera tribunalo. Ekzistas diversaj juraj sistemoj. En kelkaj jurisdikcioj (landoj) la plej alta tribunalo reekzamenas nur la juran vidpunkton de la juĝafero kaj rajtas aŭ aprobi aŭ nuligi la decidon de la malsupera tribunalo. Tion oni nomas kasacio (finne kassaatio kaj konsekvence tian tribunalon ni nomas kassaatiotuomioistuin). En aliaj landoj, kiel Finnlando kaj Svedio, la plej alta tribunalo reekzamenas la tutan juĝaferon kaj rajtas aŭ aprobi aŭ ŝanĝi la decidon de la malsupera tribunalo. Kasacio ne ekzistas en nia leĝaro.

Aparta problemo estas, kiel traduki la nomojn de internaciaj tribunaloj al Esperanto. Mi donas kiel ekzemplon tribunalon, kiu oni finne nomas kansainvälinen rikostuomioistuin. En siaj oficialaj lingvoj ĝi nomiĝas International Criminal Court (angle) kaj Cour pénale internationale (france). Aperas kvar eblaj tradukoj: Internacia Kriminala Tribunalo aŭ Kortumo, Internacia Puna Tribunalo aŭ Kortumo.

Temas pri du problemoj. Unu estas la elekto inter tribunalo kaj kortumo. Kiel mi jam diris, mi ne trovas diferencon inter ili. Kelkaj tamen opinias, ke kiam oni parolas pri la nomo de tribunalo, oni devus diri kortumo. Neniu nacia aŭ internacia tribunalo tamen havas oficialan nomon en Esperanto. La nura escepto estas la juĝejo de Esperanta Civito, kiu estas nomata Kortumo.

La dua problemo estas, ke en kelkaj lingvoj (ekz. la franca, hispana) oni parolas pri punjuro, dum en pluraj aliaj lingvoj oni parolas pri kriminala juro. Tiu diferenco videblas ankaŭ en la du oficialaj nomoj supre menciitaj. En Esperanto ambaŭ esprimoj estas uzataj, sed estu atenta. Kurioze, ke Ordbok Svenska-Esperanto donas tradukon kriminala juro, kvankam svede oni diras straffrätt.

Diskuto pri justeco kaj justico

En revuo Esperanto kaj Le Monde diplomatique kelkfoje aperis esprimo Kortumo de Justeco. Tiuj eble estas eraroj, sed ili estas montriloj pri tio, ke la esperanta vortfarada sistemo kreas distingojn, ĉe kiuj eĉ spertaj esperantistoj (kaj prestiĝaj revuoj!) povas stumbli. Kio do estas la diferenco inter justeco kaj justico?

La origino estas latina vorto iustitia, kiun oni povus traduki justeco. Kiam la mondo evoluis, ĝi ricevis kroman signifon ”administrado de justeco, tribunala kaj puna sistemo”. En latinidaj lingvoj (kiel la itala, hispana, franca, ankaŭ la angla) ĝi daŭre havas tiujn du signifojn. En aliaj lingvoj (ekz. la germana, rusa) oni uzas proprajn vortojn por paroli pri justeco (germane Gerechtigkeit, ruse справедливость), sed por la administrado oni enkondukis latindevenan fremdvorton (germane Justiz, ruse юстиция). Esperanto sekvas tiun modelon. Se vi volas posedi Esperanton, vi devas lerni distingi inter justeco kaj justico.

 

0
0