Kio estas pri-ismo?



Pri-ismo temas pri tro multa uzo de afiksecaj prepozicioj. Per si mem afiksecaj prepozicioj estas parto de la norma E-o.

Ekzemple:

  • al: alveni
  • antaŭ: antaŭpagi
  • el: ellabori
  • en: enhavi
  • inter: internacia
  • kun: kunlabori
  • sen: senfina

Pri-ismo koncernas super ĉio verbojn. Normale ”pri-” kunmetita kun verbo signifas, ke la kunmetita verbo havas pli grandan amplekson ol tiu de la simpla transitiva verbo.

  • planti rozojn sed priplanti ĝardenon
  • ĵeti ŝtonojn sed priĵeti iun per ŝtonoj
  • serĉi ies monon sed priserĉi homon

Afikseca ”pri-” povas ankaŭ signifi, ke la kunmetita verbo havas diferencan sencon de la simpla per tio, ke ĝi aludas konformecon al aludita celo.

  • prirespondi ion = doni garantion pri
  • pritrakti ion = raporti pri

La problemo estas, ke kelkaj homoj ne limigas ĉi tiun uzon per tiuj du kazoj (”pli granda amplekso” kaj ”diferenca senco”), sed rigardas, ke oni pli malpli ĉiam povas konstrui verbojn kun afiksecaj prepozicioj.

Ri donis al mi ringon → Ri aldonis min je ringo aŭ Ri pridonis min je ringo.

Oni nomas ĉi tiun uzon pri-ismo, ĉar la plej ofte misuzata prepozicio estas ”pri”. Miaopinie la pri-ismo estas evitinda.

0
0