Pri krimoj kaj punoj 3: krimoj kontraŭ korpa netuŝebleco



Pahoinpitely

Ĉi-foje mi komencas per la nocio pahoinpitely (svede misshandel). En la finna krimleĝo oni difinas ĝin jene: kiu uzas kontraŭ alia korpan perforton aŭ sen uzi tion difektas la sanon de alia, kaŭzas al tiu doloron aŭ senkonsciigas tiun, estu punata pro pahoinpitely.

En la vortaro de Vilkki-Favén ne aperas tiu esprimo. La plej proksima estas pidellä pahoin malkaresi, mistrakti. La vortaro de Vilborg donas por misshandel perfortaĵo, korpa ofendo, brutalaĵo, (svagare) malbontrakt(ad)o. Nek en PIV nek en Revo mi trovis klaran respondon.

Kiel oni diras tion en aliaj lingvoj?

En latinidaj lingvoj oni faras derivaĵojn el mal- kaj trakti (ekz. france maltraiter, hispane maltratar), eĉ en la angla aperas maltreatment. En ili mal- signifas fakte esperantan mis-, do rekta traduko estus mistrakto. En ĝermanaj lingvoj simile, ekz. svede misshandel, germane Misshandlung (sed ankaŭ Körperverletzung). En la angla ekzistas pluraj vortoj krom maltreatment, precipe abuse kaj assault.

Korpa ofendo estus bona esprimo, sed (kiel mi klarigis antaŭe), ne ĉiuj akceptas al ofendo tian sencon. Tamen la vorto korpa estas uzebla parolante pri tiu ĉi krimo, oni povas derivi de ĝi korpan mistrak(ad)on.

Ĉu oni povus uzi mistrakt(ad)o por pahoinpitely? Certe jes, kvankam tia signifo ne aperas en vortaroj. En PIV mistrakti mankas entute, dum en Revo aperas klarigo: senzorge, mallerte, difekte trakti. Same kiel en aliaj lingvoj, ĝi povas signifi kaj morale riproĉindan malbonan traktadon kaj leĝe punindan malbontraktadon.

La du viroj ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj mi ne havis impreson, ke ili intencas mistrakti min, kvankam mi konsciis esti komplete en iliaj manoj. (el La ŝtona urbo)

La malica vicpatrino estas konata figuro en la tradicia infanliteraturo, kaj tiu de Armela kondutis laŭ la ŝablono. Ŝi mistraktis la knabinon, ofte batis ŝin, … (el Revuo Esperanto)

La direktoro de tiu punejo, José Ismael Pedrosa, ignoris la mistraktojn fare de la gardistoj. (el Le Monde Diplomatique)

Same kiel pri hommortigo, la finna krimleĝo konas tri gradojn de mistrakto: lievä pahoinpitely, pahoinpitely kaj törkeä pahoinpitely. En Esperanto oni povus diri mistrakto sub mildigaj cirkonstancoj, mistrakto kaj mistrakto sub gravigaj cirkonstancoj.

La graveco de la ago dependas de pluraj aferoj: la dolo de la farinto, la grado de la difektoj (vundoj, lezoj) kaj la konsento aŭ manko de konsento de la ofendito. La dolo de la farinto estas pritraktebla simile kiel ĉe hommortigo. Povas temi pri neglekta dolo, rekta dolo aŭ intenca dolo. La difektoj povas esti tre malsamaj, kelkfoje rapide resaniĝanta vundeto aŭ kontuzaĵo, alifoje povas temi pri vivdaŭra difekto. Ankaŭ konsento ludas gravan rolon, ekz. bati alian personon estas krimo, sed boksado estas akceptita formo de sporto.

Väkivalta

Verŝajne la plej uzata vorto por pahoinpitely estas perforto. Ĝi estas derivaĵo de la vortoj per kaj forto, signifas (mis)uzon de forto, tradukebla finnen kiel väkivalta. Laŭ PIV ”perforto, perfortaĵo: Uzo de fizika perforto, kiel rimedo trudi sian volon”. El jura vidpunkto, uzo de forto ne bezonas esti fizika. Laŭ modernaj krimleĝoj ankaŭ nefizika perforto estas puninda. Ĝi povas montriĝi kiel subigado, devigado, izolado aŭ kontrolado. Ankaŭ minacado per perforto estas egaligita kun uzo de perforto.

