Finna juro

Finnlando estas membro de Eŭropa Unio ekde 1.1.1995. Tial en Finnlando validas ne nur la nacia, finna juro, sed ankaŭ la eŭropunia juro.
Finna juro estas kodigita juro, kies ĉefa fonto estas leĝoj akceptitaj de la parlamento. Inter la leĝoj ekzistas hierarkio. La plej fundamenta leĝo estas nomata konstitucio. Ĉiuj aliaj leĝoj devas esti kongruaj kun la konstitucio. En kelkaj landoj ekzistas aparta konstitucia tribunalo, kies tasko estas prijuĝi, ĉu leĝo akceptita de parlamento estas laŭkonstitucia aŭ ne. En Finnlando tia tribunalo ne ekzistas. Anstataŭ ĝi ene de la parlamento ekzistas aparta komisiono, nomata konstitucia komisiono, kiu antaŭ la akcepto de nova leĝo prijuĝas ĝian kongruecon kun la konstitucio.
Konstitucio estas la plej fundamenta leĝo, kiun oni povas ŝanĝi nur laŭ speciala procedo. En Finnlando estas bezonata samteksta decido de du sinsekvaj parlamentoj, kun majoritato de 2/3 el la deputitoj. En urĝa kazo oni povas ŝanĝi la konstitucion pli rapide, sed tiam estas bezonata majoritato de 5/6 el la deputitoj.
Ordinaran leĝon la finna la parlamento akceptas per simpla majoritato.
Malpli alta jura reguligo nomiĝas dekreto (finne asetus). Dekreton eldonas registaro aŭ ministerio surbaze de rajtigo en la koncerna leĝo. Ĝi estas leĝdona instrumento, kiu donas pli detalajn instrukciojn pri la apliko de leĝo. Dekreto devas esti kongrua kun la koncerna leĝo.
Skribitaj leĝoj estas la ĉefa fonto de la finna juro. En Finnlando regas la principo de disigo de povoj1. Parlamento havas la leĝdonan povon, dum juĝejoj estas memstaraj ŝtataj organoj kiuj aplikas la leĝojn. Juĝejoj, precipe la superaj devas ankaŭ interpreti la leĝojn, kiam ilia ekzakta enhavo estas neklara. Tiel per siaj decidoj, nomataj precedencoj, ili povas gvidi la decidojn de malpli superaj juĝejoj.
Eŭropunia juro
La Eŭropunia juro havas tri fontojn:
1) la primara (unuaranga) Eŭropunia juro estas formita de la diversaj traktatoj
2) la derivita juro, aro da tekstoj kaj agoj faritaj de la eŭropaj institucioj subaze de tiuj traktatoj
3) decidoj de Kortumo de Eŭropa Unio
Traktatoj
Traktatoj (perussopimukset) estas fondaj kontraktoj de Eŭropa Unio inter la membroŝtatoj.
La agado de Eŭropa Unio baziĝas al la traktatoj, kiujn la membroŝtatoj libervole kaj demokratie akceptis. Eŭropa Unio havas nur tiujn povojn kiujn la membroŝtatoj cedis al ĝi.
La traktatoj estas devigaj kontraktoj inter la membroŝtatoj. Ili difinas la celojn de la Unio, ĝiajn organojn kaj procedojn de decidfarado kaj la rilatojn inter la Unio kaj la membroŝtatoj.
La traktatoj povas esti modifitaj kiam oni volas evoluigi la agadon de la Unio, prepariĝi al akcepto de novaj membroŝtatoj aŭ al novaj agadformoj kiel la komuna mono.
Instrumentoj de la derivita juro
Laŭ la traktatoj la organoj de la Unio povas akcepti novajn leĝfarajn dokumentojn, devigajn kaj aplikeblajn en ĉiuj membroŝtatoj.
