Ĉu uzu la akuzativon kun la prepozicioj ”ĉe”, ”preter” kaj ”tra”?



Elekti la ĝustan prepozicion povas esti surprize malfacila tasko. Tre ofte la denaska lingvo forte influas la elekton: kiujn prepoziciojn oni uzas en ĝi aŭ ĉu oni eĉ entute uzas prepoziciojn.

Mi partoprenis kurson, en kiu la instruisto rekomendis, ke prefere ne uzu la akuzativon kun ”ĉe”, ”preter” kaj ”tra”. Tio certe estas la plej bona elekto inter tuta malpermeso (kiu ne estus ĝusta en teorio) kaj senaverta permeso (kiu ne estus ĝusta en praktiko). Lasu min ekspliki, kiam oni povas uzi tiujn alivorte permesi kun averto.

ĈE

Laŭ PIV la prepozicio ”ĉe” havas 16 sencojn. El tiuj mi volas atentigi vin al du.

”objekto tute proksima” (PIV I-A 1)


Oni diras ”sidi ĉe tablo”. Kiel esprimi la antaŭajn agojn?

  • sidigi… tablo…
  • sidiĝi… tablo…

Ekzistas minimume tri skoloj.

  1. Oni rigardas ”ĉe” kiel uzeblan kaj perceptas, ke ne temas pri movo, do
    • sidigi ĉe tablo
    • sidiĝi ĉe tablo
  2. Oni rigardas ”ĉe” kiel uzeblan, sed perceptas, ke temas pri movo, do
    • sidigi ĉe tablon
    • sidiĝi ĉe tablon
  3. Oni perceptas, ke temas pri movo, kaj ĉi tial oni rekte uzu ”al”
    • sidigi al tablo
    • sidiĝi al tablo

Persone mi rigardas tiujn agojn tiel, ke temas pri movo. Plie mi perceptas ”al” ofte en ĉi tiu kunteksto, ke oni moviĝas ”sur la tablon”, do mi preferas la alternativon 2, ”ĉe tablon”. Via prefero povas esti alia.

”en la domo de” (PIV I-B 4)

PIV havas ekzemplon

  • Li iris ĉe la dentiston.

Mi samopinias kun PIV, ke ”ĉe + akuzativo” estas la plej ĝusta maniero en ĉi tiu kunteksto.

PRETER

PIV havas rimarkon

Por precizigi la fakton, ke la movo havas kiel celon lokon, atingotan post la koncerna movo, oni povas uzi akuz-on

kun Zamenhofa citaĵo

  • Ĝi iris al li preter la buŝon.

Mi komprenas la rimarkon kaj la ekzemplojn tiel, ke oni uzu la akuzativon nur por forte emfazi, ke la celo estas klare post tiu, kiun io aŭ iu preterpasas, kaj la preterpaso ne havas efikon al la preterpasata. En praktiko tia bezono estas rara.

TRA

PIV havas rimarkon

Se oni volas nepre precizigi, ke la movo iras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuz-on

kun Zamenhofa citaĵo

  • La luno lumis tra la mantelon.

Bezono por tia emfazo verŝajne estas pli rara ol por tiu de la akuzativo kun ”preter”

0
0