Se oni uzas vorton perforto por paroli pri pahoinpitely, oni notu, ke tiu nocio ne implicas perforton, almenaŭ ne fizikan perforton. Tial mi preferas mistrakton. Tipa ekzemplo estas kemia mistrakto, donado de ebriigaj aŭ senkonsciigaj substancoj sen la permeso de la viktimo.

Speciala formo de perforto estas seksperforto, finne raiskaus. Post la amendo farita en 2022, ankaŭ seksperforto ne implicas fizikan perforton. La teksto de la leĝo diras: Kiu estas en sekskuniĝo kun persono, kiu ne partoprenas en ĝi libervole, estu punata pro seksperforto al minimume unu kaj maksimume ses jaroj da mallibero. Por ke seksumado estus libervola, homo devas iamaniere, ĉu vorte, ĉu per konduto aŭ alimaniere, esprimi sian konsenton. Nura subiĝo ne signifas konsenton, ĉar estas konata fakto, ke kiam atakata, homo ofte perdas sian agkapablon kaj rezignas pri rezistado.

Tia difino de sekperforto povas esti problema el la vidpunkto de pruvado. Por ke iu estu punita pro krimo, ĝi devas esti pruvita. Laŭ la malnova difino perforto devis esti fizika kaj oni povis ekzameni la vundojn de la ofendito. En kazo de seksperforto ofte ĉeestas nur du personoj sen atestantoj. Se ili havas malsamajn opiniojn pri tio, kio okazis, estas tre malfacile pruvi, ĉu ekzistis konsento aŭ ne.

Mi pritraktos pruvadajn problemojn en alia artikolo.

Häirintä, ahdistelu, kiusaaminen

Vortoj häirintä, ahdistelu, kiusaaminen priskribas misuzon de forto (psika aŭ fizika) por montri sian superecon, subigi, timigi aliulon, ĝenerale en ripeta maniero. Kvankam tia agado ĉiam estis ĝena por la viktimoj, oni antaŭe ne konsideris ĝin kiel krimon (aŭ delikton). Nuntempe oni komprenas, ke ĝi povas havi gravajn konsekvencojn.

Ne ekzistas iu ĝenerala malpermeso en la leĝo, sed kelkaj formoj de grava ĝenado plenumas la kriteriojn de punindaĵo. En Esperanto oni povas uzi vortojn ĝenado, molestado aŭ ĉikanado. La difinoj de tiuj vortoj estas neklaraj, sed oni povus uzi ilin jene: Molesti kaj ĝeni ambaŭ estas tradukeblaj kiel häiritä. Ĝeni estas intenca aŭ senintenca malfaciligo aŭ malhelpado, dum molestado estas intenca agado por montri sian superecon. Oni parolas precipe pri seksa molestado. Ĝi povas esti ekzemple malestima parolo pri ies sekso, seksaj aludoj, ŝercoj aŭ komentoj pri ies korpo aŭ privata vivo.

Kiu viktimo de seksaj atakoj kaj molestoj kuraĝos anonci sin kaj akuzi atakantojn en socio, kie la viktimoj, ne la atakantoj, estas akuzataj kaj kritikataj? (el Monato)

En Finnlando estas puninda seksa molestado en formo de senkonsenta tuŝado, sendado de bilda aŭ teksta mesaĝo, kiu malrespektas ies seksan netuŝeblecon.

En leĝo pri egaleco (yhdenvertaisuuslaki) molestado estas difinita kiel agado, kiu kondukas al malpermesita diskriminacio surbaze de personaj ecoj kiel sekso, seksa orientiĝo, origino aŭ handikapo. Kreado de humiliga, minaca, malamika atmosfero kontraŭ tia persono aŭ grupo estas puninda molestado.

Ĉikanado estas laŭ PIV ”Intence fari al iu maljustajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn, por sentigi al li/ŝi sian superecon”. Oni parolas precipe pri lerneja aŭ laboreja ĉikanado.

Same kiel pri molestado, oni ofte bagateligas ĉikanadon ne konsciante, ke povas temi pri daŭra kaj serioza psika aŭ fizika turmentado. Ĉikanado ne estas difinita kiel krimo en finna juro, sed kelkaj formoj de ĉikanado povas esti punitaj kiel mistrakto aŭ labordiskriminacio.

0
0