Pri krimoj kaj punoj 2

hommortigo



Mi ne povas prezenti al vi ĉiujn krimojn, sed kiel ekzemplon pri jura pensado mi elektis du grupojn de krimoj kontraŭ persona netuŝebleco: hommortigon kaj perforton (perforto aperos en la sekva parto).

En primitivaj socioj oni ĝenerale punis pro rezulto, dum en modernaj jursistemoj la puno dependas de la intenco de la kulpulo. Por esti punita homo devas kompreni la konsekvencojn de sia agado. Tial oni ne punas ekz. infanojn malpli ol 15-jaraĝajn.

La finna krimleĝo distingas tri malsamajn mortigokrimojn. Ili estas neglekta mortigo (kuolemantuottamus), mortigo (tappo) kaj murdo (murha). En ĉiuj kazoj homo mortis, sed la punoj estas malsamaj depende de tio, kion la kulpulo volis.

Por klarigi tion mi bezonas latindevenan vorton dolo (en jurlatino dolus, finne syyksiluettava tahallisuus). Laŭ PIV ”Volo direktita al plenumo de delikta ago, precipe en kriminala k civila juro”.

Mi uzas konstrulaboron kiel ekzemplon. Iu starigis la skafaldon malbone, konstrulaboristo sin klinas kontraŭ ĝi, falas kaj mortas. Kiu estas kulpa kaj pro kio? Verŝajne troviĝas du kulpuloj, unue la laboristo kiu starigis la skafaldon kaj due estro, kies tasko estis kontroli, ke la laborloko estas sekura. La krimo estas neglekta (hom)mortigo.

En dua kazo la unuemenciita laboristo koleras kontraŭ sia kunlaboranto, ekbatas kaj puŝas tiun trans la skafaldon, la kolego falas kaj mortas. Oni juĝos la laboriston pro hommortigo. Se li tamen havis firman intencon mortigi sian kunlaboranton, pripensis kiel fari tion kaj preparis al la kolego enfalujon, tiam temas pri murdo.

PIV klarigas murdon jene: ”Dole mortigi homon”. Tio estas fuŝa klarigo. Dolo ja signifas volon fari krimon, sed ĝi estas grada, ne nigra-blanka jesa-nea elekto. Ĉiuj mortigoj ne estas murdoj.

En ĉiu el la supre menciitaj ekzemploj estas dolo. Se mankas dolo kaj okazas io malbona, temas pri simpla akcidento, pri kiu oni ne povas kulpigi iun ajn, aŭ pri homo, kiu ne estas jure respondeckapabla (syyntakeinen), ekz. infano. En juro oni konas diversajn gradojn de dolo. Ili nomiĝas jurlatine dolus eventualis/dolus indirectus, dolus directus kaj dolus determinatus. Oni povus traduki ilin neglekta aŭ nerekta dolo, rekta dolo kaj intenca dolo. Ili estas ankaŭ la bazo por distingi inter neglekta mortigo, mortigo kaj murdo. En la unua kazo estis dolus eventualis, kiu ofte karakteriĝas per neglekto aŭ indiferenteco, en la dua dolus directus, ĉar la aganto devis kompreni, ke la kolego povas morti, kaj en la tria dolus determinatus, ĉar li havis firman intencon mortigi la kolegon.

Kiel distingi hommortigon de murdo? Dependas de pluraj kriterioj kaj varias de jurisdikcio (lando) al alia, sed ĝenerale oni povas diri, ke murdo estas la plej grava, la plej riproĉinda formo de hommortigo. En Finnlando la kriterioj por murdo estas pli striktaj ol en kelkaj aliaj landoj. Ĉe ni temas pri firmintenca aŭ aparte kruela krimo, farita sub gravigaj cirkonstancoj (raskauttavien asianhaarain vallitessa). La tribunalo decidas, ĉu la kazo estas tia aŭ ne. Tial oni ne povas diri antaŭ la juĝo, ĉu la mortigo estos konsiderata murdo.

Tia difino lasas lokon por malsamaj opinioj. Vi certe aŭdis kaj legis pri la mortigo de Janne Puhakka. La distrikta tribunalo kondamnis la kulpulon Rolf Nordmo pro murdo, sed li apelaciis al supera tribunalo (ylempi oikeusaste) pledante, ke temis pri mortigo, ne pri murdo. La severeco de la puno dependos de tio, kiel la superaj tribunaloj (apelacia kaj eventuale la plej supera) prijuĝos la okazon.

 

0
0