
Imposto estas tre ofte uzata vorto, sed kiel oni difinas imposton?
Mi kopias ĉi tie la difinon troveblan en la esperanta Vikipedio:
”Imposto estas deviga kontribuo de … loĝantoj de ŝtato aŭ simila politika aŭ administra unuo por kovri la ĝeneralajn bezonojn de la ŝtato aŭ similspeca unuo. Imposto estas financa ŝarĝo aŭ alia devigo metita al impostopaganto (ĉu individua persono aŭ laŭleĝa jura persono kia entrepreno, organizaĵo ktp.) fare de ŝtato aŭ funkcia ekvivalento de ŝtato por kolekti variajn publikajn enspezojn. Nepageco, aŭ evito aŭ rezisto al pago de impostado, estas kutime punebla laŭ juro. Impostoj povas esti devigitaj ankaŭ fare de multaj administraj unuoj.”
Do impostoj estas rimedo de ŝtato (aŭ alia administra unuo al kiu la ŝtato donis tian rajton) kolekti monon por kovri siajn elspezojn. Kvankam impostoj ekzistas unuavice por kovri ŝtatajn elspezojn, ili povas havi ankaŭ aliajn (politikajn) celojn. Unu estas egaligo de la ekonomiaj pozicioj de la loĝantoj, tiel ke malpli riĉaj homoj pagas malpli altajn aŭ tute ne pagas impostojn, dum pli bonstataj homoj devas pagi pli grandan elcentaĵon de siaj enspezoj. Per impostoj la ŝtato povas ankaŭ influi la konduton de homoj plialtigante la prezon de tiuj varoj, kies konsumon ĝi volas limigi (ekz. tabako aŭ alkoholaĵoj, tio estas nomata imposto de Pigou, finne haittavero).
El la ŝtatfinanca vidpunkto la plej gravaj impostoj estas enspezimpostoj (en 2024 43 miliardoj) kaj aldonvaloraj impostoj (26 miliardoj). Inter la impostsimilaj pagoj la plej gravaj estas devigaj socialasekuraj kotizoj (32 miliardoj).
Oni povas dividi impostojn diversmaniere:
Rektaj kaj nerektaj impostoj (konataj ankaŭ kiel senperaj kaj peraj impostoj). Rektaj impostoj estas tiuj, kiujn la impostpaganto mem pagas al la ŝtato. Ekzemple proprietulo de domo devas pagi nemoveblaĵimposton ĉiujare.
Ankaŭ enspezimposto estas kalkulebla al la rektaj impostoj, kvankam nuntempe ĝia pago ofte okazas tiel, ke la dunganto kalkulas kaj retenas la bezonatan sumon kaj ĝiras ĝin al la imposta administrejo.
El la vidpunkto de impostado, enspezoj povas esti dividitaj al du kategorioj: laborenspezoj kaj kapitalenspezoj (mi ne uzas la vorton rento, ĉar ĝi estas konfuza, vidu sube en lingvaj notoj diskuton pri ĝi). Laborenspezoj estas salajroj kaj pensioj, kapitalenspezoj estas interezoj kaj dividendoj ricevitaj de investoj, lupagoj kaj profitoj de vendado de investaĵoj. En plej multaj landoj impostado de laborenspezoj estas progresiva, t.e. la elcentaĵo kreskas laŭ la enspezoj, dum kapitalenspezojn oni ofte impostas alimaniere.
En la pasinta jarcento ekzistis plia formo de rekta imposto nomata havaĵimposto. Ĝi estis abolita en 2005. Ekde tiam la ŝtato impostas profitojn anstataŭ kapitalo. Ia havaĵimposto tamen ekzistas en formo de nemoveblaĵimposto, kiun devas pagi proprietuloj de tero kaj konstruaĵoj.
