Movado – komunumo



Demando en Finna Babilejo:

Kie estas novaj esperantistoj?

Respondo, kiel komenco de diskuto: JM : Jes, vi pravas. La lingvo bezonas novajn parolantojn. Notu, ke mi skribis ”la lingvo”, ne ”la movado”, ĉar la movado estas fosiliiĝinta kiel klubo de maljunuloj, kiuj diskutis nur pri la lingvo mem. Mankas uzo de la lingvo por aliaj intencoj.

BE respondas

Mi pensas ke estas ege diskutinda afero, do mi provas klarigi kiel mi vidas la aferon. Povas esti ke mia uzo de la vortoj movado kaj komunumo ne kongruas kun normoj de aliaj , sed estas vere malfacile fari striktajn bordojn Inter ili. Kiel la vorto indikas, movado estas io energia, aktiva, mi eĉ kun certa risko ŝajni esti stereotipa diras ke ĝi estas kun maskulina forto posedanta moviĝanta eco (kvankam ne temas pri genro). Ĝi povas esti fizike agema aktiveco, de ekz. homo aŭ grupo kun certa politika, religia, idealisma aŭ simila agendo. Povas ankaŭ esti homo aŭ eble profesio kiel ekz ĵurnalisto, organisatoro, instruisto, artisto ks kiu iel movigas homojn, ne nur fizike sed anķaŭ mense. Ja estas aktiveco esperinde por bonaj celoj , kelkfoje movado povas esti ankaŭ tre kontraŭsocia, ekz politika movado kiel naziismo aŭ (ekz. politika aŭ religia) persekuto de malsame pensantaj aŭ agantaj homoj.

Ĉiu grupo, klubo aŭ asocio, sendependa de grandeco bezonas tiajn aktivulojn kiuj ŝanĝas aŭ moviĝas aŭ movas ne nur sin mem sed ankaŭ iel ekmovas aliajn ne tiel aktivajn, fortajn, saĝajn, iniciatemajn aŭ pro iu alia kialo lacajn, senfantasiajn aŭ maldiligentajn ktp. Ankaŭ la Esperanto-movado bezonas, kaj havas, multajn, eĉ en diversajn direktojn moviĝantajn aŭ movemajn individuojn kaj grupetojn. La inicianto de nia movado estis granda kaj movanto kaj moviĝanto kiu ŝanĝis la historion, mi dirus. Kelkfoje sole, kelkfoje kune kun aliaj, sed sen lia flamo ne estus, nek movado nek komunumo nomata Lingvo Internacia Esperanto. Oni povas nur spekuli ĉu sen li iam ekekzistus iu simila lingvo, verŝajne jes, kaj antaŭ li kaj post li ja jam aperis flametoj kun simila intenco.

Komunumoj estas grupoj de diversaj grandecoj kaj ili havas pli malpli fortan komunan celon agadi kaj vivi. Kelkaj estas ege ”densaj”, aliaj havas pli da distancoj inter la membroj. Se la distanco, ne nur fisike sed pli mense, estas tro granda, oni apenaŭ povas paroli pri komunumo. Ne vere temas pri grandeco de la komunumo, la grava kvalito estas io alia. Kiam en movado temas pri movo, komunumo estas pli stabila, senmova kaj ne ofte rapide ŝanĝiĝanta. Se ĝi estas tro fermita aŭ se tro malferma, la risko estas, ke ĝi fermiĝos tute aŭ ke ĝi detruiĝos. La rolo de la gvidanto, estro aŭ komuna regularo gravas. Tro dominanta rolo de unu membro povas detrui la tuton, kvankam kelkfoje malforta komunumo bezonas brakojn kiuj donas formon kaj sekurecon al la komunumo.

La lingvo Esperanto estas ilo por komuniko, jes, sed pli, kiel ĉiuj lingvoj.. Lingvo kombinas, aŭ povas kombini, komunumon kaj movadon, depende de la rilatoj inter la parolantoj de ĉi tiu lingvo.. Esperanton parolas ne nur ”samideanoj” nek homoj kun samaj vivstiloj, religioj, moroj ekz. Tio estas certe la plej granda defio por ĉiuj grupoj, ekz popoloj, ŝtatoj ktp. Nun estas aktuala situacio kiam la rezulto de la presidenta elekto en Usono ankoraŭ ne estas preta: la lando estas dividita en du preskaŭ same grandaj partoj kies valoroj de vivo ŝajnas esti tute neeble kombini. Mi metas nun unu econ el la diversecoj kiuj dividas la grandan union de norda Ameriko. La konservativa, religiema vivstilo de granda parto de la loĝantaro, estas por kelkaj ekster la usona socio granda surprizo. Speciale religio tamen dividas la tutan mondon en multaj rilatoj. Kaj oni devas konstati ke religio tute ne estas iu pasinta afero por la majoritato de la homaro. Sen plie diskuti tiun demandon nun, mi nur konstatas ke estas absoluta neceso trovi solvon kiel homoj kun diversaj kredopinioj, valoroj de vivo ktp povas vivi kune.

Zamenhof en sia tempo lanĉis Homaranismon. Ĉu ĝi ankoraŭ taŭgas por la esperantistaro? Mi lasas tiun demandon malferma sed volas per kelkaj bildoj proponi iun ”pli malpezan formon de homaranismo”, iel pli humure sed samtempe tute serioze. Serioza ĝi estas tial, ĉar la plej granda aŭ grava rilato universale inter homoj estas rilato kiu estas por ĝojo kaj/aŭ gajno ne nur al oni mem sed ankaŭ al oniaj proksimuloj kaj aliaj vivantaj estuloj. Mi dezajnis la bildojn nur provisore kiel ekzemplo kiu espereble esprimas mian ideon pli bone ol miaj vortoj… La elementoj, formoj kaj enhavo de la bildoj estas ŝanĝeblaj, laŭ ideoj de ĉiuj… Tio ne signifas ke ĉiuj esperantistoj okupiĝu sin por ”amumaj” aferoj, sufiĉe granda aro jam helpas. Ĉio kio unuigas homojn estas bonvena, ankaŭ tute novaj ideoj en ĉitiu direkto …

BE

2
0