Reglamento (nomata finne iom konfuze asetus) estas jura dokumento, kiu estas deviga en sia tuteco kaj rekte aplikenda en ĉiu membroŝtato. Ĝi estas la ĉefa fonto de la derivita juro. Ĝin alprenas la Ministrara Konsilio kaj la Eŭropa Komisiono per kuna decido. Ĝi ekvalidiĝas kiam ĝi estas publikigita en Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio.
Estas grave noti, ke reglamento estas pli supera ol la naciaj leĝoj de membroŝtatoj. Tial ĝi tuj abrogas (malvalidigas) ĉiujn naciajn leĝojn kiuj ne kongruas kun ĝi. Laŭ la fundamentaj traktatoj estas ankaŭ malpermesite fari novan leĝon kiu estus nekongrua kun eŭropuniaj reglamentoj. Tiu regulo estis malfacila por kelkaj membroŝtatoj, ĉar ili timis, ke ĝi tro limigas ilian suverenecon. Ĝi ja limigas ilian suverenecon, sed ĝi estas necesa, por ke la juro estus aplikata egale en ĉiuj landoj.
Alia formo de eŭropunia leĝfarado estas direktivo. Direktivo estas ordono de Eŭropa Unio al la membroŝtatoj modifi siajn naciajn leĝojn tiel ke ili estu kongruaj kun la celoj de la koncerna direktivo. Ĝi estas deviga por la membroŝtatoj rilate la atingotajn celojn, sed lasas al la naciaj instancoj la elekton de formo kaj rimedoj.
Direktivo estas nerekta leĝfarado, kiu partoprenigas la membroŝtatojn en la farado de la eŭropunia leĝaro. Eŭropa Unio difinas la atingotajn celojn por la membroŝtatoj; ĉi-lastaj sekve agas kadre de sia procedura memstareco por atingi tiujn celojn.
Nuntempe Eŭropa Unio klopodas pli ofte uzi reglamentojn, ĉar en la pasinteco membroŝtatoj ofte prokrastis la efektivigon de iu direktivo aŭ tute neglektis ĝin.
Jura praktiko, jurisprudenco
La triavica fonto de eŭropunia juro estas decidoj faritaj de Kortumo de Eŭropa Unio2, situanta en Luksemburgo. Ili havas grandan rolon en la evoluigo de la eŭropunia juro. La traktatoj inter membroŝtatoj estas rezulto de komplikaj politikaj traktadoj. Ili estas malfacile ŝanĝeblaj ĉar la ŝanĝoj bezonas unuanimecon. Okazas, ke membroŝtatoj kontraŭstaras al ŝanĝoj pro diversaj, ĉefe nacipolitikaj kialoj eĉ kiam ili estas nepraj. Se ekzistas jura necerteco (oni ne scias kiel oni devas interpreti iun regulon aŭ traktaton), oni povas submeti la demandon al la Kortumo. La decido de la kortumo fariĝas precedenco kiun aliaj decidorganoj en ĉiuj membroŝtatoj devas respekti.
***
1) Disigo de povoj estas principo, kiun kreis franca filozofo Montesquieu. Laŭ ĝi povoj en ŝtato estu apartigitaj kaj dividitaj inter diversaj instancoj. La leĝdona (leĝfara) povo apartenas al parlamento, la juĝista povo al juĝejoj kaj la plenuma povo al registaro. En kelkaj landoj ankaŭ prezidento partoprenas en la uzado de la plenuma povo. PIV nomas la plenuman povon ekzekutivo. Mi trovas tiun vorton problema, fakte ĝi estas nur transskribado de la franca vorto l’exécutif.
2) En Vikipedio oni nomas tiun kortumon Justickortumo de la Eŭropa Unio. Justickortumo estas pleonasma traduko de la franca Cour de justice de l’Union européenne aŭ angla Court of Justice of the European Union. Temas pri tio, ke en tiu lingvoj court signifas kaj kortumon (oikeus) kaj kortegon (hovi). En Esperanto oni esprimas tiujn du nociojn per apartaj vortoj, tial sufiĉas diri kortumo.