La plej grava nerekta imposto estas aldonvalora imposto (AVI). La nomo de tiu imposto venas de la fakto, ke ĉiu ano en la produktoĉeno pagas tiun imposton laŭ la valoro, kiun li aldonas al la produkto. Ĉiu partoprenanto en la ĉeno kalkulas la imposton laŭ sia vendoprezo, sed rajtas subtrahi la jam pagitan imposton laŭ siaj akirprezoj. La lasta en la ĉeno estas la fina uzanto, konsumanto, kiu pagas la tutan imposton, ĉar li ne rajtas subtrahi ion ajn.
Akcizoj estas impostoj, kiujn devas pagi produktantoj kaj importantoj de certaj produktoj. Tiajn oni devas pagi i.a. pro alkoholaĵoj, fueloj, elektro, tabako kaj nealkoholaĵaj trinkaĵoj. Ankaŭ importantoj de aŭtomobiloj (kaj motocikloj) devas en Finnlando pagi specialan elcentaĵon kalkulitan el la prezo de la veturilo.
Doganoj (limimposto) estas pagenda kiam varo transiras landan limon. Historie ekzistis ankaŭ lokaj doganoj. Ekzemple en Helsinko daŭre estas loko nomata Töölöntulli. Tie kamparanoj kiuj portis vendeblajn varojn al la urbo, devis pagi kvinpenian doganon. Nuntempe pri doganoj decidas Eŭropa Unio.
Ekzistas multaj specialaj impostoj pagendaj laŭ okazo. Tiaj estas ekzemple heredaĵ- kaj donacimposto.
Ŝtatoj kolektas ankaŭ diversajn impostsimilajn pagojn. Ne estas ĉiam facile distingi inter impostoj kaj aliaj pagoj. Tia divido povas varii de lando al lando. En Finnlando ekzistas amaso da pagoj, kiuj diferencas de impostoj preskaŭ nur per sia nomo, ekzemple socialasekura kotizo aŭ kotizo por financi subtenon de senlaboruloj. Kelkfoje oni klopodis enkonduki en Esperanto vorton takso por tiaj pagoj1.
En Finnlando kolektadon de impostoj administras imposta administrejo2. Ĝi kolektas impostojn por tri ricevantoj: la ŝtato, komunumoj kaj eklezioj (luterana kaj ortodoksa). Doganojn administras ŝtata organizo kiu nomiĝas simple Tulli.
Kolektado de impostoj funkcias nuntempe plejparte elektronike en Finnlando. Antaŭ ĉiu impostjaro la imposta administrejo kalkulas al ĉiu impostpaganto bezonatan elcentaĵon surbaze de la enspezoj dum la antaŭa jaro. Labordonantoj (dungantoj) kaj pagantoj de pensioj uzas tiun elcentaĵon kaj retenas la bezonatan sumon de ĉiu salajro kaj pagas ĝin rekte al la imposta administrejo. Komence de nova jaro impostpaganto ricevas provizoran kalkulon. Oni devas kontroli la informojn kaj laŭbezone aldoni aŭ korekti la informojn. Post kelkaj monatoj la impostpaganto ricevas la finan kalkulon. Depende de la situacio, imposta administrejo repagas la tro kolektitan sumon aŭ postulas plian pagon, se la antaŭe kalkulita elcentaĵo ne estis sufiĉa.
En landoj kun funkcianta ŝtatsistemo homoj ĝenerale havas pozitivan sintenon al la kolektado de impostoj. Homoj certe grumblas pro la alteco de la impostoj, sed samtempe aprezas la servojn ofertatajn (kiel sanservo, edukado, socialasekuro). Laŭ studoj faritaj de la imposta administrejo 71 % de la finnoj pagas siajn impostojn volonte.
Ĉi-rilate mi volus nomi tri vortojn impostplanado, impostevitado kaj imposta fraŭdo.
Impostplanado signifas agi tiel, ke oni pagas la ĝustan imposton, utiligante la eblecojn kiujn la leĝfaranto donis. Ekzemple la ŝtato volas subteni la ekziston de hejmprizorgaj servoj kaj donas al iliaj klientoj impostan deprenon (kotitalousvähennys).
