Pri krimoj kaj punoj 1

bazaj konceptoj



Ĉi-foje mi komencas serion pri kelkaj vortoj rilataj al krimoj, precipe pri klasifikado de krimoj kaj pri tio, kiel diri ”agi laŭ la leĝo” kaj ”kontraŭ la leĝo”.

Unue mi tamen pritraktu la vorton rikosoikeus, ĉar estas du manieroj traduki ĝin. En kelkaj lingvoj oni parolas pri kriminala juro, krimjuro (ekz. finne rikosoikeus, angle criminal law), en aliaj pri punjuro (svede straffrätt, france droit pénal). En PIV aperas nur kriminala juro, sed en la praktiko oni povas trovi ankaŭ punjuron. Simile ankaŭ la kortumon Kansainvälinen rikostuomioistuin kelkaj tradukas kiel Internacia Kriminala Kortumo (sekvante la anglan nomon), aliaj kiel Internacia Puna Kortumo (sekvante la francan nomon).

rike, rikkomus, rikos

En la komunuza lingvaĵo oni parolas sendiskriminacie pri krimoj, sed en multaj landoj oni dividas malobservojn kontraŭ la leĝo en du-tri grupojn. Ankaŭ en Finnlando tia divido estas trovebla:

rike delikteto (malgrava delikto, en Finnlando puninda per eta, fiksita monpuno, rikemaksu)

rikkomus delikto (puninda ago, ĝenerale puninda per monpuno, kies sumo en Finnlando dependas kaj de la graveco de la delikto kaj de la enspezoj de la deliktinto, sakko)

rikos krimo (grava atenco kontraŭ la leĝo, puninda per monpuno aŭ mallibero, sakko tai vankeus)

Simile ankaŭ la nomoj de la agantoj: lainrikkoja deliktinto, atencinto, rikollinen krimulo

Deliktoj kaj krimoj estas agoj difinitaj en leĝo kiel punindaj. Rikkomus estas uzata ankaŭ parolante pri kontraktoj (malobservo, rompo de kontrakto).

Kiel diri rikkoa, loukata (lakia, sääntöjä, ohjeita)?

La elekto de taŭga esprimo en Esperanto ne estas facila, ĉar estas multaj eblaj vortoj. Ĉu diri malobei, malobservi, malrespekti, atenci, ofendi, rompi, krimi, delikti, transpasi, transpaŝi, perpetri, lezi? Mi analizos ilin ĉiujn aparte.

Sed unue mi parolu pri la malo, do pri noudattaa (lakia yms). Ankaŭ por ĝi ekzistas pluraj alternativoj, kiel observi, obei, sekvi.

Observi havas du signifojn: 1) tarkailla, havaita, 2) noudattaa

  1. Poste li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj. (el La Faraono)
  2. La sola leĝo, kiun donis al ni la mistera morala Forto reganta la mondon, estas: ”agu kun aliaj tiel, kiel Vi deziras, ke oni agu kun Vi”; ĉio alia en la religioj estas nur moroj, kiujn kreis la homoj kaj kiujn observi ni povas, sed ne devas. (el letero de Zamenhof)

obei: totella, noudattaa

Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon. (el Zamenhofa Proverbaro Esperanta)

Laŭ la global leaders, la tuta ĉi spaco devus obei nur la merkatan leĝon. (el Le Monde Diplomatique)

sekvi: seurata, mutta myös merkityksessä noudattaa, toimia (sääntöjen yms) mukaisesti

La okcidentaj ĵurnalistoj ne povas priskribi precize, kaj ankoraŭ malpli objektive, la araban mondon nek la Proksim-Orienton. Eĉ litere sekvante la ĵurnalismajn regulojn, ili skizas profunde malfidelan bildon de la regiono. (el Le Monde Diplomatique)

Sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. (el Nova Testamento)

Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila? (el Lingvaj respondoj de Zamenhof)

