Veni, vidi, vici

la Esperanta versio



Veni, vidi, vici estas konata latina proverbo, ”mi venis, vidis, venkis”, kiu signifas facilan, rapidan venkon. La origino de la proverbo estas en la letero, kiun Julio Cezaro skribis al sia amiko Amantius en la senato, post kiam li venkis la ribelan reĝon Farnakes II en la batalo de Zela. Kvankam la romianoj klare havis malplimulton, ili estis pli spertaj kaj scipovis, kiel pozicii sin en pli bona taktika pozicio, kaj ĉi tial venkis1. La tuta militiro daŭris nur kelkaj tagoj, kio mirigis Cezaron tiom multe, ke li decidis priskribi la militiron per tiu frazo. La proverbo estis tiel bona kaj trafa, ke Cezaro skribigis ĝin sur grandan tabulon, kiun oni montis en lia triumfo.

Ekkomencu!

Kiel malsimilas la verbo ”gajni” al la verbo ”venki”?

La origino de la verbo ”gajni” estas en praĝermana vorto kun senco de ĉasado. Kiam la ĝermana gento frankoj latiniĝis, estiĝis en la prafranca verbo ”gaaignier”, kiu signifis kapti ĉasaĵon, ekhavi kaptaĵon. Poste la uzo de la vorto disvastiĝis al kultivado en signifo ”ekhavi rikolton” kaj plue al la ĝenerala ideo ”ekhavi profiton”. Iam la vorto vojaĝis trans la kanalon en la formon ”to gain” en la angla, de kiu Zamenhof pruntis ĝin.

Oni ankoraŭ vidas la originon en tio, ke ”gajni” enhavas la ideon de ”ricevi ion”. Tio povas esti poento en iu ludo aŭ premio en iu konkurso. Kion oni ricevas, estas la rekta objekto de ”gajni”.

Mi ne scias la etimologion de la verbo ”venki” [legu: ankaŭ mi ne havas tempon por gugli ĉion] , sed temas pri alia afero. Oni venkas en milito aŭ elektado, kiam oni, minimume, ne rekte gajnas poentojn aŭ premiojn. Ofte la kontraŭulo malvenkas2, kio estas evidenta, kiam oni rigardas la objekton de ”venki”:

  • Julio Cezaro venkis la pontanojn.

Kelkfoje tiu distingo ne estas tiel klara. Multaj diras ”iu gajnis en konkurso”, kvankam ili volas diri, ke iu ”venkis en konkurso” anstataŭ la laŭdifina ”iu gajnis poenton”. Eble la kialo estas, ke per venki oni ofte gajnas ”kaptaĵon”:

  • Julio Cezaro venkis la pontanojn kaj gajnis gloron.

Notu, ke oni ne povas diri ”gajni konkurson/ludon”, ĉar nek konkurso nek ludo estas kaptaĵo. Simile oni ne povas diri ”venki konkurson/ludon”, ĉar nek konkurso nek ludo estas kontraŭulo. En ambaŭ okazoj oni venkas aŭ gajnas en konkurso aŭ ludo.

Hm, mi ekcerbumis… Supozu, ke la ludo estas tia, ke estas nur unu ludanto, kubo de Rubik aŭ iu solitero. Ĉu tiam la ludanto venkas la ludon? Ne, ĉar tiam ludo estas kiel tasko aŭ enigmo, kiun oni solvas aŭ en kiu oni venkas per gajni poentojn.


  1. Fakto estas, ke la batalo ne komenciĝis bone al la romianoj, ĉar la pontanoj surprizis ilin kaj la pontanoj havis armeajn ĉarojn kun falĉiloj, kiuj kaŭzis grandan detruon inter la romianoj. La lerta propagandisto Cezaro nature komprenis, ke estas pli bone rakonti pri tiuj aferoj pli poste. ↩︎
  2. En la fako de ludoteorio oni nomas tiajn nulsumaj ludoj. ↩︎
0
0