Scienca lerneja kalendaro aperis

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita Scienca lerneja kalendaro aperis

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Scienca lerneja kalendaro publikigita de la hispana scienca instituto Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC) aperis ankaŭ en la jaro 2026. Mi aldonis la kalendaron al la scienca kalendaro ĉi tie en Finna babilejo.

    Laŭ la artikolo de CSIC [es] ĉi-jare la kalendaro ”fortigas prezenton de inaj sciencistoj kaj teknikoj”.

    CSIC publikigis la kalendaron en la formo de elŝutebla paketo, kiu enhavas plurajn dosierojn. Inter tiuj estas krom la kalendara dosiero, kiun mi aldonis ĉi tien, ankaŭ plenkolora presebla versio (PDF) kaj alirebla teksta versio (docx).

    Vi povas elŝuti la kalendaran dosieron al via propra kalendaro per la butono sur la kalendara paĝo aŭ per jena rapidresponda kodo.

     

     

    0
    0
  • Alueelle ”Tiedotteita ja ohjeita” ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.