De tiuj verboj oni povas formi derivaĵojn per ne- kaj mal-:

malobei, malobservi: pli-malpli samsignifaj agoj kontraŭ leĝo, regulo, ordono. Ne- kaj mal- ne estas sinonimoj. Ne- nur neas la agon, mal- inversas la signifon (obei regulon noudattaa sääntöä, ne obei olla noudattamatta, malobservi rikkoa sääntöä vastaan).

malobei la leĝojn, kiujn lasis Ramzes Granda kaj aliaj potenculoj (el La Faraono)

Ĉar Tiu, kiu diris: Ne adultu — diris ankaŭ: Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo. (el Nova Testamento)

Se oni volas teni la kostojn malaltaj per konstante reduktataj buĝetoj, tiam necesas do puni ilin. Senkompate premi ilin, trakti ilin krude, timigi ilin, humiligi, ĉikani ilin, ĉiam pli postuli de ili kaj ne heziti malobservi la leĝon. (el Le Monde Diplomatique)

Voĉoj aŭdiĝas kontraŭ tiu interkonsento, konsiderata kontraŭleĝa kaj malmorala: elpelante rifuĝintojn al Turkujo, suspektata pri nerespekto de la homrajtoj, Eŭropo riskas malobservi la internacian juron. (el Le Monde Diplomatique)

Respekti kunnioittaa, malrespekti käyttäytyä epäkunnioittavasti, uzata ankaŭ kiel ”olla noudattamatta, rikkoa” malrespekti leĝon.

Prefere oni difinu la rajtojn kaj devojn de ĉiu. Usono devus engaĝiĝi ne malrespekti la ĉinajn fundamentajn rajtojn. (el Le Monde Diplomatique)

Sed ĉu la kompanio rajtas, eĉ laŭpete de alia lando, malrespekti la francajn leĝojn pri diskriminado? (el Le Monde Diplomatique)

atenci: La klarigo en PIV ”provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj” estas iom neklara. Iuj interpretas ĝin kvazaŭ la signifo estus nur provi, sed ne sukcesi plenumi la agon. Laŭ mi tia interpreto estas malĝusta. Tiu miskompreno verŝajne venas de tio, ke la unua senco de atenco estis ”attentaatti, poliittinen murha(yritys)”. Atenco estas tamen uzata en pli vasta senco krimi. Revo klarigas tion pli klare ”malrespekte krimi kontraŭ iu aŭ io”. M proponus ”grave malrespekti ies jurajn rajtojn aŭ moralajn valorojn”.

En 2011, tamen, la eŭropa Kortumo de la Homrajtoj kondamnis Francujon pro tio, ke ĝi “atencis la rajton aliri tribunalon” de tiu viktimo, al kiu oni rifuzis ŝian apelacion kontraŭ la decido de resendo de la seksperforto al la deliktotribunalo. (el Le Monde Diplomatique)

Certaj juristoj denuncis tiun leĝon, kiu atencas la individuajn liberecojn permesante malliberigon sen preciza delikto. (el Le Monde Diplomaituqe)

Aperigo de novaĵoj pri Esperanta Civito atencas iom kontraŭ la prestiĝo de LOdE. Mi neniel volas pridubi vian rajton disvastigi novaĵojn pri Esperanta Civito, ĉar kontraŭe mi atencus kontraŭ elementaj demokrataj principoj. (el La Ondo de Esperanto)

ofendi*: ofendi estas alia malfacila kazo. Estas du opinioj pri ĝia uzo. Laŭ kelkaj oni povas uzi ĝin nur kiam temas pri malrespekto al ies digno aŭ sento, sed ne eblas ofendi leĝon aŭ ordonon. Tamen aliaj uzas ĝin ankaŭ en la senco loukata, rikkoa lakia. En PIV tia senco ne aperas, en Revo ĝi estas markita malofta. En juraj vortaroj (kiel Juraj vortoj kaj esprimoj, redaktita de Tom Arbo Høeg) ĝi aperas. Per ĝi oni povas fari oportunan esprimon ofendito, ofendita partio (loukattu osapuoli).

