El la juĝistaj instrukcioj de Olaus Petri




La juĝistaj instrukcioj de Olaus Petri estas fascina historia dokumento kaj unu el niaj plej malnovaj gvidiloj por la interpretado de leĝoj.

Olaus Petri (1493-1552) vivis en interesa tempo kiam la mondo ĉirkaŭ li draste ŝanĝiĝis. Li naskiĝis en teorie sendependa Svedio, sed fakte regata de la katolika eklezio kaj la reĝo de Danlando (per Unio de Kalmar). Kiam li mortis, Svedio estis memstara protestanta regno regata de sveda reĝo Gustavo Vasa.

Olaus Petri naskiĝis kiel filo de forĝisto en Örebro. Li tamen ricevis la eblon studi kaj fariĝis unu el la plej gravaj renesancpensantoj en Nordio. Li studis unue en Leipzig kaj poste en Wittenberg 1516-1519. Tie li konatiĝis kun Martin Luther kaj fariĝis subtenanto de liaj ideoj pri reformado de la eklezio. Reveninte al Svedio li fariĝis kanoniko de Strängnäs kaj kanceliero de episkopo Mattias Gregersson. La episkopo tamen estis murdita sekvonjare en la t.n. Stokholma sangobano.

Li predikis por la reformacio kaj tradukis la Novan Testamenton al la sveda lingvo. Pro tio li estas ankaŭ konsiderata kiel la patro de la sveda skriblingvo. Dum 1531-1533 li laboris kiel kanceliero en la administrado de reĝo Gustavo Vasa.

Olaus Petri verkis plurajn religiajn skribaĵojn, sed li estas plej konata pro siaj juĝistaj instrukcioj. Dum preskaŭ 500 jaroj ili estis ĉiam publikigitaj kiel enkonduko en la oficiala leĝkolekto de Svedio kaj same en Finnlando post la jaro 1809, kiam Finnlando estis disigita de Svedio. (Tiam Finnlando estis okupita fare de Rusio, sed ĝi tamen konservis siajn svedajn leĝojn eĉ post tio.)

Dum jarcentoj liaj juĝistaj instrukcioj fariĝis grava parto de la nordia jura tradicio. En jurfilozofio liaj pensoj estas ofte klasifikitaj kiel apartenantaj al la naturjura skolo. Reprezentantoj de tiu skolo opiniis, ke ekzistas natura juro, t.e. normoj dedukteblaj el la naturo, kiujn homoj devas respekti.

La instrukcioj de Petri estis grava fonto de interpretado, kiam la leĝo silentis pri iu afero aŭ ŝanĝoj en la socio faris la malnovajn leĝojn neaplikeblaj. Kvankam ili aperas en la oficiala leĝkolekto, ili neniam estis akceptitaj kiel leĝo fare de parlamento, nek en Svedio nek en Finnlando.

La instrukcioj baziĝas al malnovaj kutimoj, kelkaj de kiuj aperis jam en tre malnovaj tekstoj. Ili kunigas longan jurtradicion ekde la biblio, romia kaj kanona juro kun ĝerman-nordiaj moroj. Aparte notindaj estas multaj proverboj, kiuj fariĝis parto ankaŭ de la finna popola pensmaniero ”Mikä ei ole oikeus ja kohtuus, ei voi olla lakikaan”. Kio ne estas justa kaj modera ankaŭ ne povas esti leĝo, origine svede ”Thet Rätt och Skäl icke är, thet kan icke heller wara Lagh”.

Notinde estas, precipe el nia moderna vidpunkto, la emfazo donita al tio, ke la leĝoj estas starigitaj por la komuna bono de la popolo. Ili ne povas esti arbitraj esprimoj de la volo de la regantoj, sed ili devas esti aprobitaj de la popolo. La bono de la popolo estas la plej alta leĝo, tial juĝisto servu ĝin, eĉ se skribita leĝo diras alie.

Li forte malaprobis la praktikon eltiri konfeson per torturado: ”Neniu estu kondamnita pro konfeso farita sub torturado, ĉar tiam multaj konfesas aferojn neniam faritajn”. Li multege antaŭis sian tempon, ĉar pasis ankoraŭ 250 jaroj antaŭ ol la praktiko de torturo por akiri konfeson estis malpermesita en Svedio.

Interesa detalo estas, ke li forte avertas la juĝiston kontraŭ aljuĝado de tro alta punmono. ”Ĉiu leĝo estas farita por justo kaj konveno, ne por mono.” Tiun averton klarigas la fakto, ke tiutempe la ŝtato estis malriĉa kaj la salajro de la juĝisto dependis el la monpunoj.