Impostevitado estas malhonesta utiligo de la imposta sistemo sen fari ion kontraŭleĝan. Pro la komplikeco de la sistemo ĉiam restas mallogikaĵoj kaj situacioj, kiujn la leĝfaranto ne intencis (finnoj nomas ilin porkidaj truoj). Lastatempe oni multe parolis ekz. pri utiligo de t.n. holding-kompanioj. La regulo laŭ kiu holding-kompanioj malpliigas la impostojn estis kreita por eviti duoblan impostadon ĉe grandaj grupiĝoj de kompanioj (koncernoj). Iuj solentreprenistoj fondis plurajn kompaniojn kaj tiamaniere kreis situacion, kvazaŭ ili havus rajton ricevi sian salajron je tre malalta impostelcentaĵo. La ministro pri ŝtatfinancoj Purra antaŭ nelonge deklaris, ke la ministrejo nun studas, kiel ŝtopi tiun truon.
Imposta fraŭdo estas puninda krimo. Imposta fraŭdo signifas kaŝi siajn enspezojn aŭ havaĵojn kaj tiamaniere eviti impostojn. Ofte oni faras tion transsendante la havaĵon eksterlanden. Lastatempe tio fariĝis pli malfacila, ĉar informinterŝanĝo inter ŝtatoj kaj organizoj donis al la imposta administrejo novajn eblecojn malkovri fraŭdojn. Sufiĉe konata afero estas investoj, kiujn bonhavaj finnaj familioj antaŭ jardekoj faris en svisaj bankoj sen raporti pri tio al la imposta administrejo. Dank’ al internacia kunlaboro la administrejo nun ricevis informojn pri ili el alilandaj aŭtoritatoj. Simile okazas kun enspezoj ricevitaj de ĉifrovalutoj (kriptaj valutoj, kryptovaluutta). Se oni proprainiciative ne raportas gajnojn ricevitajn de tiaj transakcioj, oni povas esti kulpa pri imposta fraŭdo.
Vortoj kun imposto
Estas facile trovi dekojn da vortoj kaj esprimoj pri impostoj. Jen nur kelkaj el ili:
vero imposto
-arvonlisävero aldonvalora imposto AVI
-kiinteistövero nemoveblaĵimposto (en kelkaj landoj terimposto)
-perintövero heredaĵimposto
-tulovero enspezimposto (ansiotulo laborenspezo, pääomatulo kapitalenspezo)
verohallinto imposta administrejo2
veroilmoitus impostdeklaro
verovähennys imposta depreno, verovähennyskelpoinen impostdeprenebla
veroparatiisi imposta paradizo
veropetos imposta fraŭdo
veroprosentti imposta procento, elcentaĵo
verorasitus imposta ŝarĝo
verosuunnittelu impostplanado
veroton, verovapaa senimposta, verovapaus senimposteco
verottaja, verokarhu impostisto
verovelvollinen impostdeva, ‑ulo
verotoimisto impostoficejo
verovuosi impostjaro
veroäyri (komunuma) imposta procento, elcentaĵo
veronkierto impostevitadoveronluonteiset maksut impostsimilaj pagoj
veronmaksaja impostpaganto
veronpalautus redono de (troa) imposto
veronpidätys (ennakonpidätys) impostreteno (en Vilkki-Favén impostdeteno3)
kantaa vero(j)a kolekti imposto(j)n
panna verolle imposti
valmistevero akcizo
***
lingvaj notoj de SK:
1. Arkaikaj vortoj
depago: Ĉu vi sciis, ke la origina, eĉ fundamenta vorto por imposto estas depago? Ĝi daŭre troveblas ekz. en PIV 1. (ark.) Imposto. Oni povas trovi ĝin kelkloke en Tekstaro, sed ĝia signifo estas ofte neklara, ĉar laŭ PIV ĝi povas signifi ankaŭ ”sumon, kiun oni deprenas de la pagota”, finne maksun vähennys, iam uzita ankaŭ kiel osamaksu. Mi entute evitus uzi tiun vorton.