Laŭ Ordbok Svenska-Esperanto: lagbrott rompo de leĝo, ofendo kontraŭ leĝo, lagbrytare leĝofendanto, mishandel korpa ofendo, övergrepp (kränkning) ofendo al.

La konstitucia juro devas ne esti ofendata sub preteksto ke ni estas en milito kontraŭ la terorismo. (el Le Monde Diplomatique)

Antaŭ kelkaj jaroj la itala justico ridindigis sin, kiam tribunalo de Napolo, pritraktante kazon pri falsado de vestaĵoj kaj aliaj akcesoraĵoj Disney, erare kunvokis — kiel ofenditan partion — Miĉjo Muso-n, Donaldo Anaso-n kaj aliajn “personojn” kreitajn de la karikaturisto Walt Disney. Temis pri senvola eraro, kiu tamen reeĥis almenaŭ en Italio. (el Monato)

krimi, delikti: tehdä rikos, krimulo rikollinen, deliktinto rikoksentekijä

Vidu antaŭe la diferencon inter krimo kaj delikto.

transpasi, transpaŝi: rikkoa, ylittää (lain rajat) (ekzemplo malsupre en teksto de Lapenna)

transpasi la limojn de la leĝeco (el PIV)

kaj ĉu la laŭnatura necirkumcidulo, se li plenumas la leĝon, ne juĝos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpaŝas la leĝon? (el Nova Testamento)

rompi leĝon: Finne ni diras rikkoa lakia, lainrikkoja; eĉ la vorto rikos estas derivaĵo de rikkoa (same svede bryta, brott). Ĉu eblus diri simile en Esperanto? Fakte jes.

Rompi sian promeson, kontrakton, negocon; la leĝon (PIV)

Iufoje li rapidis al scienca konferenco kaj devis salti en la pordon de la plenplena moviĝanta aŭtobuso. Tuj ektrilis fajfilo de policano, kaj li estis kaptita kiel leĝrompinto. (el La Ondo de Esperanto)

Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontraŭloterian leĝon.” (En Britujo privataj loterioj estas leĝe malpermesitaj.) (el Kredu min, Sinjorino)

Finfine Kurt trasuferis nedireblan hejmsopiron kaj volis reiri Germanion. Ie en Aŭstralio li rompis la leĝon. (el Mortula ŝipo)

lezi: estas unuavice medicina vorto kun signo aiheuttaa vamma. PIV tamen donas ankaŭ duan signifon lezo: damaĝo, kaŭzita al ies rajtoj, propraĵoj kc., lezi ies rajton.

La kortumo konstatis, ke slovakaj kuracistoj rompis artikolojn de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj kaj lezis la fundamentajn liberecojn de la virino. (el Monato)

La unua, subskribita kun Ĉilio en 2003, malhelpas Santiagon leĝdoni pri ĉia kampo kiu ŝajnas lezi la leĝojn de la merkato — de ekologiaj demandoj ĝis eventualaj problemoj de enskribo-kotizoj en universitatoj. (el Le Monde Diplomatique)

perpetri: Perpetri ne troviĝas en iu ajn ordinara vortaro nek en Tekstaro, sed aperas ĉe Lapenna kaj en la jam menciita Juraj vortoj kaj esprimoj. Perpetri signifas fari krimon, konsekvence perpetrinto, perpetrulo (rikoksen)tekijä.

Se la transpaso estas perpetrita sub speciale mildigaj cirkonstancoj, li povas esti eĉ liberigita de puno. (el artikolo de Ivo Lapenna).

Sendo de la perpetrinto en fermitan institucion por ne pli ol 5 jaroj (el Internacia Jura Revuo)

*Legu diskuton pri ofend https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Vortaro

https://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vortaro_de_Esperanto
https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Vortaro

 

0
0