Kiam verbigi adjektivojn?



Tomaso Aleksander, pseŭdo­nime Salivanto, estas konata parto­­prenanto ekz. en la angla Esperanto-forumo de Duolingo. Kvankam mi ĉiam ne konsentas kun ri, mi samopinias, kiam oni povas verbigi adjektivojn.

Priskribu aferojn per adjektivoj

Por priskribi aferojn en Esperanto kaj verŝajne en ĉiuj lingvoj oni uzas kvalitajn vortojn, adjektivojn. Parto de la facileco de Esperanto estas, ke oni povas facile montri malon, se tio ekzistas1.

  • granda ↔︎ malgranda
  • rapida ↔︎ malrapida
  • bona ↔︎ malbona

Oni uzas adjektivojn kiel priskriboj de substantivoj.

  • granda hundo
  • malgrandaj katoj

Alternative oni ligas la adjektivon kun substantivo per iu liganta verbo. Oni nomas tiajn verbon kopuloj, el kiuj la plej kutima estas ”esti”.

  • La hundo estas granda.
  • La katoj estas malgrandaj.

Ĉu verbigi adjektivojn?

Uzo de kopulo estas la plej kutima kaj facila maniero por ligi adjektivon kun substantivo. Sed dum elementaj kursoj vi lernos, ke vi povas facile ŝanĝi la vort­klason per ŝanĝi la finaĵon de la vorto, ekz. sana → sano. Krome oni tiom multe reklamas, ke Esperanto ne havas esceptojn, vi ekhavos ideon, ke oni povas verbigi ĉiujn adjektivojn.

Se vi ekzemple volas priskribi, ke la la lago estas blua, la plej simpla maniero estas diri ĝuste tiel: la lago estas blua. Eble tiu facileco de ŝanĝado allogas vin diri:

  • La lago bluas.

Tiu esprimo signifas pli malpli la saman, sed havas pli poezian nuancon.

  • Kiel bluas la lago!2 = La lago blue brilet(ad)as

Komparu, kio okazas al substantivo, kiun oni verbigas. Ekzemple:

  • martelo → marteli

La substantivo ”martelo” signifas ilon, sed kion signifas la verbo ”marteli”? Ne, ĝi ne signifas ”esti martelo”, kio estus la signifo laŭ la logiko de tiuj, kiuj asertas, ke la supra modelo ”bluas = estas blua” ĉiam validas kaj ne estas esceptoj. ”Marteli” ja signifas ”bati per martelo”. Certe iu ekkrias, ke la logiko taŭgas nur en okazo de adjektivoj (ĉu ĉi tio ne estas escepto?). Bone, se oni verbigas la adjektivon ”rapida” al ”rapidi”, ĉu ĉi tiu verbo signifas ”esti rapida”3? Nun iu alia argumentas, ke la signifo estas tiu ago, kiu estas la plej logika aŭ evidenta. Do, kio estas la plej logika ago, se oni verbigas la adjektivon ”laca” al ”laci”?

  • ĉu esti laca?
  • ĉu iĝi laca?

Ĉu vi tute certas, ke ĉiuj elektas la saman, ”evidentan” elekton? Ho jes, la vort­farado eĉ en Esperanto ne estas ĉiam logika, sed postulas, ke oni parkerigu kelkajn vortojn kaj esprimojn.

Estas du grupoj de verbigitaj adjektivoj:

  1. tiuj kun senco de ”belas ≈ estas bela”
  2. aliaj

Ĉar oni ne povas ŝanĝi la verbojn en la dua grupo sen kaŭzi kaoson, oni strebu por minimumi la nombron de la parkerigendaj verbigitaj adjektivoj en la unua grupo. Alivorte estas ĉiam preferinda diri

  • La lago estas blua.
  • Ni estas lacaj.

pri la adjektivoj, kiuj ne apartenas al la dua, speciala grupo.

Ĉu neniam?

Kvankam oni ĉiam povas uzi esprimon, kiu bazas sur kopulo, mi konsentas, ke estas tre mallonga listo de establitaj verbigitaj adjektivoj. Esperantisto Lee Miller kompilis la sekvan liston de ekzemploj:

  • Mi feliĉas° : mi sentas min feliĉa
  • Mi malsatas : mi sentas min malsata
  • Mi malsanas : mi estas/sentas min malsana
  • Vi kuraĝas rakonti : vi havas kuraĝon rakonti/vi estas kuraĝa kiam vi rakontas
  • Mi fieras : mi sentas min fiera
  • Tio sufiĉas : tio estas sufiĉa
  • Ŝi pravas : ŝi estas prava
  • Ĝi utilas : ĝi estas utila
  • Ĉiuj egalas : ĉiuj havas la saman valoron/ĉiuj estas egalvaloraj
  • Mi kontentas : mi estas kontenta
  • Ŝi tre lertas° : ŝi estas tre lerta
  • Mi lacas° : mi estas laca
  • Ne gravas : ne estas grave
  • Mi pretas° : mi estas preta
  • Li kapablas : li estas kapabla
  • Mi certas : mi estas certa
  • Tiom da aferoj necesas : tiom da aferoj estas necesaj

Pli raraj estas:

  • La vojo longas° tri kilometrojn : la vojo estas tri kilo­metrojn longa
  • Li altas° du metrojn : li estas du metrojn alta

Notu, ke mi markis per ringeto tiujn verbojn, kiuj ne estas en Plena Ilustrita Vortaro en la momento, kiam mi verkis ĉi tiun artikolon4.

Plie notu, ke vi nature povas uzi aliajn, sed antaŭ­pensu, ĉu estas bona ideo grandigi la unuan grupon kaj ĉu vere ”estas _a” ne taŭgas.


Fontoj:


  1. Ekzemple koloroj ne havas malojn aŭ kio signifas malverda? ↩︎
  2. La eldiro originas el la verko Evolution Is Proof of Life de la Esperanta lingvistiko Claude Piron. ↩︎
  3. Ne, rigardu la difinojn en PIV. ↩︎
  4. Plena Ilustrita Vortaro (PIV) estas unu el la plej altrangaj Esperantaj vortaroj. Do konsideru dufoje antaŭ ol uzi tiujn verbojn. ↩︎
0
0