
Hodiaŭ mia temo estas planto, sed ankaŭ diskuto pri lingva fenomeno, enkonduko al Esperanto de sencodiferencoj, kiuj ekzistas en unu lingvo, sed kiuj estas preskaŭ aŭ tute nekonataj en aliaj lingvoj. Dua temo estas diskuto pri violo – viola.
Kiam mi studis vortarojn, mi restis konfuzita. Por nia orvokki aperas tri vortoj violo, penseo, trikoloreto. Ĉu ili estas samsignifaj, do sinonimoj, aŭ ĉu ili signifas malsamajn aferojn?
Notu unue, ke esperantaj plantnomoj unuavice referencas al genro (finne suku), sed ekzistas vortoj ankaŭ por specioj (laji). La genro de violoj enhavas 400-500 speciojn, sed neniu el ili havas propran nomon en Esperanto. En Finnlando kreskas sovaĝe 17 malsamaj specioj kaj kompreneble ankaŭ kultivitaj violoj.
Suomi-Esperanto: orvokki violo, trikoloreto
Esperanto-Suomi: violo orvokki, penseo keto-orvokki
Svenska-Esperanto: viol violo, styrvmorsviol trikoloreto, pensé penseo, trikoloreto
Laŭ mia kompreno trikoloreto estas komunuza vorto por violoj, unuavice por la planto, kiu ofte havas tri kolorojn en sia floro (Viola tricolor). Dum longa tempo mi tamen ne komprenis, kial oni bezonus du vortojn (violo kaj penseo) por paroli pri plantoj de sama genro. Fine mi komprenis tion, ne legante PIVon, sed franclingvan Vikipedion. Tie estas klarigo:
Viola est un genre de plantes à fleurs de la famille des Violaceae. Selon le positionnement des pétales, les espèces sont appelées « Violettes » ou « Pensées ».
Do, laŭ la pozicio de la petaloj, unuj estas violetoj kaj aliaj penseoj. Penseoj estas tiuj kun el la kvin petaloj nur unu malsuprendirekta.
Tiu divido aperas en PIV, sed mankas la simetrio kiu ekzistas en la franca lingvo. La vortaristo volis enkonduki la vorton penseo, sed ne povis enkonduki la nomon de la unua grupo (violeto), verŝajne ĉar ĝi signifus nur ”malgranda violo”. Anstataŭe PIV donas eĉ pli strangan difinon. Laŭ ĝi violo estas 1) kiu ajn violo kaj 2) grupo de specioj de violo kun el la kvin petaloj tri malsuprendirektaj.
Penseoj dume estas violoj kun el la kvin petaloj nur unu malsuprendirekta, precipe ĝardena penseo kaj trikolora penseo, sed ankaŭ aliaj violoj kun simila petalaranĝiĝo.
Tiel diras PIV, sed ĉu esperantistoj komprenis tion kaj ĉu ili uzas la menciitajn vortojn tiumaniere? Mi serĉis en Tekstaro. Mi ne trovis eĉ unu lokon, kie estus uzata la vorto penseo. Certe jes, troviĝis unu penseo, sed ĝi estas estas literatura revuo eldonata en Ĉinio. Eble oni devus pensi, ke penseo estas literatura vorto por violo? La vorto ja devenas de la franclingva vorto pensée, kiu signifas penson.
Ŝajnas al mi, ke esperantistoj ne komprenis la distingon faritan en la franca kaj en PIV. Kelkaj vortaroj certe listigas penseon, sed tradukas ĝin laŭ la nacilingva uzo (ekzemple en la sveda vortaro pensé estas penseo, same angla pansy, ambaŭ referencas al la kultivata vario de violo (ĝardenviolo).
Estas kurioze, kiom malsamajn imagojn vekis ĉe homoj tiu ĉi floro. Por francoj ĝi estas simbolo de pensado, rememoro pri amato. En ĝermanaj lingvoj ĝi referencas al duonpatrino. Germane oni diras Stiefmutterchen, svede styvmorsviol, eĉ kelkaj finnoj konas ĝin kiel äitipuolenkukka.
Kurioza estas ankaŭ la maniero, kiel substantiva kaj adjektiva formo havas malsamajn signifojn. Violo estas planto, sed viola referencas al koloro, kiun oni ricevas miksante ruĝon kaj bluon (viola=violkolora). En pluraj eŭropaj lingvoj tiu koloro nomiĝas violet, violett, violetti. Kvankam tiu vorto estas internacia, Esperanto ne akceptis ĝin. La kialo ŝajnas esti, ke ĝi enhavas ŝajnfinaĵon ‑et. Tiel oni povas diri ekzemple: Ekzistas violoj de multaj koloroj, ne ĉiuj estas violaj.
Restas la demando, ĉu divido de violoj en du grupojn entute estas bezonata en Esperanto. Botanike ĝi ne estas pravigebla, sed en kelkaj naciaj lingvoj oni faras tian distingon. Se jes, kiel oni devus difini penseon en Esperanto?
En la supra bildo estas tri violoj: Viola canina (finne aho-orvokki), Viola tricolor (keto-orvokki) kaj Viola x wittrockiana (tarhaorvokki). Kiel vi nomus ilin en Esperanto?
1) Mi nomus ĉiujn viol(et)oj
2) Mi nomus la unuan viol(et)o, la dua kaj tria estas penseoj (laŭ la franca kaj PIVa klarigo)
3) Mi nomus la unuan kaj duan viol(et)oj, nur la lasta estas penseo (laŭ la sveda uzo, supozeble tiel dirus ankaŭ multaj anglalingvanoj)
4) Mi fajfas pri la fajnaĵoj, mi preferas paroli pri trikoloretoj