Akcidentoj kaj damaĝoj (vahinkoja ja vahinkoja)



Vahinko

La vorto vahinko havas plurajn signifojn.

1. jnk tapahtuman, toiminnan tms. jklle t. jllek aiheuttama menetys, tappio, haitta, vaurio tms.: perdo, damaĝo, difekto, malutilo. Aineellinen, taloudellinen vahinko materia, ekonomia perdo, damaĝo, malutilo; la ŝtormo kaŭzis (estigis, okazigis) grandan damaĝon (difekton, malutilon).

2. menetystä, haittaa, vauriota tms. aiheuttava tapahtuma t. sattuma, onnettomuus, tapaturma: akcidento, liikenneonnettomus trafikakcidento

3. epähuomiossa, erehdyksessä sattunut tapahtuma t. teko, erehdys, sattuma. Oli silkka vahinko, että laskun maksaminen myöhästyi. ‑> Estis nura preteratento, ke la fakturo ne estis pagita ĝustatempe. Vahingossa senintence, nevole.

4. ilmaisemassa että jk on puhujan t. kirjoittajan mielestä valitettavaa, ikävää, harmillista: domaĝo. On vahinko, että yritys epäonnistui. ‑> Domaĝe ke la provo malsukcesis.

Vahingonkorvaus

Vahinko kaj vahingonkorvaus estas ankaŭ juraj terminoj, pri ili ekzistas eĉ propra leĝo: vahingonkorvauslaki (leĝo pri damaĝkompenso). Por komprenigi, pri kio temas, mi citas el ĝia dua paragrafo:

Joka tahallisesti tai tuottamuksesta aiheuttaa toiselle vahingon, on velvollinen korvaamaan sen. ”kiu intence aŭ dole okazigas al alia damaĝon, devas kompensi tion”.

En ĉi tiu frazo aperas kvar gravaj vortoj tahallisesti, tuottamuksesta, vahinko kaj korvata.

Tahallisesti, tahallaan signifas intence.

Tuottamuksesta signifas imputeblecon, pro neglekto aŭ indiferenteco, kiu povas okazigi damaĝon al alia. Kiam mi parolis pri krimoj, mi parolis pri intencaj agoj kaj diversaj gradoj de dolo. Dolo ja povas esti intenca, rekta aŭ nerekta/neglekta. Kiam temas pri damaĝkompenso, la bazo de devo por kompensi estas imputebleco, t.e. ke ies agado iel kontribuis al la okazigo de la perdo. Male, se temas pri pura akcidento, al kiu neniu iel kontribuis, ne ekzistas bazo por kompenso.

Kiel ekzemplon mi prenu arbaran incendion. Se fulmotondro okazigas incendion, temas pri akcidento neimputebla al iu ajn. Sed se la incendion okazigas malbone estingita cigaredo, kiun preterpasanto ĵetas en la arbaron, tiam temas pri imputebla ago.

Alia ekzemplo estas situacio, kiun oni en komunuza lingvo nomas trafikakcidento. El jura vidpunko puraj akcidentoj en trafiko estas raraj. Plej ofte temas pri tio, ke iu malrespektis la trafikregulojn kaj per tio kaŭzis damaĝon. Se iu stiris veturilon senzorge, malrespektante la trafikregulojn kaj okazas io malbona kun difekto, tio estas delikto nomata varomattomuus liikenteessä (malatento en trafiko). Tribunalo aljuĝos pro tio monpunon. Se tia okazo kaŭzas damaĝon al alia aŭ al ties propraĵo, la kulpulo havas la devon kompensi la damaĝon.

Kiam mi parolis pri krimoj, mi menciis, ke infano malpli ol 15-jaraĝa ne estas punebla. Kiam temas pri damaĝkompenso, ne ekzistas iu ajn minimuma aĝo. Tial eĉ malgrandaj infanoj devas pagi kompenson pro damaĝoj kiujn ili kaŭzis. La tribunalo povas tamen malaltigi la sumon, konsiderante la aĝon kaj komprenkapablon de la infano. Povas okazi ankaŭ, ke la gepatroj fariĝos respondecaj pagi la kompenson, se ili neglektis la edukadon aŭ prizorgadon de la infano kaj tiel kontribuis al la perdo.

Vahinko en tiu ĉi leĝo: temas pri la unua difino: perdo, damaĝo, malutilo, difekto.

La lasta el la gravaj vortoj estas korvata. Ĝi estas plia vorto, kiu estas esprimebla en Esperanto per pluraj manieroj, kun malsamaj signifoj. Du el ili estas facile intermikseblaj: kompensi kaj rekompenci. Kompensi signifas havigi (al iu) ion egalvaloran pro suferita perdo (hyvittää), rekompenci signifas montri sian kontentecon pri ies meritoj per vortoj, faroj aŭ donacoj (palkita).

Se la Ligo pro ia kaŭzo decidos ĉesigi la aranĝon de cenzurado-aprobado, tiam ĝi devos antaŭe elserĉi ian alian rimedon, por kompensi la perdon de la supre montritaj tri punktoj. (el letero de Zamenhof)

Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon. (el Originala verkaro de Zamenhof)

Parolante pri vahingonkorvaus oni povus diri simple kompenso, sed formoj damaĝkompenso aŭ perdokompenso estas pli klaraj, kvankam iom pleonasmaj.

0
0