Tre moderna afero en lia pensado estas ankaŭ la ideo, ke puno ne estu venĝo, sed ĝi devas gvidi la kriminton al plibonigo de sia konduto. Eĉ hodiaŭ multaj homoj pensas ke ju pli severaj la punoj, des pli efika la leĝo. Kiel ekzemplon de lia pensado mi kopias unu frazon, kiun li skribis antaŭ 500 jaroj. La teksto estas en malnova lingvo, sed daŭre komprenebla: ”Ingen ting är Domarenom så storligen aff nödene som beskedeligheet, at han weet när han skal wara sträng, och när hans skal wara mild i Laghen, ty alt Straff bör wara til Förbättring, och straffet bör wara sådant, om möyeligit är, at thet icke förhindrar honom som straffat warder, til at bättra sigh.” Nenio estas al juĝisto pli grava ol kapablo scii kiam li devas esti severa kaj kiam li devas esti malsevera en la apliko de la leĝo, ĉar ĉiu puno servu por plibonigo kaj la puno estu, kiam eblas, tia ke ĝi ne malhelpas al la punito plibonigi sian konduton.


El la instrukcioj

Juĝisto devas unue pensi, ke li estas plenumanto de Dio kaj la ofico, kiun li prizorgas, ne estas lia propra sed de Dio kaj la verdikto, kiun li proklamos, ne estas verdikto de homo sed de Dio. Al juĝisto estas do grave, ke li zorge evitu fari falsan juĝadon per kiu li juĝos sin mem al eterna pereo ŝanĝante la justajn ordonojn de Dio al perforto kaj maljustaĵo.

Same li devas memori, ke la juĝista ofico estas starigita por la komuna bono de la popolo, ne por la propra profito de la juĝisto.

Ĉar juĝisto havas Dian ordonon juĝi juste, li devas ĉiel klopodi ekscii kio estas juste. Same kiel tiu, kiu ne konas la enhavon de biblio ne taŭgas kiel predikanto, ne tauĝas kiel juĝisto tiu, kiu ne scias kio estas en la leĝo, kio estas ĝia bazo kaj celo kaj kiel ĝi devas esti uzata.

Ĉiuj leĝoj devas servi la komunan bonon, kaj tial, kiam la leĝo fariĝas malutila, ĝi ne plu estas leĝo sed maljustaĵo.

Bona kaj kapabla juĝisto estas pli bona ol bona leĝo, sed se juĝisto estas maljusta, eĉ bona leĝo ne helpas. Kio ne estas justa kaj modera, tio ankaŭ ne povas esti leĝo. Pro sia justeco la leĝo estas akceptata de la popolo.

Ĉiu leĝo devas esti uzata kun inteligento, ĉar la plej alta justeco estas maljusteco. La leĝo devas esti uzata kun indulgemo.

Juĝisto estas por la popolo kaj ne inverse. Grandan danĝeron antaŭ Dio kaŭzas al si tiuj, kiuj uzas la leĝon por akiri grandan punmonon, ĉar la leĝo ne estas farita por punmono, sed por la bono kaj utilo de la popolo.

La leĝo ne akceptas ĉion kion ne estas punata, ĉar ĉiuj maljustaĵoj ne povas esti skribitaj en leĝlibro. En la uzado de la leĝo juĝisto devas konsideri tion, kio estas la celo. La bono de la popolo estas la plej alta leĝo, tial juĝisto servu ĝin, eĉ se skribita leĝo diras alie.

Komunaj proverboj estas ofte konsiderataj same valoraj kiel leĝo kaj ili estu leĝe validaj, ekzemple jenaj

Kiu akceptas garantii, akceptas pagi

Malamiko ne taŭgas kiel atestanto

Interkonsento rompas leĝon

Neleĝe akirita ne estas akirita

Neniu estu juĝisto en sia propra afero

Neniu estu juĝita pro parolo de unu persono

Perforto ne estas leĝo

Ne estas vero ĉio kio ŝajnas vero

Ĉiu pravigas sian amikon

Kion oni volas vidi, pri tio oni volonte atestas

Kiu ne havas aĵojn, pagu per korpa puno

Atesto de nekonatulo ne validas

Kaj multaj aliaj ĝenerale akceptataj proverboj taŭgas kiel leĝo.

Tiu kontraŭas la leĝon kiu kontraŭas ĝian celon, kvankam ŝajne sekvas ĝian vorton. Multe okazas ĉi tie en Svedio,ke oni falsasla leĝon por akiri punmonon anstataŭ sekvila intencon de tiu kiu faris la leĝon.Ĉiu leĝo estas farita por justo kaj konveno, ne por mono.

Punmono estas puno por tiuj kiuj agas kontraŭleĝe; sed la leĝo preferus esti respektata kaj plej bone estus se punmono ne estus bezonata.

***


Foto: © Ad Meskens / Wikimedia Commons

0
0