Simile rara kaj malklara estas takso kun speciala signifo ”julkisoikeudellinen maksu, taksa”. PIV donas al ĝi du signifojn: 1) Vendoprezo de iu varo aŭ servo, oficiale fiksita de la registaro kaj 2) Depago, kiun la uzanto de publika servo ŝuldas, kiel kompenson pro tiu oportunaĵo. Ekzemploj la poŝtaj taksoj postitariffit; takso por uzo de aŭtovojotietulli.
En Revo takso kun tiu signifo tute ne aperas. La normala signifo de takso ja estas ”arvio, näkemys”. Ekzemploj ”Laŭ mia takso” minun nähdäkseni, Lapenna ”Tre verŝajne li estas tro optimisma en tiu takso” hyvin todennäköisesti hänen arvionsa asiasta on liian optimistinen.
Rento: Rento estas unu el la plej konfuzaj vortoj en Esperanto. Laŭ PIV ĝi havas du signifojn: 1) Perioda enspezo de proprietulo, kiun li ricevas de farmanto por la uzado de la grundo, domo k maŝinaro, finne (viljelys)maanvuokra(tulo), 2) Jara profito de investita kapitalo, finne pääoman vuosituotto, en Vilkki-Favén korko(tulo) kaj konsekvence rentulo koroillaeläjä. Tiuj nocioj estas el la 19-a jarcento, nuntempa ekonomia vivo kaj nocioj estas aliaj. Krome en diversaj lingvoj rento havas iom malsamajn signifojn, kiuj reflektiĝas ankaŭ en esperantaj tekstoj. En Tekstaro ofte temas pri nelaboraj enspezoj aŭ interezoj. Por pääomatulot mi uzus kapitalenspezoj, por tuotto rendimento aŭ kapitalprofito; korko (rahan) estas interezo (ankaŭ eblas diri rentumo), sed ne rento.
2. administrejo aŭ administracio? En vortoj kiuj havas (ofte superfluan) substantivan finaĵon ‑acio (finne ‑aatio), mi preferas preni unu radikvorton kaj formi la aliajn per la esperantaj finaĵoj. Tiel administri, administro aŭ administrado, administrejo. Iuj pensas, ke ‑ejo signifas nur lokon, sed oni povas uzi ĝin ankaŭ figure por la personaro, kiu laboras tie. Ekzemploj el PMEG de Wennergren: redaktejo lehden toimitus, ministrejo ministeriö.
3. Reteni kaj deteni estas strangaj vortoj, kreitaj verŝajne pro nacilingvaj influoj el latinidaj lingvoj. Ambaŭ estas tradukeblaj finnen kiel ”pitää, pidättää”, sed ili ne estas sinonimoj. Ili estas derivitaj de teni ”pitää (hallussaan)” per prefiksoj, sed eble estus pli bone konsideri ilin apartaj radikoj, ĉar la prefiksoj re- kaj de- estas uzataj en nekutima maniero.
Re- normale signifas denovan venon al la deira loko aŭ ripeton, sed reteni signifas ”daŭre teni ĉe si, ne ellasi, ne fordoni”. Li redonis al mi mian biciklon, sed retenis la ŝlosilon.
De- kiel prefikso estas multsignifa, normale ĝi signifas elirpunkton aŭ elirtempon, sed deteni signifas ”ne permesi al iu fari ion, malhelpi al iu”, finne pitää poissa jstk, estää, estellä. Ili penas per ĉiuj fortoj de sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapükistojn de transiro al Esperanto (Z). Deteni siajn larmojn. Plej ofte ĝi estas uzata refleksive sin deteni pidättäytyä (tekemästä jtk) aŭ pysyä erossa jstk, ankaŭ äänestää tyhjää. Voĉdoni por, kontraŭ, sin deteni.