Pri krimoj kaj punoj 4: provo kaj pruvo



Nur unu litero distingas provon de pruvo, sed la signifoj estas tre malsamaj.
provo yritys, li provis ŝteli mian monujon
pruvi näyttää toteen, osoittaa (tapahtuneeksi), oni ne povis pruvi lian kulpecon
pruvo näyttö, akuzi iun senpruve
syyttömyysolettama supozo pri senkulpeco

Pruvo

Estas tasko de la akuzisto pruvi la kulpecon de la akuzito. En anglalingvaj landoj oni uzas esprimon beyond reasonable doubt, kiu signifas preter racian dubon, pruvi tiel ke ne restas loko por racia dubo. Jurlatine oni diras in dubio pro reo, en kazo de dubo favore al la akuzito.

Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo (El la deklaracio de homaj rajtoj)

Oni kelkfoje diras, ke por juro pli bonas, ke cent kulpuloj estas deklaritaj senkulpaj pro manko de pruvo ol ke unu senkulpulo estus kondamnita.

Aparte problemaj estas seksaj krimoj, seksperfortoj. Laŭ la nuna leĝo estas krimo havi seksajn rilatojn kun iu persono sen ties konsento. Ne bezonas okazi fizika perforto, sufiĉas manko de konsento. Teorie tio estas bona difino, sed ofte ne eblas pruvi, ĉu la konsento mankis. Rezultas situacio vorto kontraŭ vorto kaj tiam – laŭ la supozo de senkulpeco – la tribunalo devas konsideri la akuziton senkulpa. Viktimoj de seksperfortoj povas konsideri tion nejusta.

Kiel ekzemplon pri la problemoj en pruvado mi prezentas la kazon de Anneli Auer. Ŝia edzo estis murdita en 2006 en ilia hejmo. Anneli estis akuzita pro la murdo de sia edzo. La afero estis prijuĝata dum jaroj en diversaj instancoj. Fine la apelacia kortumo de Vaasa konstatis en 2015, ke mankas pruvoj kaj deklaris ŝin senkulpa. Intertempe, Anneli trovis novan vivkunulon. Baldaŭ aperis akuzoj, ke ili sekse mistraktas la infanojn de Anneli. Ambaŭ estis kondamnitaj pro gravaj seksaj mistraktadoj de ŝiaj infanoj kaj ricevis plurjarajn malliberpunojn. La ĉefaj pruvoj estis la deklaroj de la infanoj. Kiam la infanoj atingis plenaĝecon, ili deklaris, ke ĉiuj akuzoj estis falsaj. Ili estis mensogoj truditaj de la vartgepatroj. La kondamnoj estis nuligitaj, sed la proceso ne finiĝis, ĉar la plej alta akuzisto de Finnlando decidis daŭrigi la akuzadon.

Provo

Provo estas situacio, kiam la kulpulo komencis fari krimon kaj la dezirata rezulto estus atingita, se ne okazus io, kion malhelpas la plenumon de la krimo. Ekzemple provo ŝteli: ŝtelisto eniris magazenon, sed alvenas gardisto kaj haltigas lin. Aŭ provo murdi: iu klopodas mortigi alian homon per pafilo, sed la kuglo nur vundas la viktimon.

Provo estas puninda nur kiam temas pri intenca ago de la kulpulo kaj kiam temas pri krimo, pro kiu ekzistas tia kategorio. Ĝenerale tiel estas ĉe pli gravaj krimoj kiel krimoj kontraŭ persona netuŝebleco aŭ havaĵaj krimoj.

Ĉu atenco estas provo krimi?

Multaj vortaroj, i.a. PIV klarigas la vorton atenci kvazaŭ temus pri provo fari ion kriman:
1) ”Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti” kaj 2) ”Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj”.

Ankaŭ malnovaj vortaroj de Anttila kaj Setälä enhavas tian klarigon: atenci tehdä rikosyritys, rikosyritys atenco. En la vortaro Vilkki-Favén atenci tehdä murhayritys, loukata.

Same pri seksperforto kaj seksatenco, pluraj vortaroj klarigas ilin tiel, ke seksatenco estus provo de seksperforto, ekz PIV. En aliaj vortaroj, kiel en la vortaro Vilkki-Favén, ili estas sinonimoj.

La PIVa klarigo kreas miskomprenojn. Atenci ja ne signifas provi krimi, sed ataki kontraŭ iu aŭ io, ĝenerale pro politikaj kialoj. Atenco venas de franca vorto attentat, finne attentaatti, kiu signifas atakon, ne nuran provon ataki. Nuntempe finne oni ofte uzas esprimojn isku, hyökkäys, terroriteko. Revo donas pri klaran klarigon: ”Malrespekte krimi kontraŭ iu aŭ io”.

La atencoj de la 11-a de septembro 2001, finne syyskuun 11. päivän terroriteot (el Vikipedio)

Tial mi proponis al PIV jenajn klarigojn:
atenci 1) ataki kontraŭ ies vivo pro politikaj aŭ terorismaj motivoj; 2) grave malrespekti ies jurajn rajtojn aŭ moralajn valorojn.

0
0