Minimume al mi sed verŝajne ankaŭ al pluraj aliaj la du ”ĉi” vortoj kun tute apartaj signifoj kaŭzas konfuzon.
la tabelvorta ”ĉi-” ĝeneraligas
La tabelvortoj, kiuj komenciĝas per ”ĉi-”, ĝeneraligas:

- ĉiu
 - ĉio
 - ĉia
 - …
 
Oni ne rajtas mallongigi la tabelvortojn – ili estas neniaj kombinaĵoj de iu radiko kaj sufikso, sed memstaraj vortoj. Kutime oni skribas ilin sen dividstreko en kunmetitaj vortoj.
- Ĉiumatene (← ĉiu matene) kiam mi ellitiĝas…
 - La interreto estas plena de ĉiaspecaj troloj.
 
la primitiva adverbo ”ĉi” precizigas
La primitiva adverbo ”ĉi” estas aparta vorteto, kiun oni uzas kune kun la tabelvortoj, kiuj komenciĝas per ”ti-”.
- ĉi tiu
 - ĉi tio
 - ĉi tia
 - …
 
Notu, ke tiajn esprimojn oni ofte mallongigas, precipe en adverbaj esprimoj, kun dividstreko.
- ĉi-jara ← ĉi tiu jara
 - ĉi-kune ← ĉi tio kune
 
Tamen kelkaj forlasas la dividstrekon.
- Ĉimatene (← ĉi-matene ← ĉi tiu matene) kiam mi ellitiĝis…
 
Rimarku, ke nur unu litero apartigas la vortojn unu de la alia: ĉiumatene kontaŭ ĉimatene. En parolado vi ofte povas aŭdi la malsamecon, sed en teksto estas pli bone uzi la dividstrekon por klari montri la malsamecon.